Sukcesa prezentado en Jutubo

jutubo

En majo la tre sekvata kanalo pri lingvoj en Jutubo (Youtube) @Linguriosa, dediĉis unu videon al Esperanto, kun la titolo “La lengua PROHIBIDA por HITLER: el ESPERANTO”. Vi povas ĝin spekti ĉe: Jutubo

La video jam havas 175 mil spektadojn, 12 mil ŝatosignojn kaj 1100 komentojn, plej ofte pozitivaj, kun multege da homoj kiuj komentas ke ili studas/is Esperanton, tre ofte junaj homoj kiuj verŝajne ne estas enkalkulitaj en la movado, plus multaj kiuj montras aŭtentikan scivolon.

La video estas kunlaboro kun alia kanalo, @curiosamente, tre sekvata, kiu samtempe elsendis duan filmon, pli ĝeneralan pri konstruitaj lingvoj en Jutubo. Esperanto estas menciata ĉirkaŭ la 5a minuto. Ĝis nun ĝi ricevis ĉ. 90 mil spektadojn.

Jen tre grava maniero aliri novulojn kaj (ne nur) junajn homojn.

Fonto: La Bitbulteno, 2023, №88.

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo. Legosigni la fiksligilon.

Respondi