BET-55: Lernu kun Anne Jausions

Internacia Esperanto-Konferenco en Wuhan (Ĉinio, 2011): Anne Jausions montras la premiitan de OSIEK verkon “Ĉe Akvorando”, tradukitan de Laŭlum. (Foto: Eric Laubacher)

Ni daŭrigas la prezentadon de la plej gravaj kontribuontoj al la programo de la 55aj Baltiaj Esperanto Tagoj (BET-55), kiuj okazos la 6-14an de julio 2019 en Panevėžys (Litovio). Post Gábor Márkus (Hungario) kaj Lee Jungkee (Koreio) estas la vico prezenti Anne Jausions [pron: An Ĵosjon], kiu en Panevėžys okupiĝos pri instruado de Esperanto.

Anne Jausions estas francino. Ŝi studis ĉe universitato la francan filologion kaj poste instruis la francajn lingvon kaj literaturon en pluraj entreprenoj kaj lernejoj en Alĝerio kaj Francio; ŝi specialiĝis pri instruado al surduloj, interalie, en la kastelo de Vincennes apud Parizo, en la Pariza instituto Saint-Jacques kaj en la universitato de Saint-Denis, kie tiam estis instruata ankaŭ Esperanto, kiun ŝi eklernis.

Ŝi instruis Esperanton ĉe la sidejoj de SAT kaj SAT-Amikaro en Parizo kaj multajn jarojn ĉe la sidejo de la asocio Espéranto-France en Parizo, ankaŭ en la kulturcentroj Greziljono kaj Kvinpetalo kaj en multaj esperantistaj kongresoj kaj renkontiĝoj.

En 2000 Anne aliĝis al OSIEK (Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj) kaj dum kelkaj jaroj estis vicprezidanto kaj prezidanto de OSIEK kaj kunorganizanto de Internaciaj Esperanto-Konferencoj en pluraj landoj de Eŭropo kaj en Ĉinio. En 2008 sukcese finis la trijarajn Interlingvistikajn Studojn ĉe la universitato Adam Mickiewicz en Poznano (Pollando) kaj defendis sian diplomlaboraĵon “La plej oftaj malfacilaĵoj de franclingvaj Esperanto-parolantoj”.

Ekde 2008 Anne Jausions estas membro de FEI (Franca Esperanto-Instituto), kie ŝi renovigis la prezentadon kaj la enhavon de la ekzameno. Ŝi verkas artikolojn kaj recenzojn por La Gazeto (OSIEK), Le Monde de l’Espéranto (Espéranto-France) kaj aliaj gazetoj, ofte pri literaturo. Ŝi estas membro de la internacia komisiono pri elektado de la Esperantisto de la Jaro. Ankaŭ ŝia edzo Claude estas esperantisto kaj instruanto de Esperanto.

Povilas Jegorovas
Aleksander Korĵenkov

Pliaj informoj pri BET-55 kaj pri BEToj ĝenerale estas legeblaj en la speciala rubriko de nia retejo.

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi