Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Virina Tago

Universala Esperanto-Asocio salutas la virinojn de la mondo, precipe la anojn de la Esperanto-komunumo, okaze de la Internacia Virina Tago 2019. En sia rolo kiel internacia lingvo laboranta por rekta kaj nefiltrita dialogo inter la civitanoj de la mondo, Esperanto unike situas por ĉie helpi virinojn interkomunikiĝi trans la bariloj de distanco kaj lingvo, interŝanĝi vidpunktojn kaj ideojn, kaj organizi sin por agado favore al virinaj rajtoj.

Ni rekonas, ke multo farendas. Spite signifan progreson en Celo 4 de la Celoj por Daŭripova Evoluigo, kiu rilatas al edukado, virina edukado postrestas la viran. Al tro multaj infanoj mankas aliro al edukado, kaj tio precipe veras inter knabinoj. El inter tiuj infanoj kiuj havas aliron al edukado, tro multaj knabinoj frue forlasas la lernejon, antaŭ ol ili povas evoluigi la proprajn lertojn aŭ pretigi sin por karieroj.

Je la sama tempo, UEA rekonas kaj honoras la gvidan rolon de virinoj en movadoj por lingva kaj kultura revivigo, kaj por ŝirmi la endoman sferon kontraŭ subpremo kaj diskriminacio. Tiaj iniciatoj formas esencan parton de la strebado starigi mondon kie multaj kulturoj kaj lingvoj povu harmonie kunekzisti – temo speciale grava en la Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj, kaj aparte grava por nia Asocio kiu laboras por lingva egaleco.

Sekve, ni esprimas nian solidarecon kun movadoj por forigi diskriminacion kontraŭ virinoj kaj knabinoj kaj krei daŭripovan estontecon kiam ĉiuj homoj traktiĝas kun egala atento kaj respekto, sendepende de lingvo, kulturo, genro, kaj aliaj formoj de diverseco.

Okaze de la Internacia Virina Tago 2019 UEA sendis la ĉi-supran mesaĝon al Unuiĝintaj Nacioj. Pliajn detalojn pri la rilatoj UEA/UN vi trovos ĉe www.esperantoporun.org.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2018, №785.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi