Antaŭ 131 jaroj, la 14an de julio 1887 (la 26an de julio, laŭ la Gregoria kalendaro) en la presejo de Ĥaim Kelter (Varsovio) aperis la 42-paĝa broŝuro Internacia lingvo. Antaŭparolo kaj plena lernolibro (por Rusoj). Ĝia aŭtoro, la 27-jara Ruslanda judo Lazarj Markoviĉ Zamenhof (Лазарь Маркович Заменгоф), kaŝis sin sub la pseŭdonimo “D-ro Esperanto”. Ĝis la jarfino aperis pola, franca kaj germana eldonoj de la verketo, kiu poste ricevis la “popolan” titolon: la Unua Libro. Sekvis eldonoj en pluraj aliaj lingvoj.
Ekscii pli multe pri la plej fama Esperanto-libro oni povas en la artikolo La Unua Libro, verkita de la Ruslanda ĵurnalisto kaj esploristo Aleksander Korĵenkov.