Ceremonio omaĝe al Verda Majo

verda majoLa 30an de aprilo 2023 en la japana urbo Nara okazis ceremonio por festi la 111-an datrevenon de naskiĝo de Verda Majo (Hasegawa Teru) kaj inaŭguro de monumento omaĝe al Verda Majo. En la ceremonio, sinjoro Minoru Tanabe, eksa komitatano de la Centra Komitato de Japana Komunista Partio kaj estro de la loka komitato de la partio, faris salutparoladon kaj laŭtlegis la mesaĝojn de la Ĉina Esperanto-Ligo, urbestro de la urbo Jiamusi (Ĉinio), urbestro de Nara kaj eksa prezidanto de UEA Renato Corsetti.

La prezidanto de la Esperanto-asocio de la urbo Nara, la filino de Verda Majo Hasegawa Akiko kaj aliaj invititoj faris paroladojn esprimante sopiron de la brava esperantistino kaj respekton al ŝiaj kontribuoj por la paco kaj amikeco inter Ĉinio kaj Japanio.

La ceremonion ĉeestis pli ol 140 personoj, inkluzive de membroj de diverslokaj Esperanto-organizoj de Japanio kaj de la Japana Federacio pri Amikeco inter Ĉinio kaj Japanio.

Zhao Dezhi

Foto: Zhao Dezhi, komitatano de ĈEL, prezentas florojn nome de la ligo.

Fonto: http://esperanto.china.org.cn/2023-05/08/content_85272031.htm

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi