Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago por Eliminado de Rasa Diskriminacio, 21 marto 2023

rasa

Ekde sia fondiĝo, Unuiĝintaj Nacioj laboras por eliminado de rasa diskriminacio, kaj tiu principo fundamentas ĉiujn internaciajn instrumentojn pri homaj rajtoj. La Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj ja diras, ke “ĉiuj homoj estas denaske liberaj kaj egalaj laŭ digno kaj rajtoj”, kaj ĝi specife malpermesas diferencigon laŭ raso. Kvankam oni abolis rasismajn leĝojn kaj kondutojn en multaj landoj, rasismo ne malaperis, kaj en ĉiu lando, homoj, komunumoj kaj socioj suferas pro tiu maljusteco.

La statuto de Universala Esperanto-Asocio, akceptita jam en 1947, unu jaron antaŭ la Universala Deklaracio, notis, ke “bonaj internaciaj rilatoj kaj la respekto de la homaj rajtoj, estas por la laboro de UEA esencaj kondiĉoj.” Tio restas esenca principo de ĉiu nia laboro, kiu plene enkorpigas la Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj.

La batalo kontraŭ rasismo apartenas al ni ĉiuj. Registaroj, organizoj kaj homoj devas ne nur agnoski, sed ankaŭ konfirmi la rajtojn de ĉiuj. Novaj leĝoj, kutimoj kaj sintenoj necesas, por ke ni preventu kaj finfine elradikigu rasismon. En 2021, raporto de la Alta Komisionestro de UN por Homaj Rajtoj proponis tagordon por rasa justeco kaj egaleco, kun kvar punktoj: ĉesigi kulturojn de neado kaj malkonstrui sisteman rasismon per ŝanĝo de strukturoj, institucioj kaj kondutoj; fini senpunecon kaj konstrui konfidon; aŭskulti kaj protekti kontraŭrasismajn aktivulojn; alfronti la pasintecon kaj antaŭenigi riparon.

La Internacia Konvencio pri Elimino de Ĉiuj Formoj de Rasa Diskriminacio difinas rasan diskriminacion kiel “ajnan distingon, ekskludon, limigon aŭ preferon bazitan je raso, koloro, deveno, aŭ nacia aŭ etna origino”. Tiuj diskriminacioj okazas en pluraj formoj, ofte ankaŭ lingve. Lastatempe, la Speciala Raportisto de UN pri Minoritatoj Fernand de Varennes deklaris, ke lingvaj rajtoj estas vive gravaj por minoritatoj kaj indiĝenaj popoloj: “Lingvoj estas esencaj iloj por komuniki kaj disdividi sciojn, memoraĵojn kaj historion, sed ili ankaŭ estas ŝlosilo por plena kaj egaleca partoprenado.”

Elimino de rasismo kaj ĉiuj diskriminacioj estas esenca por krei pli bonan mondon por ĉiuj, mondon de libereco kaj egaleco. Ni laboru kune, por antaŭenigi la vojojn, ankaŭ lingvajn, de harmoniaj kunvivado, interkompreniĝo kaj solidareco.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2023, №1098.

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi