ESF 50-jara kaj pretas por 50 pli!

Vi eble ne scias, kio estas ege speciala pri la dato de la 23a de septembro? Estas la dato, kiam ESF oficiale fondiĝis, antaŭ precize 50 jaroj. Por ni en ESF estas granda okazo por festi kaj fieri pri la 50 jaroj da seninterrompa agado sub la ŝildo “Por lingva justeco en multkultura mondo”, subtenante la edukadon, esploradon, altigon de prestiĝo de Esperanto, kaj antaŭenigante justan komunikadon kaj “esperantikajn” solvojn al lingvaj problemoj. La mondo aspektas ege malsame nun ol antaŭ 50 jaroj, sed la atento al lingvoproblemoj kaj lingva justeco en multkultura mondo estas same grava nun kiel antaŭ 50 jaroj, aŭ eble eĉ pli — kaj ESF pretas por la venontaj 50 jaroj!

Se vi partoprenos la Universalan Kongreson ĉi-jare en Lisbono, ni kore invitas vin veni al la tablo de ESF ĉe la Movada Foiro kaj al la prezentaĵo fare de unu el la kunfondintoj kaj nuna prezidanto de ESF, Humphrey Tonkin (la prezentaĵo estas planita por vendredo de 11:30 al 12:15 en la salono Sacramento — atentu pri tiu nova dato en la Kongresa Kuriero). D-ro Tonkin parolos pri ESF, la evoluo de interlingvistiko kaj grandaj politikaj ŝanĝiĝoj de la frua tempo de ESF en la 60-aj jaroj ĝis la nuna tempo: la epoko de la eksploda kresko de Esperanto en la reto, kun Duolingo kaj simile, kaj samtempe “malcentriĝo” de la Esperanto-Movado kaj malfortiĝo de la “tradiciaj” Esperanto-asocioj. Ni invitas vin ankaŭ legi la jarraporton de ESF de 2017: aparte interesa, fruktodona kaj pozitiva jaro por ESF — la raporto havas la enkondukan superrigardon de la unuaj 50 jaroj de ESF, interlingvistiko kaj la Movado fare de Humphrey Tonkin: http://www.esperantic.org/jarraporto_2017

ESF dum 50 jaroj estas la gravega motoro de Esperanto-Movado, kiu ebligis la kreon de Lernu, Edukado, Tekstaro, por nomi nur kelkajn. Tiuj projektoj, kaj centoj da aliaj, ne estus eblaj sen la malavara subteno de niaj subtenantoj, nuntempaj kaj pasintaj. Se vi estas donacanto de ESF, ni esperas ke vi estas same fiera pri la rezultoj de viaj donacoj, kiel ni! En tiu speciala jaro ni ankaŭ lanĉas la kampanjon por subteni la venontajn 50 jarojn de ESF! Post 50 jaroj la mondo, certe, estos tre malsama, sed investante al ESF oni povas esti certa, ke ankaŭ post 50 jaroj viaj donacoj estos en bonaj manoj kaj portos fruktojn. Por citi unu el niaj donacantoj, Francisko Lorrain, el Kanado, “ESF estas nuntempa organizaĵo, kiu, tra siaj diversaj daŭraj, malamatoraj projektoj, plej konkrete kaj vigle kontribuas, jam de jaroj – al la disvastigo de Esperanto”. Ni esperas ke ankaŭ ĉi-jare vi subtenos nin same malavare, kiel vi faris antaŭe. Ni invitas vin fari donacon por nia speciala kampanjo por marki nian datrevenon kaj ebligi nian agadon ankaŭ en la venontaj 50 jaroj!

Vi povas donaci per UEA: esfo-p aŭ rete per kreditkarto aŭ PayPal je patrona nivelo ($1000), ora nivelo ($500), arĝenta ($250)bronza ($100). Eblas ankaŭ donaci kiun ajn sumon kiun vi povas permesi al vi, unufoje aŭ ĉiumonate.

Ĵenja Amis kaj la ESF-estraro

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi