Niaj atingoj kaj malsukcesoj en 2018

Ankaŭ ĉi-jare La Ondo de Esperanto petis diverstendencajn aktivulojn respondi la tradician demandon: “Kiu(j) Esperanto-evento(j) en la 2018a jaro, laŭ via opinio, estas la plej pozitiva(j) kaj la plej negativa(j)?”. Ni ricevis respondojn de rekorde multaj 18 personoj: Peter Baláž, Anna Bartek, Ulrich Brandenburg, Renato Corsetti, Mark Fettes, Paweł Fischer-Kotowski, Albert Stalin Tancinco Garrido, Mireille Grosjean, Trezoro Huang Yinbao, Dennis Keefe, Katalin Kováts, Vinko Markovo, Francesco Maurelli, Giorgio Silfer, Humphrey Tonkin, José Antonio Vergara, Zhang Ping, Łukasz Żebrowski. Ni dankas la respondintojn pro la kontribuoj al nia “Ronda Tablo”.

Peter Baláž (Slovakio)

E@I-kunordiganto

Pozitivaĵoj:
Denove ege sukcesa “Polyglot Gathering” en Bratislavo, kiu iĝis la plej granda renkontiĝo de plurlingvuloj tutmonde (kaj ĝenerale pli da videbligo de Esperanto inter poliglotoj).
Daŭre pligrandiĝanta kvanto de retaj Esperanto-lernantoj.
Tre inspira Nitobe-simpozio post la UK en Lisbono, okazinta subtene de ESF.
Tre profesia kaj pozitiva TEDx-prelego pri Esperanto (angle) de Ester Schor (aŭtorino de Bridge of words), spektebla ĉe: https://www.youtube.com/watch?v=ZsHQCk46IvI.
Publika prezento kaj reeldono de la unua opereto en Esperanto (de Feliks Hiller) fare de la Bjalistoka Esperanto-Societo.
Prezento de la opero Sternenhoch en Esperanto fare de la Nacia teatro en Prago.

Negativaĵoj:
Daŭra malkresko de membroj sed ankaŭ de aktivuloj en diversaj Esperanto-organizoj internaciaj, naciaj kaj junularaj.
Maltrafita ŝanco de la 103a UK en Lisbono – apenaŭa videbligo de Esperanto kaj ĉefe de la kongreso ne nur tutlande sed eĉ en la urbo mem (maltroa informado/reklamado, praktike nulaj eksteraj rilatoj).
Bedaŭrinda forpaso de kelkaj gravaj esperantistoj, plej laste de Baldur Ragnarsson.

Anna Bartek / Anjo Amika (Hungario)

Kantistino, senatano de la Esperanta Civito

Pozitivaj rezultoj en la jaro 2018:
Ĉe Kultura Centro Esperantista, okazigo de diversaj kulturaj aranĝoj.
Regula aperigo de nia informilo Heroldo de Esperanto, kiu ekde la novjartago de 2018 estas proprieto de KCE.
La plej granda novaĵo estis la apero de Nia diligenta kolegaro, pri kio disvolviĝis prezentoj en multaj landoj, interalie ankaŭ dum ARKONES.

Negativa(j) novaĵo(j):
Nur unu, mi povas mencii, sed por multaj tio estas la plej grava, la drasta altigo de la membrokotizoj en nia ĉefa organizo.

Ulrich Brandenburg (Germanio)

Prezidanto de Germana Esperanto-Asocio

Pozitive:
Mi dum jardekoj ne aktivis en la Esperanto-movado kaj rekomencis nur post mia emeritiĝo antaŭ du jaroj. Pro tio mankas al mi la superrigardo: mi ne povas scii, kiuj esperantaĵoj okazas ie en la mondo, kaj certe ne povas prijuĝi ilin. Tre pozitiva evento por mi persone estis la Universala Kongreso en Lisbono. Mi mem estis vivinta tie dum kelkaj jaroj kaj tre ĝojis reveni. Krome estis kuraĝige vidi, ke ankaŭ relative malgranda landa asocio, kiel la portugala, kapablas kunorganizi grandan eventon kaj kreski ĉirkaŭ ĝi.

Negative:
Validas la sama enkonduko kiel supre, kaj mi ne memoras pri unusola negativa evento. Iom maltrankviligas tamen, ke kun miaj 68 jaroj mi ankoraŭ apartenas al la mezjuna generacio en la organizita Esperanto-movado – kvankam ankaŭ inter veraj gejunuloj kreskas la intereso pri la lingvo, kaj per la reto fariĝis pli facile lerni ĝin. Fermi tiun breĉon ŝajnas al mi hodiaŭ nia ĉefa tasko, ĉar sen bone funkcianta movado perdiĝus multaj eblecoj uzi Esperanton: komunumo kiel la nia bezonas instituciojn por vivteni sian kulturon kaj informi pri sia ekzisto.

Renato Corsetti (Italio)

Eksprezidanto de UEA

Pozitivaj aferoj:
La daŭra funkciado de la reta lernoprogramo Duolingo kaj la trovado de maniero ligi la lernantojn al la ekzistantaj lokaj kluboj.
La progreso de Esperanto en pluraj aziaj landoj, inkluzive la unuan fojon dum jardekoj de Barato.
La daŭra ĉeesto de la Esperanto-movado ĉe UN kaj Unesko.
La firmigo de la rilatoj inter la esperantista komunumo per la sociaj komunikiloj (Facebook kaj similaj).

Malpozitivaj aferoj:
La ĝenerala perdo de direkto en la Esperanto-movado. Se oni komencas perdi la esperon, ke Esperanto povos iĝi la internacia lingvo en la vera mondo [kaj neniam kiel nun la novliberisma regantaro asertis, ke socialismaj utopioj, interalie Esperanto, neniam triumfos kaj ke la leĝo de la fortuloj restos nia destino] la tuta movado restas nur ludo por plenkreskaj infanoj. Do, ĝi estas ĉiam pli malfacile proponebla al plenkreskuloj.

FettesMark Fettes (Kanado)

Prezidanto de UEA

Pozitive:
UEA interkonsentis kun Duolingo en junio pri kunlaboro pri la organizado de lokaj eventoj por lingvolernantoj: http://www.gazetaro.org/duolingo/. Tio estis grava paŝo al kunligado de retaj lernantoj al multaj lokaj movadoj. Esperanto nun troviĝas inter la plej popularaj lingvoj de tiaj eventoj tutmonde.
Rezulte de diplomatiaj elpaŝoj en Novjorko kaj Ĝenevo, UEA elektiĝis por trijara periodo en la estraron de internacia kunordiga grupo de neregistaraj organizoj ĉe Unuiĝintaj Nacioj, konata per la mallongigo CoNGO. Kiel estrarano de CoNGO, UEA kunlaboras kun 17 aliaj grandaj internaciaj NROj, ligante pli firme la ideon de Esperanto al la laboro por paco, homaj rajtoj kaj daŭripova evoluigo.
La nova Ĝenerala Direktoro de UEA, Martin Schaeffer, enoficiĝis jarkomence kaj prioritatigis la stabiligon de la financoj kaj membraro. La Asocio finis la jaron kun malpli alta deficito kaj pli alta membronombro, ol en 2017.
La Komitato de UEA tre aktive laboris de la komenco de la jaro ĝis la kongreso, interalie elektante tri novajn estraranojn kaj akceptante novan kotiz-sistemon. La nova sistemo proponas rabatojn por junaj membroj kaj tre malaltajn kotizojn por la plej malriĉaj landoj.
La 103a UK en Lisbono estis kulture riĉa kaj unu el plej grandaj en la lasta jardeko, kun 1567 partoprenantoj. Elstaris ankaŭ la salutmesaĝo de la nova Ĝenerala Direktoro de Unesko, Audrey Azoulay, kiu elokvente esprimis la idean proksimecon de la Esperanto-movado al la laboroj de Unesko por antaŭenigi dialogon kaj defendi kulturan kaj lingvan diversecon.

Negative:
La laboroj pri la diversaj retejoj de UEA ne venis al fina stadio kaj publikigo en 2018, malgraŭ diversflankaj klodopoj.

Paweł Fischer-Kotowski (Pollando)

Eksoficisto de CO UEA, blogisto (parenteze.net)

En 2018 UEA daŭrigis marŝon en maltaŭga direkto. La Komitato decidis nuligi la Jarlibron – unu el la plej longdaŭraj tradicioj de la movado, pli malnova ol UEA mem. Sekvas reformo de la membrosistemo, kiu helpos nek la membronombrojn nek la financan situacion de la Asocio, sed akcelos problemojn en ambaŭ kampoj. Ankaŭ de TEJO mankas bonaj novaĵoj: la sendependigo ne donis al ĝi novan elanon, nek faciligis la administradon – ĝis nun mankas la financa raporto pri 2017 kaj la organiza situacio ne estas plene agordita laŭ la postuloj de la nova statuto. Neniu fajro vekas la estrarojn de ambaŭ organizaĵoj el ilia letargio, ili dormas same profunde kiel la respektivaj komitatoj. En ĉi tiu situacio ne multe povas helpi CO, al kiu mankas surloka direktoro.
En tiu tristo la pozitivajn aferojn mi povas trovi nur ekster la tradiciaj strukturoj. Mi admiras niajn eldonistojn, kiuj malgraŭ ĉiaj problemoj daŭre iniciatas gravajn kaj ambiciajn projektojn, kun Nia Diligenta Kolegaro de la duopo Gorecka-Korĵenkov ĉe la pinto de nia ĉi-jara eldonlisto.

Albert Stalin Tancinco Garrido (Filipinoj)

Prezidanto de Esperanto-Societo de la Universitato de Filipinoj, komitatano de TEJO

Menciindas unuavice ke aperis esperigaj progresoj en 2018 por la Esperanto-movado en du kampoj: 1) Azio kaj 2) la tutmonda junularo. Jen kelkaj:
Elektiĝis al plena mandato la unua azia prezidantino de TEJO;
Sukcese okazis la 1a Kunveno de Sudorientazia Junularo, la 2a Komuna Kongreso de Japanio kaj Koreio, kaj la 2a Trilanda Kongreso de Indonezio, Aŭstralio, kaj Novzelando;
Estis honorita kiel “Esperantisto de la Jaro” la eminenta aktivulo kaj verkisto Hori Jasuo.
Aldone, laŭdindas ankaŭ la bona kvalito, enhave kaj grafike, de la revuo Esperanto. Ĝi tial fariĝis eĉ pli leginda.

Pri negativaj evoluoj, daŭre zorgigas la financa problemo de UEA kaj ĝiaj efikoj, interalie, la ĉesigo de la eldonado de la Jarlibro, kaj la ĝisnuna manko de financa raporto de TEJO. Ĝenerale, la agado de TEJO restas sufiĉe eŭropcentra, kaj ne klaras, kion ĝi planas fari por la landaj movadoj ekster Eŭropo en 2019.

Mireille GrosjeanMireille Grosjean (Svislando)

Prezidanto de ILEI

Pozitiva fakto estas la plua apero de Unesko-Kuriero en Esperanto, danke al enorma kaj efika laboro de nia kolego Huang Yinbao “Trezoro” kaj tradukskipo.
Alia pozitiva fakto estas la rekorda kongreso de ILEI en Madrido kun aldona universitata simpozio organizita kunlabore kun la Nacia Universitato de Neĉeesta Edukado (UNED – Universidad Nacional de Educación a Distancia) kaj Hispana Esperanto-Federacio (HEF).
Nepre menciindas la Nitobe-simpozio en Lisbono, fine de UK. Tiu laborkunsido arigis kvardekon da elstaraj personecoj aktivaj en universitata medio.

Tristigas min la senutileco de pluraj retlistoj laŭ ilia enhavo kaj la harfendemo de diversaj esperantistoj, kiam la laboro urĝas kaj abundas por konstrui efikan movadon estontan.

TrezoroTrezoro Huang Yinbao (Ĉinio)

UEA-Estrarano, ĉefredaktoro de Unesko-Kuriero, direktoro de Esperanto-Centro “Ora Ponto”

En 2018 la rilatoj inter UEA kaj Unesko situas en la plej bona periodo en la lasta jardeko. Unesko tre afable subtenas UEA-n kaj Esperanton. En junio kvar UEA-reprezentantoj ĉeestantaj la 1an Forumon de Unesko-Kuriero en la sidejo de Unesko, prezentis vizaĝe-al-vizaĝe al Unesko-gravuloj kaj la kunlaborantoj UEA-n, UK-n kaj Esperanton. Danke al Mirejo Grosjean, la Ĝenerala Direktorino de Unesko sendis al UK salutmesaĝon profunde tuŝantan kernajn punktojn de Esperanto kaj de UEA. Ankaŭ gravuloj de Unesko persone pere de mi, esprimis gratulojn al la UK kaj la Esperantaj legantoj de la Kuriero. Eldono de Unesko-Kuriero en Esperanto multe progresis. La eldono de sona versio kaj la retejo bone impresas Unesko-funkciulojn.
Kiel UEA-estrarano pri Unesko-Kuriero kaj financo, mi konfesas, ke ĝis nun ni nur iom mildigis la premon de UEA, sed ne sukcesis trovi tuj-efikajn manierojn solvi la financan problemon.

KeefeDennis Keefe (Usono / Ĉinio)

Iniciatoro de Universitato de Esperanto

Estas du elstaraj, pozitivaj paŝoj ĉe la universitata nivelo: tiu de UNED, la distanco-lernada universitato en Hispanio, kie Esperanto enlistiĝis kiel oficiala kurso en la fremdlingva fako, kaj tiu de la Universitato de Zhaozhuang en Ĉinio, kie oni “oficiale malfermis kvarjaran bakalaŭran kurson de Esperanto”.
Ankaŭ pozitive, estas la laboro ĉe la Unuiĝintaj Nacioj kaj ĉe Unesko kun, ekzemple, la Simpozio pri Multlingvismo, kaj la elstara daŭrigo de la publikigado de Unesko-Kuriero en Esperanto.
Ankaŭ menciinda je la pozitiva flanko estas la laboro de Emilio Cid por krei pontojn inter virtualaj gelernantoj de Esperanto (Duolingo) kaj ĉeestaj, esperantaj organizoj: lokaj, kaj internaciaj (UEA). Konstruinda ponto.

Ĉe la negativa flanko, la plej grava, laŭ mi, estas la manko de surloka Ĝenerala Direktoro de UEA. Dua problemo estas la manko de klaraj, strukturaj alternativoj por malaltigi elspezojn en Roterdamo. Tria problemo restas la Pasporta Servo, kiu ankoraŭ havas servajn kaj teknikajn problemojn.

Katalin KovatsKatalin Kováts (Nederlando)

Redaktoro de www.edukado.net, Gvidanto de la ekzamenkomisiono de UEA

Neniu mondskale elstara evento aŭ (mal)atingaĵo okazis en la jaro 2018, kvankam persone el mia Esperanto-vivo mi povus nomi du-tri neforgeseblajn kaj gravajn.
Pli rimarkeblis por mi tendencoj, ekzemple, la videbla plimultiĝo de gejunuloj. Ĝojigas nin vidi ilin en pligrandiĝanta nombro dum aranĝoj, lingvopolitikaj elpaŝoj kaj eventoj, en gvidantaj roloj de niaj organizoj, aktivaj en kampoj de informado kaj sociaj agadoj. Modernaj teknologioj, novaj vidpunktoj kaj freŝa vento, kiun ili enportas en la maljuniĝintan Esperanto-movadon devus ricevi pli da atento kaj apreco.

Kio pleje malĝojigis min tra la jaro, estis la malalta lingvonivelo de nia komunumo, manko de la prestiĝo de bona kaj bela lingvouzo. Vane ni ekzamenas la esperantistojn, fieras pri 2250 KER-diplomitoj, se dum gravaj tutmondaj aranĝoj, kiel ekzemple estis ankaŭ en UK en Lisbono, milo da esperantistoj devis aŭdi fuŝparolatan Esperanton de sur la podio.
La usona fondaĵo ESF festis sian 50-jaran jubileon en 2018. Espereble ĝi vivos ankoraŭ longe kaj daŭre subvencios agadojn, kiuj celas kaj instruadon de Esperanto kaj altigon de la lingvonivelo de niaj movadanoj.

Vinko Markovo (Francio)

Prezidanto de la Plenumkomitato de SAT

Inter la sukcesoj endas mencii la ampleksan kontribuon de najbaraj esperantistoj el Hispanio al la sukcesigo de la unua UK en Portugalio. Bela pruvo pri kunlaboro super landlimoj. Ankaŭ reliefigenda ŝajnas al mi la projekto “Militrakonto” (https://mondmilito.hypotheses.org/), kiu kolektas materialon por la esplorado de travivaĵoj pri la dua mondmilito el transnacia perspektivo. Ĝi estas bela ekzemplo pri la kapablo de la esperantistaro provizi originalan perspektivon pri temo, kiu koncernas ĉiujn. Kaj krome helpas informi nefakulojn pri la konkreta laborado de sciencistoj, pagitaj grandparte de iliaj impostoj.
Bedaŭrinda estas la daŭra malforteco de Esperanto-movado en Sudorienta Eŭropo, konstatebla ĉi-jare dum la SAT-kongreso en Kragujevac. Ne mirige en mondoparto, kie multaj junuloj devas fuĝi alilanden por trovi laborpostenon. Des pli salutinda estas la persistemo de tieaj aktivuloj, kies laboro semos la grenojn por iama rekresko de la movado.

Francesco Maurelli (Italio)

Vicprezidanto de TEJO kaj TEVA, Komitatano de UEA

Inter la pozitivaĵoj, menciindas:
Bunta agado ĉe universitatoj, el MIT en Usono, al la triopo Amsterdamo, Torino kaj Milano, el Poznano al Zaozhuang, kie estas ankaŭ aktiva studenta Esperanto-klubo, kaj pluraj aliaj.
La oficiala lanĉo de misinformado.net fare de la Universitato de Kembriĝo.
La lanĉo de la Duolingo-kurso per la portugala, ĵus antaŭ la UK en Lisbono.
La daŭraj kvalitaj iniciatoj de edukado.net.
La financa kaj organiza strukturiĝo de TEJO, kiu prezentas financekvilibran buĝeton por 2019, kaj havas kadran trijaran interkonsenton pri administra subvencio kaj pri gastigado de volontuloj. Tio permesos longvidan planadon.
La sukcesoj kaj agadoj en Eksteraj Rilatoj, kun tre aktiva rolo de TEJO kaj UEA ĉe UN, Unesko, Forumo de Junularo Eŭropa, ktp.
Pluraj projektoj per kaj por Esperanto subvenciitaj de Eŭropa Unio, kiuj permesis interalie la kreon de la TEJO-trejnistaro.

Pri plibonigendaĵoj, mi pensas ke la ĉefa prioritato por 2019 devas nepre esti la taŭga funkciigo de la centra administra maŝino de UEA, kies servokvalitoj estas daŭre sub ajna akceptebla nivelo. Lige al tio, urĝaj iniciatoj por financa resanigo estas nepre bezonataj.

SilferGiorgio Silfer

Konsulo de la Esperanta Civito, verkisto kaj organiza konsilisto

Pozitive:
1) La konstanta, kvankam ne rapida, kresko de iniciatoj ekster la tradiciaj esperanto-movadoj, ĉu pro privataj entreprenoj (kiel E@I), ĉu pro aktiveco en la virtuala mondo, ĉu pro novtipaj aranĝoj (ekz. Polyglot), ĉu pro alternativa organiza modelo (la Esperanta Civito).
2) La fortikiĝo de la eksteraj rilatoj de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.
3) La proksimiĝanta bankroto de Universala Esperanto-Asocio, ĉar ĝi malfermos novan epokon en nia historio.

Negative:
1) La daŭra tendenco en Roterdamo alproprigi al UEA la meritojn pro alies atingoj.
2) La malfacila evoluo de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ĝis plena emancipiĝo.
3) La proksimiĝanta bankroto de Universala Esperanto-Asocio, ĉar kelkaj demagogoj persvadas naivajn finvenkistojn ke la morto de UEA egalas al la morto de esperanto, tute simple. Kio unuflanke kreas pesimismon pri la sorto de nia lingvo, aliflanke elsuĉadas financajn rimedojn kiuj estus multe pli utilaj por la iniciatoj en pozitive 1, ol por longigi la agonion de UEA.

TonkinHumphrey Tonkin (Usono)

Eksprezidanto de UEA, prezidanto de Esperantic Studies Foundation (ESF)

Ĉe la periferio de la Esperanto-movado ni vidas daŭran disvastiĝon: en sociaj medioj, per perkomputilaj lernsistemoj (Duolingo k.s.), en mondopartoj kie antaŭe la lingvo apenaŭ ekzistis aŭ estis relative malforta (mi pensas ekzemple pri regionoj de Afriko kaj de Orienta Azio). Sume: granda pozitivaĵo.
Aliflanke, ĉe la kerno ni rimarkas malfortiĝon. UEA malfacile organizas sin por fronti la ŝanĝiĝantajn cirkonstancojn. Kvankam inter ĝiaj komitatanoj estas diligentaj membroj, plejparte la komitatanoj estas pasaĝeroj malforte ligitaj al siaj (cetere, malfortaj) landaj asocioj. Ankaŭ malfortas la rilato estraro/komitato: la komitatanoj ne scias kiel plej bone kunhelpi, kaj la estraranoj nesufiĉe utiligas la talentojn de la komitatanoj. Se ni ne baldaŭ lernos kiel utiligi niajn proprajn talentojn kaj kiel nin dediĉi al la esenca laboro, la organizita Esperanto-movado perdos sian forton entute.
Tamen, glimas kelkaj pozitivaĵoj ĉe periodaĵoj. Kontakto restas modele redaktata; Esperanto daŭre pliboniĝas redakte; Unesko-Kuriero restas modela ekzemplo de tio kion ni povas atingi per efika kunlaborado. Min favore impresas ankaŭ Beletra Almanako kaj Literatura Foiro.

José Antonio VergaraJosé Antonio Vergara (Ĉilio)

Komitatano B de UEA

Neeviteble, mia alrigardo estas subjektiva, laŭ la trajtoj de mia individua partopreno en la Esperanta mondo. Tiel, dum NASK min feliĉige impresis la gaja revigliĝo kaj arta kreemo de la usona movado. Tiu evento proponas entuziasmigan respondon al la lastatempa debato ĉu aŭ kiel montriĝos la Duolingo-kursofinintoj: ili ja alvenos, allogite de io inda…
La dua komuna japana-korea kongreso en Nara estis interesa indiko pri tio kiel Esperanto enradikiĝis en du divers-aspekte sukcesaj socioj. La festparolado de Nema, kiu malferme aludis la doloran historion de la rilatoj inter ambaŭ landoj, kortuŝe inspiris min rekonektiĝi al la kerna signifo de la esperantismo.
Tra la jaro aperis gravaj verkoj, kiel Nia diligenta kolegaro, Historio de la Akademio de Esperanto kaj la Festlibro omaĝe al Ulrich Lins. Mi volas aparte mencii bele ilustritan anglalingvan rakonton por infanoj pri Zamenhof, verkitan de mia amikino Mara Rockliff.

Min maltrankviligis la stato de UEA, sed esperige la aferoj lastatempe pliboniĝas.

ĜojaZhang Ping / Ĝoja (Ĉinio)

Redaktoro de Esperanto-sekcio de Ĉina Radio Internacia, vicĝenerala sekretario de Pekina Esperanto-Asocio

Pozitivaĵoj:
En 2008 Wei Yubin (Jado), direktoro de la elementa lernejo Baiyangshujie en Taiyuan (Ĉinio), ekinstruis Esperanton en sia lernejo, ĉi-jare ĉi tiu kurso dekjariĝis. Dum dek jaroj esperantistoj el kelkaj landoj instruis Esperanton en la lernejo, lernejanoj kaj instruistoj partoprenis en IIK, UK kaj aliaj Esperanto-aranĝoj.
Te-amo-anoj daŭre agis. Aŭguste okazis festo por la 85-jariĝo de Esperanto-klubo en Svitavy (Ĉeĥio), dum kiu te-amo-anoj donis atestilon pri la urbo de Teo kaj Amo al la vicurbestro de Svitavy; okazis fotoekspozicio de Teo kaj Amo en la urba biblioteko de Nový Jičín; en multaj ĉinaj urboj lokaj E-kluboj organizis filmprezentojn en universitatoj, mezlernejoj, elementaj lernejoj ktp.
Septembre en Zaozhuang-a Universitato ekfunkciis oficiala fako de Esperanto, aprobita de la ĉina Eduka Ministerio. Nun en ĝi lernas pli ol 20 studentoj.

Negativaĵo:
Financa problemo daŭris ĉe UEA. Mi esperas, ke en 2019 la stato pliboniĝos.

Łukasz Żebrowski (Pollando)

Eksprezidanto de TEJO

Pozitive:
Okazigo de sukcesa Arkones, malgraŭ la bedaŭrinda forpaso de ties plurjara ĉefmotoro Paweł Janowczyk.
Aprobo de trijaraj kadroj por TEJO: por la administra subvencio kaj por volontuloj. Ili donas plian stabilecon al la organizo, faciligas taŭgan planadon de agadoj.
Ordigo (eĉ se malfrua) en la reglamentoj de TEJO, kiuj estis lasitaj tutkaose post la sendependiĝo de TEJO.
Eldono de Nia diligenta kolegaro.
Aldono de la tria lingvo, la portugala en Duolingo.

Negative:
Post la jura sendependiĝo de TEJO, la membrosistemo iĝis sekva granda reformo en UEA, kies ideon oni povas kompreni – subteni aŭ ne – sed kiu estis enkondukita haste, kaose kaj ne finpreparite. La reformo povas ĉeokaze baldaŭ mortigi paperforman Kontakton.
Malgraŭ ŝanĝoj en postenoj de Prezidanto de TEJO kaj Ĝenerala Direktoro de UEA, kio forigis interpersonajn konfliktegojn, la kunlaboro inter UEA kaj TEJO daŭre foras de glateco.
Daŭraj buĝeta krizo kaj manko de nova retejo kun administra sistemo en UEA.
Grava malfortiĝo de Libera Folio.

Ĉi tiu teksto aperis en la januara numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №1.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2019/01/rondatablo18

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

  1. Komentoj mankas

Vi devas registriĝi por komenti.