La oktobra Ondo

La Ondo de EsperantoKomence de oktobro aperis la deka ĉi-jara numero de La Ondo de Esperanto. Same kiel la antaŭa numero, ĝi enhavas en la sekcio “Eventoj” pli ol dudek artikolojn pri la Kongresa Sezono en Esperantujo; temas, interalie, pri Internacia Junulara Kongreso de TEJO kaj la infana kongreseto en Hispanio, Itala kongreso en San-Marino, festivalo Arkones en Pollando kaj aliaj kongresoj, konferencoj kaj renkontiĝoj esperantistaj.

Ampleksa estas ankaŭ la sekcio “Tribuno” kun kvin komentoj pri la intervjuo kun Mark Fettes, aperinta en La Ondo de Esperanto antaŭ unu monato.

La sekcio “Arkivo” enhavas liston de Esperantaj jubileoj kaj memordatoj en oktobro 2018 kaj la kvaran parton de la bibliografio de Aleksander Korĵenkov. Povus aperi en ĉi tiu sekcio ankaŭ la artikolo de Edmond Privat Esperantismo kaj novaj ŝtatoj, verkita antaŭ cent jaroj kiam ĝis la fino de la Granda Milito restis nur kelkaj semajnoj, sed la redakcio decidis publikigi ĝin kiel la ĉefmaterialon de la oktobra Ondo en la sekcio “Temo” komence de l’ gazeto.

En la ampleksa kultura sekcio estas publikigita la movelo Ringego de Fjodor Sologub, pro kies traduko la ukrainia esperantisto Denis Martynov iĝis laŭreato de la literatura konkurso Liro, enestas recenzoj kaj prezentoj de novaj libroj kaj gazetoj kaj aliaj kulturinformoj.

Fine de la 67-paĝa bitgazeto la legantojn atendas nova krucvortenigmo, germana humuro el la 1911a jaro, kaj la vica kolekto de Spritaj splitoj kaj preskeraroj de István Ertl.

La Ondo de Esperanto, eldonata ĉiumonate en Kaliningrado (Ruslando) laŭ la normoj “pdf” kaj “ePub”, jam estas abonebla por la 2019a jaro ĉe landaj perantoj, UEA-konto, kaj per la internacia pagosistemo PayPal. La abonprezo restas la sama jam la trian sinsekvan jaron: nur 15 eŭroj. Novaj abonantoj por 2019 ricevos donace la abonon por 2018.

Enhavtabelo de la oktobra Ondo

1. Kovropaĝo (Gražvydas Jurgelevičius)
2. Bazaj informoj pri La Ondo de Esperanto
3. En ĉi tiu numero

5. Temo
6. Edmond Privat. Esperantismo kaj novaj ŝtatoj

8. Eventoj
9. Carlos Pesquera Alonso. IJK: Varmo, junuloj kaj Esperanto
11. Bert Schumann. Infana-adoleskanta Kongreseto en 2018
13. Lu Wunsch-Rolshoven. Arkones sen Paweł
14. Ilona Koutny, Katalin Kováts. UAM, la septembra sesio
15. Tiina Oittinen. Du eventoj en la kongresurbo 2019
16. Francesco Fagnani. Itala kongreso en San-Marino
17. Miguel Bento. Verda Kafo 40-jariĝis!
19. Estraro de KarEJO. Raporto pri VINA
20. Andrzej Bach. Viziti geamikojn
21. Ben Indestege. Benelukse kun kvaropa Kajto
21. Werner Pfennig. La kvardekjara SEFT
22. Ineke Emmelkamp. Festi vian lingvon en libera ŝtato
23. Jindřiška Drahotová. Denove en la Ĉeĥa Paradizo
24. Pavla Dvořáková. Jubilea festo en la Esperanto-Muzeo en Svitavy
25. Oliver Walz. Saarbrücken: Esperanto en Lernado-Festivalo
26. Irina Gonĉarova, Aleksandr Basov. “Esperanto: la unua kanalo” trijara
27. Povilas Jegorovas, Aleksander Korĵenkov. BET-55: Kontribuoj de Márkus Gábor kaj Lee Jungkee
28. Ronald Schindler. Zamenhoffesto 2018 en Berlino
29. 14 elstaraj agantoj diplomitaj en Lisbono
30. Esperanta Vikipedio atingis sian 250-milan artikolon
31. Nekrologoj
32. Koncize (12 informoj)

33 Tribuno
34. Lu Wunsch-Rolshoven. La kerna problemo de UEA
34. Renato Corsetti. UEA revenu al sia centra tasko
35. José Antonio Vergara. Malesperiga manko de kunlaboro
35. Jovana. Nenio pri la vera malsano
36. Dennis Keefe. Pri la strategio de UEA
37. Carlo Minnaja. Ĉu intermalamikiĝo aŭ daŭra agreso?
38. Aleksander Korĵenkov. Kiom da delegitoj?..
39. Aleksandr Basov. “Lokalizu”: Nova projekto de MEA MASI
41. Annie Grente. Atendante la trian Junularan Renkontiĝon en Kreto…

42. Arkivo
43. Aleksander Korĵenkov. Jubileoj kaj memordatoj en oktobro 2018
44. Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. Bibliografio de Aleksander Korĵenkov (4)

50. Kulturo
51. Fjodor Sologub. Ringego (Trad. el la rusa Denis Martynov)
54. Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. Prezentado de NDK en Poznano
55. Halina Gorecka. Kolekti, konservi kaj disponigi – vera defio por la Esperanto-komunumo (Recenzo: Arkivoj kaj bibliotekoj – kiel protekti kaj konservi nian heredaĵon)
57. Nikolao Gudskov. Abortita krimhistorio (Recenzo: Julian Modest. Murdo en la parko)
58. Halina Gorecka. Beletra Almanako, 2018, №31
59. Ricevitaj gazetoj
59. Halina Gorecka. Abonhelpa fonduso de La Ondo
60. Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. Novelaro de Brjusov – nova senpaga libro de Sezonoj
60. Literatura Foiro, 2018, №294

61. Mozaiko
62. Viktor Alikin. Krucvortenigmo
63. Germanaj ŝercoj el la 1911a jaro
64. István Ertl. Spritaj splitoj kaj preskeraroj

65. Kiel aboni La Ondon
67. Reklamo

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi