Dimanĉa poezio: Eŭgeno Miĥalski

Baza Literatura KrestomatioEn La Balta Ondo dum la tuta aŭtuno ĉiudimanĉe aperas poemoj el la nova, kvara eldono de la Baza Literatura Krestomatio. La sesa gasto de nia dimanĉa versrubriko estas Jevgenij Iosifoviĉ Miĥalski (Михальский, 1897-1937), sovetunia bibliotekisto, instruisto kaj poeto, konata en Esperantujo kiel Eŭgeno Miĥalski.

Mihalski kunfondis Internacian Asocion de Revoluciaj Esperantaj Verkistoj (IAREV, 1931) kaj (kun)redaktis ties gazetojn Proleta Literaturo kaj Internacia Literaturo. Li estis talenta Esperanta poeto, aŭtoro de kelkaj poemaroj (La unua ondo, 1918; Du poemoj, 1922; Prologo, 1929; Fajro kuracas, 1932; Kantoj de amo kaj sopiro, 1934; Plena poemaro (1994), alte taksitaj de la kritiko. En 1937 li estis akuzita pri partopreno en kontraŭsovetia trockiista organizaĵo de esperantistoj, mortkondamnita kaj pafekzekutita la 15an de oktobro 1937. Rehonorigita en 1958. Lia poemo Reforĝo de l’ homoj, finverkita antaŭ la aresto, ne estas retrovita.

Ni proponas al vi (voĉ)legi lian tipe revolucian poemon, verkitan en 1918

* * *

Jam superfluas vortoj – transiru ni al agoj,
posedu kuraĝecon, obstinon, paciencon.
Sufiĉas jam revado kaj belaj dolĉ-imagoj –
ni devas esti bravaj kaj havi volpotencon.

Ni forĝu novan vivon sur firma nov-amboso
kaj ŝprucu ni fajregojn en la aer’ mucida –
ĉar vera viv’ naskiĝi nur povas el ĥaoso,
alie ni pereos pro nia stat’ rigida…

Miljaroj jam forpasis en paca evoluo –
kaj kion do ni havas en fina rezultato? –
Malĉasto ĝenerala, fiagoj, sangofluo,
kaj nia tuta vivo nur estas kazemato!

“Ŝtupar’ de Evoluo” – ne estas nia savo,
ĉar ĝian lastan ŝtupon ĉu iam oni venas?!
Dum pac-evoluante ni restas nuraj sklavoj,
la Vivo, suĉa Monstro, triumfas kaj katenas.

Ni devas nin pretigi al la operacio
kaj per sentrema mano distranĉi la absceson
por tutforigi puson el korpo de l’ socio
kaj de malsan’ terura ĉesigi la progreson.

Ni rekomencu vivon sur ŝtonoj de ruino.
Ni templojn rekonstruos neniam pro tialo,
ke ili nur limigas flugcelon al Senfino,
kreante rigidaĵon el alta idealo.

Sufiĉas prostituo de vol’, kuraĝa penso; –
ni devas plene ĝui spiritan liberecon;
per penoj de klarvida kaj sanpotenca menso
ni kreos fine Amon kaj Veron kaj Belecon!

Ĉi tiu poemo aperis inter la 199 verkoj/fragmentoj de 82 aŭtoroj, publikigitaj en la nova eldono de la Baza Literatura Krestomatio (BLK) (p. 49-50), kuneldonita de Sezonoj (Kaliningrado) kaj Litova Esperanto-Asocio en julio 2019.

Legu pli pri BLK http://esperanto-ondo.ru/Knigi/Kniga121.htm

Baza Literatura Krestomatio estas aĉetebla kontraŭ 27 eŭroj en la libroservo de UEA

AlKo

Pli frue aperis:

1. Ludoviko Zamenhof: Mia penso; Ho, mia kor’ (BLK, p. 8-9)
2. Antoni Grabowski: Sur unu kordo (BLK, p. 22-23)
3. Stanislav Schulhof: Desperanto (BLK, p. 43)
4. Vasilij Devjatnin: Pariza Esperanta Semajno (BLK, p. 29)
5. Edmond Privat: Lasta kiso (BLK, p. 45)

Represo permesata kun indiko de la fonto: La Ondo de Esperanto http://sezonoj.ru/2019/10/blk-5

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Beletro, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi