La 25an de aprilo 2017 forpasis en Prago
Miroslav Smyčka (1926-2017)
Konata ĉeĥa kantisto, li aktoris en la operteatroj en Brno, Opava, Liberec, Ústí nad Labem (30 jarojn) kaj České Budějovice. Kiel baritonisto li ĉefrolis en dekoj da famaj operoj de ĉeĥaj kaj alilandaj komponistoj.
Smyčka lernis Esperanton en 1945 kaj dum sep jardekoj restis en Esperantujo. Li koncertis en Universalaj Kongresoj, en kongresoj de SAT, en Internaciaj Esperanto-Konferencoj de OSIEK kaj en multaj aliaj esperantistaj renkontiĝoj kaj estis ĉeforganizanto de la Internaciaj Kulturfestivaloj en Ústí nad Labem. Liaj Esperanto-kantoj aperis en la sonkasedo Famaj kantoj por belaj horoj (1993) kaj en la duobla K-disko Melodia Regalo (2009). En 2002 Miroslav Smyčka iĝis Honora Membro de Ĉeĥa Esperanto-Asocio.
Ni funebras kaj kondolencas.