Vicprezidanto de la Eŭropa Parlamento alvokas la armeon enmiksiĝi

Vide el Eŭropo

Laŭ EP-vicprezidanto, milionoj povas protesti, sed finfine ili ne plu protestos ĉar ili devos manĝi. (Foto de Pere prlpz, Vikipedio)Imagu tion: En la tempo, kiam la prezidantoj de la Eŭropa Komisiono (EU), Eŭropa Parlamento (EP) kaj Eŭropa Konsilio planas vojaĝi al Norvegio por ricevi la Nobel-premion por paco, vicprezidanto de la Eŭropa Parlamento alvokas armeon forigi la demokratie elektitan registaron en Eŭropa regiono.

Estas nekredeble, sed vere. Kompreneble, Hispanio ne estas Britio aŭ Belgio. Multaj hispanoj indignas kaj koleras, kiam ili pensas pri baskoj aŭ katalunoj kiuj volas sendependecon. “Ili ne rajtas” kaj “Estas kontraŭ la konstitucio” estas kelkaj el la plej oftaj reagoj. Kaj laste vicprezidanto de EP Alejo Vidal Quadras alvokis la hispanian armeon forigi la nunan katalunan registaron kaj parlamenton.

Kvankam Vidal Quadras apartenas al nobela familio el Katalunio, li dum jardekoj kontraŭstaras ĉiun delegon de la registara povo al Katalunio kaj ĉiun oficialigon de la kataluna lingvo. Post manifestacio, dum kiu milionoj da homoj, laŭ la polico en Barcelono, pace protestis por la rajto voĉdoni pri sendependeco, Vidal Quadras alvokis la armeon enmiksiĝi.

Kiel ĉiu hispania registaro en Madrido ekde la restarigo de demokratio post la morto de la diktatoro Francisco Franco en novembro 1975, Vidal Quadras opinias, ke eŭskoj kaj katalunoj ne havas la rajton decidi pri sendependeco. Tamen la alvoko de la vicprezidanto de EP al la hispania armeo “restarigi” ordon en Katalunio, ŝokis multajn en Eŭropo.

Vidal Quadras alvokis forigi la registaron kaj parlamenton de Katalunio, se ĉi tiuj du demokratie elektitaj instancoj okazigos voĉdonadon pri sendependeco ĉi-monate. La armeo, laŭ Vidal Quadras, devos preni kontrolon de la kataluna polico, kaj la hispania registaro devos kontroli la katalunan registaron Generalitat. “Tio estas ĉio”, li diris. “La popolo ja povas iri al la stratoj. Sed ili ne povas protesti dum pli ol monato. Ili devas manĝi.”

Vidal Quadras, iama profesoro de fiziko, ne estas simpla membro de EP, li estas unu el ties vicprezidantoj. Tamen venis nur malforta respondo de la prezidanto de EP Martin Schulz. Li certigis, ke Vidal Quadras faris siajn deklarojn ne en sia rolo de vicprezidanto de la parlamento.

“Ili respegulas la personan opinion en nacia politika kunteksto”, – diris Schulz. Nekredeble, sed alvoko al armeo forigi demokratie elektitan registaron kaj parlamenton ne estas, laŭ la prezidanto de EP, io por esti juĝita aŭ submetita al disciplina agado.

Almenaŭ Guy Verhofstadt, frakciestro de la Alianco de Liberaluloj kaj Demokratoj en EP, kondamnis la eldiraĵon de Vidal Quadras, kiel “relikvon el la pasinteco”, tute maloportunan en la hodiaŭa Eŭropo. Verhofstadt, kiu iam volis esti prezidanto de la Eŭropa Komisiono, aldonis: “Senzorgaj rimarkoj de ĉi tiu ulo subfosas ĉion, por kio demokratoj batalis dum la lastaj 60 jaroj”.

Restas malferma esenca kaj grava demando pri la estonteco de eŭropaj civitanoj el landoj kiel Flandrio, Katalunio kaj Skotlando post ebla pozitiva referendumo por sendependeco. Tiuj ŝtatoj, laŭ oficistoj en Bruselo, ne aŭtomate fariĝos EU-membroŝtatoj. Ekzemple, la prezidanto de la Eŭropa Komisiono José Manuel Barroso respondis ke, se parto de EU-ŝtato fariĝis sendependa, devos esti trovita solvo por diskuti ĝin kadre de la internacia juro. Pli klare: la Eŭropa Komisiono emas pensi, ke la civitanoj de nova sendependa lando, kiel Katalunio aŭ Skotlando, ne estos EU-civitanoj sen aliĝo de tiuj novaj landoj al EU. Tio ankaŭ signifas, ke firmaoj el tiaj landoj ne povos vendi siajn varojn en EU je la samaj kondiĉoj kiel hodiaŭ.

Tio gravas precipe en la kazo de Katalunio. La hispania ministro pri eksterlandaj aferoj José Manuel García Margallo diris, ke Katalunio “eterne” restos ekster EU. La rankora García Margallo, ŝajne, volas punigi sendependan Katalunion kaj ties civitanojn.

Tute alia estas la publika debato en Britio. La ĉefministroj de Skotlando Alex Salmond kaj de Anglio/Britio David Cameron ridetis pasintmonate en la televid-programoj. Estas klare al ĉiuj, ke eĉ se Cameron kontraŭas sendependecon de Skotlando, li ne kontraŭas la universalan rajton de popolo mem decidi pri sia propra estonteco.

Dafydd ab Iago

Ĉi tiu artikolo aperis en la novembra kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №11.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2012/11/217bruselo/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo, Vide el Bruselo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

3 Responses to Vicprezidanto de la Eŭropa Parlamento alvokas la armeon enmiksiĝi

  1. Ibrahim Andalusi diras:

    La sola jura argumento (aliaj argumentoj estas nur esprimo de volo) kontrau (1-e) la rajto, ke la homoj en Katalunio vochdonu por au kontrau sendependeco, kaj (2-e) la rajto, ke eventuala plimulta vochdono por sendependeco alportu al fakta sendependeco, estas tio, ke la hispana konstitucio malpermesas tiun sendependecon, lau interpreto de la dependistoj.

    Tamen estas atentokapta kontrasto kun alia prikonstitucia afero:

    Antau malmultaj monatoj la hispana parlamento, tute fajfante pri la jure antauviditaj procedoj, shanghis la hispanan konstitucion lau postuloj de eksterlanda privata entrepreno, metante diskutatajn limojn al la ebleco, ke la shtato investu en por la socio strategiaj sektoroj de la ekonomio. Tiu sama hispana parlamento nun rifuzas shanghi la konstitucion; per tiu shangho la hispanoj (ne nur katalunoj, sed ankau aliaj malpli laboremaj) povus esprimi sian deziron sendependighi au ne sendependighi, kaj eventuale fari tion.

    Kiel (cetere chefflua) hispano mi ne surprizighas, char mi vidas en tio la saman subpremadon, kiun ni trovas, kiam ni studas la jarcentojn longan historion de tio, kion oni kutime nomas Hispanio.

    Mi favoras neniun el la du sintenoj (por au kontrau sendependeco de Katalunio au de iu ajn alia parto de la nuna hispana shtato), char mi timas, ke la simplaj homoj malvenkos en chiu kazo, kiel kutime chie en la mondo. Tio estus mia laueble racia sinteno. Sed aliflanke mi havas ankau alian, sentimentalan sintenon, kiu flustras al mi simpation por la malpli forta, kaj ghojon por la malplipotencigo de la pli forta. Sed miaj privataj sintenoj estas nenia argumento en la tuta chi tie pritraktata demando.

  2. En Ondo de Esperanto 2012 de novembro, paĝo 10, Dafydd ab Iago skribis artikolon kun titolo Vic-prezidanto de la Eŭropa Parlamento alvokas la armeon enmiksiĝis.
    Vere estas grava afero ke vic-prezidanto de Eŭropa Parlamento agu tiel demokratan sintenadon instigante hispanan armeon forigi registaron de Katalunio, demokratie elektita kaj ke la prezidanto de EP ne admonu Vidal Quadras.
    Vidal Quadras partoprenas en rondo de madrida televido kiel ĉiuj sendas malpuraĵojn kontraŭ Katalunio.
    La hispana ŝtato elportas el Katalunio ĉiu jaro 16.000 milionojn da eŭroj, kiel “solidareco” kun aliaj teritorioj teorie malriĉaj, sed poste la hispana ŝtato malbone investas en terinstalaĵojn. Trajnojn, ŝoseojn, ktp.
    Kiam la prezidanto de la aŭtonoma komuneco de Katalunio petis al la prezidanto Mariano Rajoy pli justajn ekonomiajn sistemojn, nenion li volis scii. Do, Artur Mas, post la manifestacio de unu miliono kaj duono da civitanoj en Barcelono petante sendependecon, li akceptis demokratie la popolan decidon.
    Baldaŭ alvenis al Katalunio terurajn admonojn, malpermeson por faru referendumon, krizo, mizero, forigo de Eŭropo por ĉiam, neniu aĉetos viajn varojn, la kastiliajn nomoj estos ŝanĝitaj, oni bezonos pasportojn por eniri kaj foriri el Katalunio, ktp.
    La plej ĉefa dekstrula ĵurnalo denuncis sen provoj la prezidanton de Katalunio ke li havas monon en Svitlando kaj ke ili ricevis komisionon de diversaj konstruadoj , ktp.
    La populara partio de Valencio ne permesas, malgraŭ peto de miloj da valenciaj civitanoj , ke tie oni povis vidi la katalunan kanalon de televido,
    La Hispana Konstitucio ne permesas fari demokratan referendumon en Katalunio. Tiu Konstitucio estis ellaborita la jaro 1978, 3 jaroj post la morto de la diktatoro Franco, ankoraŭ kun forta timo de la antaŭa reĝimo.
    Hodiaŭ, 23an de novembro, du tagoj antaŭ la balotado, ni ne scias kion gardas por ni la estontecon.
    Martí Guerrero i Cots
    Katalunio

  3. A. Kuenzli diras:

    La unua afero ne nepre rilatas al la dua afero :-))

    Cetere: Estus bone, se similaj kritikaj artikoloj pli ofte aperus en La Ondo de Esperanto ankaŭ pri ruslanda politiko. Por eviti la impreson, ke La Ondo estas tendence direktita kontraŭ Eŭropo (pri kio mi ne mirus, ĉar La Ondo de Esperanto finfine estas ruslanda periodaĵo).

Respondi