La Estraro traktis renovigojn en Roterdamo

Nova membrosistemo de UEA, kunlige kun nova datumbazo kaj nova retejo, estis unu el la paŝoj al modernigo traktitaj en la Estrara kunsido en Roterdamo, de la 21a ĝis la 24a de aprilo. Aldone al la ses estraranoj de UEA kaj observantoj de TEJO kaj ILEI, ĉeestis tri anoj de la teknika teamo kiu realigos la novan retejon, kune kun volontulo Pierre Vittet, kunlaboranto pri la datumbazo. La nova sistemo integrigos la membraran, libroservan kaj retejan administradon kaj kreos sekuran ligon al aparta financa sistemo, ebligante pli kvalitajn kaj diversajn servojn al la membroj kaj ŝparante laborfortojn en la Centra Oficejo. Laŭplane la projekto efektiviĝos en malpli ol unu jaro.

La enkonduko de novaj kategorioj de membreco estis prokrastita pasintjare por doni prioritaton al la sukcesa Ĝenerala Voĉdono pri la Statuto. La Estraro nun reproponos tion al la Komitato kun kelkaj modifetoj, sed la kernaj principoj restas samaj: baza membreco kostu laŭeble malmulte kaj estu proporcia al la averaĝa enspezo en la koncerna lando, kun aliro nur al retaj servoj; plena membreco enhavu plusan sumon por kovri la kostojn de eldonaĵoj kaj kongresa rabato; kaj subtena membreco inkluzivu aliĝon al Societo Zamenhof. Per tio la Estraro esperas malfermi vojon al membriĝo al la novaj generacioj kiuj kutimas al retaj servoj, samtempe daŭrigante la tradiciajn formojn de membreco kiuj kontribuas pli multe finance.

La Estraro laboras ankaŭ por pretigi novan Strategian Planon de UEA, kiu ĉi-foje estos aparta de la Laborplano kaj celos esti konciza kaj inspira. En strategia diskuto, kiu komenciĝis rete kaj pludisvolviĝis dum la Roterdama kunsido, klariĝis i.a. jenaj prioritatoj: aktivigo kaj trejnado de la membroj sur la diversaj agadkampoj, disvolvo de la rolo de UEA kiel movada informcentro kun granda reto de lokaj kunlaborantoj, evoluigo de rimedoj por subteni la plulernadon kaj enmovadiĝon de retaj lernantoj, malfermado de la kongresoj (universalaj kaj regionaj), kaj plifortigo de eldonado kaj aliaj kontribuoj al la kultura, faka kaj scienca agado. La Estraro krome volas pliprofesiigi la serĉadon de subvencioj kaj donacoj por financi tiajn agadojn.

Grandan atenton ricevis la rilatoj kun TEJO. La junulara sekcio de UEA aktivas sukcese sur plej diversaj kampoj, i.a. por la unua Internacia Junulara Kongreso en Afriko, kaj jam komencis la kolektadon de junaj Amikoj de Esperanto laŭ nova senpaga membrokategorio en ĝia nova Statuto. UEA subtenas tiajn agadojn laŭ siaj povoj, i.a. per kontribuoj de oficistoj, volontuloj kaj estraranoj. Ne ĉio tamen iris glate en la kunlaboro inter TEJO kaj UEA, kaj la Estraro dediĉis preskaŭ plenan tagon de la kunsido pri konkretaj demandoj rilate al la utiligo de komunaj laborfortoj, laborlokoj, datumoj k.s. Tiuj restos temoj de daŭra interestrara konsiliĝo kaj kunlaboro.

Duona tago estas dediĉita al la UK en Seulo, kiu antaŭeniras laŭplane kaj senprobleme, malgraŭ lastatempaj politikaj streĉoj en la regiono. Aldone al riĉa kongresa programo, t. n. “pontkunveno” de diverslandaj esperantistoj diskutos en la parlamentejo pri la reunuiĝo de la korea duoninsulo. Venis jam invitoj por la Universalaj Kongresoj en 2019 kaj 2020, kaj la Estraro antaŭvidas anonci la lokojn de tiuj kongresoj en Seulo. Preparoj por la venontjara kongreso en Lisbono progresas kontentige, kaj eblas jam nun sciigi la definitivajn datojn: 28 julio – 4 aŭgusto 2018.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2017, №682.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi