Tradicio kaj moderneco. Pri TEJO kaj la Civito

La informo pri aŭspiciio, donita de TEJO al junulara arta renkontiĝo, organizata kadre de la Esperanta Civito, kaŭzis polemikon en Libera Folio, en la Diskutlisto de la Komitato de UEA kaj en Fejsbuko.  Hodiaŭ Xavi Alcalde proponas sian originalan opinion pri la afero.

Ekde ĝia kreo, du kontraŭaj tendencoj kunestas en la sino de nia movado, kvazaŭ ne povintus ekzisti unu sen la alia. Unuflanke, Esperanto ŝajnas ankrita en la pasinta jarcento. Revuoj, organizoj, agmanieroj… Sufiĉas rigardi la plimulton de la retejoj por konstati, ke ĝenerale ili malmodernas. Aliflanke, historie esperantistoj ĉiam rolis inter tiuj, kiuj enkondukis novaĵojn. Temas pri pioniroj de ŝanĝoj, kiujn poste brakumos la cetera socio. En granda mezuro, ili ankoraŭ rolas tiele.

Homoj, kiuj identigas sin kun unu el tiuj du tendencoj, konsideras la alian tiom for de ilia realo, ke malfacilas dialogi… kvankam parolante la saman lingvon. Kiel trovi ekvilibron? Ĉu ili estas akordigeblaj? Kiel kombini iliajn plej interesajn elementojn por konstrui pli koheran kaj potencan movadon? Miaopinie, ambaŭ tendencoj necesas (iagrade) por la daŭrigado kaj estonteco de Esperanto.

Unue, tradicio. Eble la plej granda kritiko, kiun suferis la esperantistoj ekde la komenco, estis ĝuste la manko de kundividita tradicio. Multe penis Zamenhof tiurilate, kaj multon kunkreis malsamaj generacioj de esperantistoj. Jen fierinda riĉeco el kiu endas konstrui. Tradicio nepras, interalie, ĉar ĝi ebligas al ni kolektivan identecon, kiun ĉiu socia movado bezonas por la supervivado. Tamen ne ĉio povas esti nur tradicio. Alikaze, Esperanto iĝus nature anakronisma.

Ekzemple, ĝis kioma grado havas sencon la ekzisto de centoj de revuoj lokaj, regionaj, naciaj, internaciaj, sennaciaj?.. Kiam mi decidis verki ĉi tiun tekston, la unua demando estis: en kiu revuo mi publikigos ĝin? Kompreneble, mi celas, ke homoj kiuj interesiĝas pri tiaj aferoj legu min. Tamen la komunumoj de legantoj estas tiel fragmentitaj, ke plimulto el ili nur legas unu aŭ du revuojn. Se estintus malpli da revuoj, sed pli prestiĝaj, la debatoj (ambaŭ per kaj por Esperanto) pli vivus, pli intensus, pli signifus. Tial estus bezonate ekzercado de humileco kaj de kunlaboro inter malsamaj asocioj por unuigi kelkajn el iliaj eldonaj projektoj. Nuntempe tio ne okazas. Fakte tiuj, kiuj formulas interesajn opiniojn, ne legas unu la aliajn. La plej riĉenhavaj dialogoj aperas eventuale en maltaŭgaj forumoj, kiel sociaj retejoj.

Due, moderneco. La sukceso de Esperanto en ĝiaj unuaj jardekoj ŝuldis interalie al la fakto, ke oni komprenis ĝin kiel parton de revolucio en la kampo de komunikado. Tiusence ĝi kuraĝis proponi pionere ideojn, kiuj poste ĝeneraliĝis kaj akceptiĝis de la cetera socio. Ekzemple, la unuaj internaciaj organizoj pri skoltismo kaj vegetarismo kreiĝis en la kadro de la Esperanto-movodo. Pli freŝdate, la projektoj kiel Pasporta Servo dum la Malvarma Milito aŭ Amikumu en la erao de la cifereca komunikado montras, ke la ideo de novigado restis, ĉar ĝi enestas en la DNA de la Esperanto-movado.

Nu, por proponi ion novan kaj profit-donan en temo tiel multdimensia kiel Esperanto, endas koni ĝian historion. Se ne, en plej bona okazo oni riskas reinventi la radon. Aldone, ekkonstrui kastelojn en la aero danĝeras. Ili estas strategioj ofte destinataj al fiasko ekde la komenco, tiel provokante frustriĝon. Kutime, temas pri personaj agoj kiuj fine bruligos iliajn ĉefrolulojn, ofte kapablegajn homojn kun granda energio, kiun bone direktite povintus esti eksterordinare produktivaj… dum ili ĝenas aliajn nerimarkatajn aktivulojn, kiuj realigas konstantan silentan verkadon. Tiusence, tia agado kreas nebezonatan streĉitecon ene de la movado (foje tio ja necesas) kaj samtempe konfuzas la eksteran mondon, montrante bildon de la Esperanta komunumo ne ĉiam senpartia. Por reveni al la titolo de ĉi tiu artikoleto, se TEJO sufiĉe bone konus nian historion, eble ĝia decido pri amike rilati kun la Civito estus alia.

Konklude, la ideo de novigado estas ŝlosila elemento de la Esperanta identeco, kaj indas plifortigi ĝin. Sed ĝi devus baziĝi sur la sperto kolektita en 130 jaroj de la historio. Nur tiel eblos kunigi tiujn du (ŝajne) kontraŭajn tendencojn por atingi virtan ekvilibron.

Xavi Alcalde

Ĝi estas artikolo el la februara kajero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №2.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2017/01/alcalde

Ondo

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi