Mesaĝo al la esperantistaro okaze de la Internacia Tago de Paco

PacotagoĈiujare, tra la tuta mondo, oni festas la Internacian Tagon de Paco. La Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj deklaris la 21an de septembro tago dediĉita al plifortigo de la idealoj de paco ene de, kaj inter, ĉiuj nacioj kaj popoloj.

La membroj de UN akceptis la 17 Celojn por Daŭripova Evoluigo en 2015 ĉar ili komprenis, ke ne eblos konstrui pacan mondon se oni ne ekpaŝos por atingi ekonomian kaj socian evoluigon de ĉiuj homoj ĉiuloke, kaj certigi la protekton de iliaj rajtoj. La 17 Celoj tuŝas larĝan gamon de demandoj, inkluzive de malriĉo, malsato, sano, edukado, klimato, seksa egaleco, akvo, higieno, energio, la natura medio kaj socia justeco.

La 13a Celo por Daŭripova Evoluigo, “Agado pri Klimato”, alvokas al tuja agado por malaltigi varmigajn emisiojn, kreskigi klimatan ŝanĝoreziston, kaj plibonigi klerigon pri klimata ŝanĝiĝo.

“Klimata Agado por Paco” estos do la temo de la ĉi-jara Internacia Tago de Paco.

La temo atentigas pri la graveco kontraŭstari klimatŝanĝiĝon por protekti kaj disvastigi pacon tra la mondo. Klimatŝanĝiĝo pligrandigas minacojn kontraŭ internaciaj paco kaj sekureco. Naturaj katastrofoj dislokas trioble pli da homoj ol dislokas militaj konfliktoj. La saligo de akvo kaj rikoltoj endanĝerigas nutraĵan sekurecon, kaj ties negativa efiko je publika sano daŭre altiĝas. Kreskantaj streĉitecoj pri naturaj rimedoj kaj pro amasa moviĝo de homoj evidentas ĉiulande en ĉiu kontinento.

Paco estos atingebla nur se okazos konkreta agado por kontraŭbatali klimatŝanĝiĝon. La 23an de septembro Unuiĝintaj Nacioj kunvenigos Pintkonferencon pri Klimata Agado kun konkretaj kaj realismaj planoj por pli rapida agado al plenumo de la Pariza Interkonsento pri Klimatŝanĝiĝo.

La Esperanto-movado, per sia tutmonda reto de komunikado, povas ludi signifan rolon en la pozitiva agado por paco kaj klimato. Ni alvokas al esperantistoj ĉie en la mondo dediĉi sian atenton, okaze de la Internacia Jaro de Paco, al tiu ĉi esenca demando. Sendu viajn ideojn, kaj raportu pri via agado, pere de #PeaceDay kaj #ClimateAction – kaj al info@esperantoporun.org.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2019, №825.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi