Vestiĝoj: Nova bitalbumo de Martin & la talpoj

vestiĝojLa 10an de majo, post longa paŭzo, interalie, pro sanproblemoj kaj la kovim-pandemio, Martin & la talpoj revenis kun la elektra albumeto Vestiĝoj, konsistanta el ses kantoj en bone rekonebla stilo de emocia sendependa/alternativa pop-roko. Kiel ĉiam, temas pri nur originalaj verkoj kun teksto kaj muziko verkitaj kaj komponitaj de Martin. La kantoj esploras temojn, kiel homaj rilatoj, disiĝoj, decidaj vivmomentoj kaj kritiko de religioj kaj superstiĉoj.

La kantoj de Vestiĝoj estis registrataj iom post iom dum pluraj jaroj, plejparte de Martin mem en sia dormĉambro, kaj por la unua fojo li ankaŭ faris mem la miksadon. Aldonaj muzikistoj estas liaj du delongaj kunlaborantoj Johan Lagerdahl kaj Mattias Levin; kaj krom ili Nikko Harrison, Robin Hawkins kaj Esperanto-artista kolego Eric Languillat/i.d.c., kiuj ĉiuj registris siajn partojn en siaj hejmoj aŭ provludejoj.

Vestiĝoj estas elektra albumo kies ĉiuj ses pecoj estas ludataj kun plena rokbando. Laŭ la plano ĝi estos sekvota de akustika albumo kies registriĝo jam komenciĝis.

Martin & la talpoj en ĉi tiu albumeto estas:
Tekstoj kaj muzikoj: Martin Wiese
Martin Wiese: Gitaroj, baso, tamburino, manfrapoj kaj voĉoj
Mattias Levin: Drumo en kantoj n-roj 1, 2, 3, 4 kaj 5
Johan Lagerdahl: Basgitaro en kantoj n-roj 3 kaj 4
Eric Languillat: Sinteziloj en kanto n-ro 3
Robin Hawkins: Baso en kanto n-ro 1
Nikko Harrison: Drumo en kanto n-ro 6
Registrita de la diversaj partoprenantoj en siaj hejmoj en Stokholmo, Sigtuna, Offenbach kaj Bristol.
Miksita de Martin en Stokholmo.
Mastrigita de Triboulet en Studio de la Trappe, Donneville, Okcitanio/Francio.
Grafika arto por kovrilo: Max Elbo

Spektu kaj aŭskultu la oficialan muzikvideon https://youtu.be/WbxkRaSorVA.

Iru al la malsupro de la retejo https://mallonge.net/martin por elŝuti unuopajn mp3-trakojn.

La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ la formatoj MP3, OGG, FLAC, aŭ Justa Elsendfluo (ABONKLUBO).

Flo Martorell

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/05/muziko-34

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi