Nia libroproduktado en la 2016a jaro

librojĈar ĉi-jare La Ondo havas multajn novajn abonantojn, estas utile memorigi, ke ekde 1991 ni aperigas la statistikon de la libroproduktado en Esperantujo, daŭrigante la iniciaton de Vilmos Benczik, kiun li komencis en Hungara Vivo. La bazo de ĉi tiu statistiko estas la rubriko “Laste Aperis” en la revuo Esperanto. Ĉi tiu rubriko registras ĉiujn librojn, kiujn la libroservo de UEA ekvendis en la aktuala jaro.

Tia statistiko ne estas ideala. Unue, en “Laste Aperis” estas pluraj libroj, eldonitaj antaŭ kelkaj jaroj, sed nur en la koncerna jaro ekvenditaj de UEA. Tio povas doni misan bildon por la jaro. Sed la resuma statistiko por pluraj jaroj glatigas la fluktuadon kaj vidigas la ĉefajn tendencojn en nia eldonado.

Due, kaj pli grave: UEA vendas ne ĉiujn Esperanto-librojn, kaj en “Laste Aperis” kutime mankas, ekzemple, lerniloj eldonitaj por landaj bezonoj (ekzemple, lernolibroj por ĉinoj) kaj malmultekzempleraj eldonaĵoj, kiujn la aŭtoroj disvendas kaj disdonacas en siaj kluboj aŭ lokaj renkontiĝoj.

Ekster la statistiko restas la bitlibroj, ja nun pluraj aŭtoroj enretigas siajn verkojn kaj senpage ofertas ilin al la virtuala mondo sen zorgi pri papera eldono. Tio malmultigas la jarrikolton de libroj paperaj. Sed ne estas pli granda statistika bazo ol “Laste Aperis”, kaj mi do daŭrigas mian statistikadon de la Roterdama librovendejo.

Grasa jaro kaj rekorda paĝokvanto

Dum la lasta jardeko de la 20a jarcento averaĝe aperis 210 libroj jare, dum la unua jardeko de la 21a jarcento la jara averaĝo estis 191 libroj, kaj en la ses unuaj jaroj de la nuna jardeko (2011-16) entute “lastaperis” 971 libroj, aŭ 161 libroj jare.

Jaro Libroj Paĝoj
1991
222
26.091
1992
205
25.789
1993
136
18.511
1994
188
22.078
1995
200
23.345
1996
232
28.637
1997
273
27.727
1998
208
28.769
1999
208
24.460
2000
235
25.869
2001
222
31.520
2002
174
26.451
2003
224
28.424
2004
183
27.295
2005
159
23.780
2006
204
30.078
2007
184
31.183
2008
158
25.381
2009
158
24.272
2010
204
28.232
2011
172
19.775
2012
153
23.144
2013
178
25.344
2014
107
14.024
2015
172
25.629
2016
189
32.323

Oni povas nomi la 2016an jaron “grasa”, ĉar “Laste Aperis” listis pasint-jare 189 librojn. Pli multaj libroj (204 titoloj) lastafoje surmerkatiĝis en 2010. Sed mirinda estas la suma paĝonombro de ĉi tiuj libroj – 32 mil 323 paĝoj. Neniam en la antaŭaj 25 jaroj la paĝaro estis tiel ampleksa. La averaĝa libro ĉi-jare estis nekutime “dika” – 171-paĝa, kaj inter la 189 registritaj libroj estis nur 19 broŝuroj malpli ol 49-paĝaj.

Al la paĝorekordo elstare kontribuis la oklingva medicina enciklopedia vortaro kun 3148 paĝoj presitaj en Kroatio sur la tre maldika “biblia” papero. Sed eble pli grava kaŭzo de la formala kresko estas tio, ke la jarkolekto 2016 de la revuo Esperanto kompletiĝis ne novembrofine, sed en februaro, kaj do ĝi kovras ne 12 monatojn sed pli ol 14 (pro la sama kaŭzo la nuna statistika revuo aperas en la maja, sed en la februara kajero de La Ondo). Supozeble, danke al la intertempa restariĝo de la aperritmo de la Roterdama revuo, en 2017 la statistiko montros malfluson.

1991-
2010
2014 2015 2016

1991–2016
Sume aŭ averaĝe

Nombro de libroj en/pri Eo 4020 107 172 189 4991
Suma paĝonombro 527.892 14.024 25.629 32.323 635.808
Nombro de la eldonintoj 1038 61 97 75 1185
Averaĝa paĝonombro de unu libro 131,3 131 149 171 134
Averaĝa prezo de unu
libro (eŭroj)
9,70 12,01 12,18 12,84 10,10
Lernolibroj, vortaroj k. s. pri Eo 603 14 24 20 719
Originala beletro 472 13 17 30 592
Traduka beletro 819 26 44 28 1025
Lingvistiko, esperantologio 440 15 25 23 578
Eo: historio, kulturo, movado k. s. 540 11 17 28 667
Politiko, historio, filozofio, socio 394 12 30 34 547
Scienco kaj tekniko 275 2 2 5 297
Religio 198 7 7 14 249
Aliaj temoj 279 7 6 7 315

En la laŭtema tabelo ni vidas, ke instruiloj kaj tradukitaj beletraĵoj, kiuj estas la plej ofte eldonataj dum la pasinta jarcent-kvarono, ĉi-foje cedis al originalaj beletraĵoj kaj al soci-politikaj, filozofiaj kaj aliaj “soci-sciencaj” verkoj.

La senlaca Lutermano

2016. Libroj
MAS (Francio) 31
Fonto (Brazilo) 17
Espero (Slovakio) 12
Mondial (Usono) 12
La Blanchetière (Francio) 10
DEC (Kroatio) 8
Libro-Mondo (Pollando) 7
Impeto (Ruslando) 4
JEI (Japanio) 4
KAVA-PECH (Ĉeĥio) 4
S. Sarafian 4

2016. Paĝoj
MAS 3.358
Marka (Kroatio) 3.148
Fonto 2.664
Mondial 2.402
DEC 1.735
Libro-Mondo 1.718
Espero 1.333
Wonbulgyo chulpansa (Koreio) 1.150
Podlahia Libraro (Pollando) 1.110
Exit (Rumanio) 817

Escepte de 2014, kiam la unua estis Edition Iltis, dum la naŭ lastaj jaroj la plej aktiva eldonejo estas MAS (Monda Asembleo Socia), prizorgata de Vilhelmo Lutermano, kiu eldonas plejparte politikajn kaj sociajn verkojn de maldekstraj aŭtoroj klasikaj kaj modernaj, kiujn ofte li mem tradukis (aperas ankaŭ eldonaĵoj esperantologiaj kaj alitemaj). Sed ankoraŭ neniam MAS havis tiel grandan jarprodukton. Kun 31 volum(et)oj Lutermano ne havis rivalojn en 2016, kaj nur unu fojon ekde 1991 estis pli multa librokvanto de unu eldonejo registrita dum unu jaro: 34 librojn aperigis la eldonejo Libro-Mondo de Tomasz Chmielik en 2001.

1991-2016. Libroj
UEA (Nederlando) 161
MAS 143
Libro-Mondo 141
FEL (Belgio) 127
Fonto 122
Ed. Iltis (Germanio) 116
Impeto 113
Mondial 102
KAVA-PECH 92
Sezonoj (Ruslando) 86

1991-2016. Paĝoj
FEL 23.092
Mondial 21.266
Fonto 20.072
UEA 19.716
MAS 19.675
Libro-Mondo 19.301
Impeto 17.980
KAVA-PECH 15.698
Sezonoj 13.898
Arĥivaro E. Privat (Svislando) 12.728

En la resuma listo por 26 jaroj daŭre plej altas UEA kun 161 libroj. Sed tio estas nur ses libroj jare. UEA, nia plej aktiva nuntempa eldonejo, estas ege malpli aktiva ol la Pariza eldonejo Hachette, kiu antaŭ cent jaroj eldonis ĉ. 350 librojn dum 1901-1914 — averaĝe 25 librojn jare. Pri la (mal)forteco de la Esperanto-eldonado atestas ankaŭ la fakto, ke, kvankam la libroeldonado estas nia akcesora tasko, malpli grava ol la eldonado de La Ondo de Esperanto, nia eldonejeto Sezonoj plu restas en la listo de la dek plej aktivaj eldonejoj en la tuta mondo (tamen La Blanchetière en 2017 verŝajne forpuŝos Sezonojn el la listo).

Pro sia intensa pasint-jara eldonado MAS dum unu jaro saltis de la kvina loko al la dua en la resuma listo por 26 jaroj, kaj ne estos surprizo, se en 2018 ĝi iĝos la plej aktiva Esperanto-eldonejo en la mondo, kvankam ĝia unua eldonaĵo “laste aperis” nur en 2007.

Vive la France!

Tradicie ni statistikas la libroproduktadon ne nur laŭeldoneje, sed ankaŭ laŭlande. Jam la dekan jaron sinsekve en Francio aperas plej multaj libroj en/pri Esperanto. La nekutime alta loko de Slovakio, nature, estas ŝuldata al tio, ke en 2016 la esperantista mondkongreso okazis en Slovakio.

2016. Libroj
Francio 47
Brazilo 23
Slovakio 15
Kroatio 14
Usono 14
Japanio 12
Ĉeĥio 8
Pollando 8
Hispanio, Italio 6
Ruslando, Svislando 6

2016. Paĝoj
Kroatio 5.760
Francio 4.538
Brazilo 4.045
Usono 2.879
Pollando 1.849
Slovakio 1.583
Japanio 1.572
Koreio 1.150
Svislando 1.115
Ĉeĥio 1.098

Ĝis 2009 Germanio estis en la supro de la resuma landlisto, sed en la lastaj jaroj sinkas la Esperanto-eldonado en la lando de Gutenbergo – nur kvin libroj en 2016. Malprogresas ankaŭ Ruslando (ses libroj) al kiu proksimiĝas la neeŭropaj Brazilo, Japanio kaj Usono.

1991-2016. Libroj
Francio 627
Germanio 456
Pollando 349
Nederlando 321
Ruslando 292
Brazilo 278
Japanio 270
Usono 248
Italio 191
Belgio 165

1991-2016. Paĝoj
Francio 68.224
Germanio 53.125
Japanio 46.594
Ruslando 43.423
Brazilo 42.481
Pollando 40.833
Nederlando 36.578
Usono 33.299
Italio 27.904
Belgio 27.776

La statistiko diras, ke dum la lastaj 26 jaroj al Roterdamo libroj venis el 75 landoj, sed nur en 29 el ili oni eldonis almenaŭ unu libron jare. Kaj nur en Francio, Germanio, Pollando kaj Nederlando dum ĉi tiu periodo averaĝe aperis almenaŭ unu libro ĉiumonate. Inter ĉi tiuj landoj en dua loko estus Sovetunio, ĉar en la ekssovetuniaj respublikoj dum la statistikita periodo sume publikiĝis 477 libroj; kaj en la unua deko enlistiĝus Ĉeĥoslovakio (276 libroj) kaj Jugoslavio (201).

Tradukoj

Inter la 189 Esperanto-libroj estis 71 tradukoj el 20 lingvoj. 15 tradukoj estis faritaj el la germana, po sep el la franca kaj pola, po kvar el la hispana kaj portugala. Jen la resuma listo de la dek plej oftaj fontolingvoj por la lastaj 26 jaroj.

Germana 223
Franca 196
Angla 156
Rusa 98
Pola 71
Portugala 68
Japana 60
Itala 58
Ĉina 57
Hispana 55

En 2016 aperis ok tradukoj el Esperanto, kaj dum la lastaj 26 jaroj da tiaj tradukoj estis 153. Tamen nur malofte temas pri “kremo de nia beletro”, plejparte – pri nacilingvaj adaptaĵoj de lernolibroj; ekzemple, la rektmetoda lernolibro de Stano Marček jam aperis en pli ol tridek nacilingvaj versioj.

Nur kvanto, ne kvalito

Niaj konstantaj abonantoj pardonu min pro pluraj ripetoj el kelkaj antaŭaj revuoj, kiujn mi faris por tiuj, kiuj unuafoje abonas La Ondon. La lasta el tiuj ripetitaj frazoj (pli ĝuste: reformulita) estas jena: Ĉi tiu teksto traktas la kvanton de la eldonitaj libroj; la kvaliton ni ne povas taksi, ĉar la librojn de “Laste Aperis”, ricevis ne nia redakcio, sed la libroservo de UEA en Roterdamo, kiu eble povus inviti fakulon por esplori la librojn kaj verki eseon “La Esperanta literaturo en la 2016a jaro”.

Se vi demandus min, kiun libron el la “laste aperintaj” en 2016, mi ŝatus havi en mia biblioteko, mi respondus, ke la plej necesan mi feliĉe havas; temas pri Historio de la Esperanta literaturo de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer, kies unua eldono jam elĉerpiĝis. Kaj inter la ceteraj? Mi hezitas inter la festlibro omaĝe al Renato Corsetti kaj Bridge of Words de Esther Schor, ambaŭ eldonitaj en Usono.

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la maja numero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №5.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2017/05/knigi

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

  1. Komentoj mankas

Vi devas registriĝi por komenti.