Pasko, krizo en UEA, Esperanto-kongresoj, muzeo en Ĉeĥio, kazaĥa kuirarto kaj aliaj temoj en la maja Ondo

La Ondo de EsperantoKvankam La Ondo de Esperanto kutime aperas la unuan lundon de la koncerna monato, la maja Ondo (70-paĝa) aperis multe pli frue, la 25an de aprilo, je la Granda Ĵaŭdo, ĉar la redakcio decidis eldoni ĝin antaŭ ĉi-jara Pasko, kiun la orientaj kristanoj ĉi-jare festis la 28an de aprilo. Pri la ĵusa Pasko memorigas ankaŭ la kovropaĝa pentraĵo de Sergej Miloradoviĉ.

UEA estas en la fokuso de la sekcio “Temo” per klarigoj de la Elekta Komisiono kaj de la prezidanto de UEA pri la elektokampanjo kaj financa krizo en la plej granda esperantista asocio. Kaj Renato Corsetti, eksprezidanto de UEA, meditas pri ties estonteco.

En la ampleksa primovada sekcio “Eventoj” oni povas legi, interalie, pri la plej nova ZEO en la mondo, pri la propono de Esperanto kiel nemateria kulturheredaĵo en Slovakio, pri Mezorienta Kunveno en Irano, pri du lingvaj festivaloj en Ruslando, pri kunkongreso de esperantistoj de Britio kaj Francio, pri landa kongreso en Israelo, pri aliaj esperantistaj aranĝoj okazintaj en Brazilo, Ĉinio, Francio, Nederlando, Pollando, Ruslando, Svislando; pri la okazontaj UK (Lahtio) kaj SAT-Kongreso (Barcelono) kaj pri la preparado de la 55aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Paneveĵo (Litovio).

Inter la kvin artikoloj de “Tribuno” atentindas la dua, sespaĝa parto de la artikolo de Pavla Dvořáková pri la agado de la Esperanto-muzeo en Svitavy (Ĉeĥio). En la sekcio “Arkivo”, krom la tradicia listo de la esperantistaj jubileoj kaj memordatoj por majo 2019, estas represita unu el la artikoloj de Hector Hodler el lia ĉiklo “Novaj perspektivoj”, kiu aperis ekzakte antaŭ 100 jaroj en la maja numero de la revuo Esperanto.

La Paska temo aperas ankaŭ en la kultursekcio per humura rakonto de Nikolaj Lejkin, tradukita de Aleksander Korĵenkov. Kiel kutime, en la maja numero legeblas recenzoj kaj informoj pri novaj gazetoj kaj pri la debuta Esperanto-albumo Blua horizonto de la itala kantistino Kjara.

Post longa paŭzo en la maja Ondo revenas la kulinara rubriko, en kiu Halina Gorecka, naskiĝinta en la ĉefurbo de Kazaĥstano, prezentas la kazaĥan kuirarton kaj donas recepton de la tradicia kazaĥa plado beŝbarmako.

La Ondo de Esperanto estas eldonata ĉiumonate en Kaliningrado (Ruslando) laŭ la normoj “pdf” kaj “ePub”. Ĝi estas abonebla ĉe niaj landaj perantoj, UEA-konto, kaj per la internacia pagosistemo PayPal ĉe http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm. La abonprezo restas la sama jam la trian sinsekvan jaron: nur 15 eŭroj. Novaj abonantoj ricevos donace la abonon por 2018, inkluzive de la ampleksa literatura suplemento Orienta almanako.

Senpage: La 78-paĝa februara eldono de La Ondo de Esperanto estas libere elŝutebla en nia elektronika biblioteko ĉe http://esperanto-ondo.ru/Libroj/Libroj.php

La junia eldono de la Ondo aperos la unuan lundon de la sekva monato, la 3an de junio. Ĝi estos laŭvice la 296a numero de La Ondo de Esperanto post ĝia feniksa renaskiĝo en 1991. Ĉi-jare en oktobro aperos la 300a Ondo.

Enhavtabelo

1 Kovropaĝa bildo: “Prepariĝado al Pasko” (Sergej Miloradoviĉ)
2 Bazaj informoj pri La Ondo de Esperanto
3 En ĉi tiu numero
5 Temo
6 UEA serĉas kandidatojn
7 Mark Fettes. Kiel redukti la deficiton?
8 Renato Corsetti. Granda ŝanco: la malnova UEA finiĝadas kaj la nova estas reinventinda
10 Eventoj
11 Przemysław Wierzbowski. Nova ZEO en Bjalistoko
13 Peter Baláž (Petro). Esperanto proponita por “Nemateria kultura heredaĵo” ankaŭ en Slovakio
14 Renato Corsetti. Pri la 12a Mezorienta Kunveno en Irano
15 Amri Wandel. Du semajnoj en Israelo kaj Jordanio
17 Tim Owen. Britio kaj Francio kunkongresis
18 Paulo Sérgio Viana. BEL-Konferencoj 2019
19 Monique Prezioso. MES, kie floras mimozoj…
20 Paulina Jaworska. Lodzo: Junulara semajnfino
21 Zbigniew Kornicki. Poznano: Ne nur UAM kaj ARKONES
22 Sergeo Abramov. Multe da popoloj, unu mondo
23 Irina Gonĉarova. Esperanto en la 8a Lerneja Lingva Festivalo en Kaluga
24 Svetlana Smetanina. La unua parola KER-sesio en Ruslando
25 Ineke Emmelkamp. Studsemajnfino vide de organizanto
26 Cyril R. Vergnaud. Tajvana literaturo en Esperanto
27 La 5a Lingva Kolokvo de KCE
28 IKU en Lahtio: rektoro kaj programo
29 Lingvo kaj kulturo: prelegoj de Ilona Koutny en BET-55
30 Profesoro Gudavičius pri la litovaj lingvo kaj kulturo
31 Anna Striganova prelegos en BET-55
31 Povilas Jegorovas. La plej amasa BET en la 21a jarcento
32 Saioa Escobar. Jam 100 aliĝintoj al la 92a SAT-kongreso
35 Tribuno
36 Pavla Dvořáková. Dek jaroj de la Esperanto-muzeo en Svitavy (2)
42 Peter Baláž (Petro). Vortoj – nova ludo, kiu movigas kaj parkerigas vortojn
44 Peter Baláž (Petro). Zamenhof.info – jam dujara
45 Eventa Servo fariĝis nova servo de UEA
46 Nova ago por Teo, Amo kaj Mondo
48 Arkivo
49 Aleksander Korĵenkov. Jubileoj kaj memordatoj en majo 2019
50 Hector Hodler. Novaj perspektivoj (IV)
53 Kulturo
54 Nikolaj Lejkin. Post la Paska diservo (Tradukis Aleksander Korĵenkov)
57 Alen Kris. Iom da lumo sur portreton en ombro (Recenzo: Bo Sandelin. Adam Smith. Vivo kaj verko)
59 Ed Robertson. Moderna lernilo por moderna mondo (Recenzo: Tim Owen, Judith Meyer. Complete Esperanto)
60 Literatura Foiro, 2019, №298
61 Unesko-Kuriero pri indiĝenaj lingvoj
62 Blua horizonto: La unua Esperanta albumo de Kjara
62 Ricevitaj gazetoj
63 Mozaiko
64 Halina Gorecka. La kazaĥa kuirarto
67 István Ertl. Spritaj splitoj kaj preskeraroj
68 Kiel aboni La Ondon
70 Reklamoj

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi