Ĉiel-blua marbordo iĝis verda

Kiam oni kunmetis la 1an Oficialan Aldonon al la Universala Vortaro en la unua jardeko de la pasinta jarcento, oni estis plene en la franca periodo de Esperanto, kaj oni oficialigis la radikon lazur-, kiu signifu laŭ la Plena Ilustrita Vortaro: “Blua koloro de la ĉielo aŭ de Mediteraneo”. De tiam estis eble paroli pri la “lazura marbordo” kun plena feliĉo de ĉiuj parolantoj de la franca. Ĉi tiu ĉielblua marbordo estas la marbordo inter Marsejlo, Francujo, kaj Ĝenovo, Italujo. Tie okazis la ĉi-jara itala Esperanto-kongreso de la 3a ĝis la 10a de aŭgusto en Castellaro (Kastelaro) apud la pli konata San Remo (Sanremo), en la itala flanko de la ĉielblua marbordo sed tre proksime al Francujo.

Diri, ke ĝi estis pli sukcesa ol tiu de la pasinta jaro en Mazaro, mi ne rajtas, ĉar oni malpermesis tion al mi (ni ne konkurencu kun ni mem, kaj simile), sedefektive…

Partoprenis 250 esperantistoj el 34 landoj, malgraŭ tio ke pro la kutimaj vizaj problemoj kelkaj afrikaj esperantistoj ne sukcesis atingi Eŭropon.

La recepto de la sukceso estas daŭre la sama, esence kulturo kaj maro.

La kongresa temo estis “Sin kompreni por sin respekti” kaj ĝi estis traktata en la inaŭgura parolado de Humphrey Tonkin (en italaj kongresoj laŭkutime emas festparoli nur prezidantoj aŭ eksaj prezidantoj de UEA) kaj en eĉ tro multaj kleraj prelegoj (mi neos, ke mi skribis tion, se la kongresaj organizantoj hazarde legos ĉi tiun artikolon). Al tio aldoniĝis du seminarioj semajnolongaj, unu gvidata de Paul Gubbins (Esperanto, fenestro al la Eŭropa kulturo) kaj unu gvidata de Maria Nuyanzina (Historio, teorio kaj praktiko de tradukado), kaj la jam kutima seminario pri lingvoinstruado de Katalin Kováts. Bonŝance estis ebleco forfuĝi la kulturon, se ĝi iĝis tro prema. La maro estis proksima kaj krome okazis kvin duontagaj kaj ses tuttagaj ekskursoj. Alivorte, homoj restis por la seminarioj nur pro ties elstareco. Apartan mencion meritas la ekskurso al Bordighera, ĉar tie estas muzeo, kiu portas la nomon de la fama esperantisto Clarence Bicknell, anglo sed pioniro de Esperanto en Italujo. Ankaŭ tie estis simpozio pri li kun kleraj paroladoj. Do, temis pri kultura ekskurso al la komenco de la itala Esperanto-movado.

Tria ingredienco de la itala kongreso jam de jaroj estas koncertoj kaj spektakloj. En Castellaro okazis ses koncertoj, el kiuj tri en la centra placo de la urbeto, ankaŭ por la neesperantista publiko. Koncertis Kim el Danlando, Guillaume Armide el Francujo, la grupo Kapriol’! el Nederlando, Maria Grazia Barboni kaj Manŭel Rovere el Italujo kaj Georgo Handzlik el Pollando. La teatraj spektakloj estis de Saŝa Pilipović kaj Georgo Handzlik. Al ili aldoniĝis pupteatra prezento.

Fine, se vi vespere ne sciis kion fari kaj ne volis naĝi sub la luno, vi povis partopreni la vesperan/noktan programon, kiu konsistis ne nur el amuzaj eroj (naciaj manĝoj) sed ankaŭ el tre seriozaj noktaj meditadoj pri la senco de Esperanto gvidataj de Davide Astori, konata itala lingvisto, kaj el praktikaj ekzercoj pri sorobano (Kimie Markarian).

Mi forgesis diri, ke estis ankaŭ kursoj de Esperanto por komencantoj, progresantoj kaj spertuloj (Mariana Berariu, Mariana Gencheva, Rafael Matéos).

Tio estis nur parto de la programo, sed mi ne rakontos pri aliaj eroj, ĉar vi certe ne kredus min pri tiom da riĉeco de la itala kongreso: libroservo, libroprezentado, prelegoj pri pluraj temoj (Ho Song, Maria Butan, José dos Santos, Robb Kavasnak, Humphrey Tonkin pri Ŝekspiro), infana programo, ktp.

Mi diru nur, ke dum unu semajno la ĉielblua marbordo iĝis verda marbordo, ĉar estis tre vizitata gazetara konferenco, du artikoloj en naciskalaj gazetoj, televida raporto de la nacia televido kaj deko da artikoloj ĉiutage en la gazetaro de la marbordo.

Vi ne povas pensi ne ĉeesti la venontjaran kongreson, kies recepto estos kulturo kaj montoj (ne iuj ajn montoj sed Dolomitoj).

Renato Corsetti

Ĉi tiu artikolo aperis en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №10.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2013/09/228itala/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi