Jubileoj kaj memordatoj en februaro 2018

La Ondo de Esperanto2. Antaŭ 15 jaroj mortis Lou Harrison (1917-2003), usona komponisto kaj esperantisto, kiu verkis poemojn en Esperanto kaj donis Esperantajn titolojn al pluraj el siaj muzikaj verkoj, interalie, al La Koro Sutro (1973).

7. Antaŭ 155 jaroj naskiĝis Nikolaj Afrikanoviĉ Borovko (Боровко, 1863-1889-1913), ruslanda instruisto, ĵurnalisto kaj esperantisto, prezidanto de la Peterburga E-societo Espero (1896-1897), aŭtoro de kelkaj beletraĵoj (i.a., En la tombo, 1892), tradukinto de La ŝtona gasto de Puŝkin (1895); laŭ lia instigo L. Zamenhof skribis sian faman leteron pri la deveno de Esperanto (1895).

18. Antaŭ 35 jaroj mortis Louis Beaucaire (1925-1941-1983), franca librovendisto kaj esperantisto, aŭtoro de tri humuraj libroj: Kruko kaj Baniko el Bervalo (1970), El la vivo de bervala sentaŭgulo (1974), Fabeloj de la verda pigo (1981).

19. Antaŭ 85 jaroj naskiĝis Helmar Gunter Frank (1933-1974-2013), germana sciencisto, direktoro de Instituto pri Kibernetika Pedagogio en Paderborn kaj esperantisto; lanĉinto de la projekto “Lingvo-Orientiga Instruado” kiu evidentigis la propedeŭtikan valoron de Esperanto, kunfondinto k prezidanto de la Eŭropa Klubo (1974-2009), iniciatinto (1983) k la unua prezidanto de la Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino (AIS), aŭtoro de pluraj E-verkoj, la Esperantisto de la Jaro 2004.

23. Antaŭ 85 jaroj naskiĝis Yosimi Umeda (1933-2010), japana flugkompania manaĝero, ŝintoisto, oomotano kaj esperantisto, estro de la Internacia Fako de Oomoto, estrarano de Japana E-Instituto (1979-92), estrarano de TEJO (1964-66), estrarano kaj vicprezidanto de UEA (1986-89), aŭtoro de Manlibro por praktika komunikado en Esperanto.

26. Antaŭ 140 jaroj naskiĝis Hugo Steiner (1878-1911-1969), aŭstra fervojoficisto kaj esperantisto, iniciatinto kaj la unua direktoro de la Internacia E-Muzeo ekde ties fondo (1929), prezidanto de Aŭstria E-Delegitaro (AED, 1925-30), prezidanto de Aŭstria E-Asocio (1933-38), fondinto k redaktoro de Aŭstria Esperantisto (1924-38), estrarano de UEA/IEL (1934-38), prezidanto de LKK de la 28a UK (Vieno, 1936), aŭtoro de pluraj libroj kaj artikoloj.

26. Antaŭ 115 jaroj en germana-pola familio naskiĝis Johannes (pole: Jan) Fethke (1903-1919-1980), pseŭdonime Jean Forge, filmreĝisoro, scenaristo, verkisto kaj esperantisto, aŭtoro de tri romanoj (Abismoj, 1923; Saltego trans jarmiloj, 1924; Mr. Tot aĉetas mil okulojn, 1931) k du novelaroj (La verda raketo, 1961; Mia verda breviero, 1974), dublinto de la germana filmo Morgaŭ komenciĝos la vivo (la unua longdaŭra E-sonfilmo, 1934), reĝisoro de la filmo Verda stelo super Varsovio (1959).

26. Antaŭ 65 jaroj mortis Nikolaj Ivanoviĉ Ĥoĥlov (Хохлов, 1891-1905-1953), rusa ekonomikisto kaj esperantisto, sekretario de la lingva komisiono de SEU, gvidanto de la E-sekcio de la amikeca societo VOKS, en Esperanto konata ankaŭ kiel Nikolao Hohlov – aŭtoro de la poemaro La tajdo (1928), tradukinto de beletraj, politikaj kaj fakaj verkoj.

Kompilis Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu teksto aperis en la februara numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №2.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2018/02/februaro-3

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi