Etikedaj arkivoj: Vinilkosmo

Nova albumo de i.d.c.: vinila, K-diska kaj bita

Ĵus aperis kaj ekde la 1a de junio estas mendebla la nova albumo Fulmerford de i.d.c (inicialoj dc). Kiel planite, ĝi eldoniĝis kiel vinila disko, KD kaj en bitaj formatoj. Surbaze de la jam konata stilo de popmuziko diversgrade saturita … Legi plu

Afiŝita en Kulturo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Kvin Jarcentoj: Nova albumeto de BaRok-Projekto

BaRok-Projekto denove surprizas vin per pasiigaj kantoj. Ĝia muziko estas mikso inter folkmetalo kaj potenca metalroko kun karakterizaĵoj de la baroka, klasika, kaj folklora muzikoj, kun tekstoj pri la brazila tupia mitologio, indiĝena kulturo kaj politika vidpunkto rilate al la … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Nova muzika bitalbumo: MArta kaj JOmo kantas MAYOMA-n

MArta kaj JOmo kantas MAYOMA-n estas sestitola bitalbumeto kaj tipe Esperanta kunlaboro inter la kantverkisto-komponisto Mayoma, kiu loĝas en Kinŝaso (DR Kongo), kaj gemuzikistoj-kantistoj de Tuluzo (Okcitanio, Francio). Théophile Mayoma Diankembo naskiĝis la 28an de julio 1960 en Kinŝaso, la … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Vinilkosmo lanĉis la bitan unuopaĵon Mozaiko de Kjara

La 14an de aprilo 2021 ĉe Vinilkosmo okazis la oficiala lanĉo de la bita unuopaĵo Mozaiko de Kjara. Mozaiko estas nova kanzono de Kjara (Chiara Raggi), tradukita/adaptita en Esperanto de Federico Gobbo. Ĝi aperos kiel unuopaĵo du jarojn post ŝia … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Abonklubo de Vinilkosmo 2021

Aliĝu al la Abonklubo de Vinilkosmo por havi dum unu jaro aliron al la justa elsendfluejo Divercities Music (diMusic), kiu ebligas aliron ne nur al la kompleta katalogo de Vinilkosmo (pli ol 100 albumoj de kvindeko da Esperanto-artistoj diverstilaj), sed … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Albumo profesie registrita, iom retrostila, tamen tro monotona

TIM. Vaganto: Bitalbumo. – Donneville: Vinilkosmo, 2020. TIM, kies vera nomo estas Thimoty Gallego Pineda, estas la debuta artisto de la muzikeldonejo Vinilkosmo, kaj mi feliĉas pro ĉi tiu fakto, ĉar oni bezonas pli da Esperanto-muziko. La nomo de la … Legi plu

Afiŝita en Recenzoj | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Nova albumo de La Perdita Generacio

La 10an de oktobro 2020 Vinilkosmo lanĉis la “vivan” bitalbumon Ĉiuj ni amegas Usonon de la grupo La Perdita Generacio (LPG). Ĉi tiu albumo, kun entute 13 kantoj, estis registrita dum la koncerto de LPG en la Nord-Amerika Esperanto-Kongreso en … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Vaganto: La debuta albumo de TIM

La 24a de aŭgusto la sestitola bita albumeto Vaganto de TIM estos disponebla ĉe Vinilkosmo kaj por la anoj de la Abonklubo. Vaganto, la unua albumeto de TIM, venas kiel rezulto de inspiro de vivo, de diversaj spertoj, amo, kaj … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

La Pordo: nova bita unuopaĵo kaj muzikvideo de Ale Kosabela

La 18an de februaro 2020 aperis la bita unuopaĵo kaj la muzeikvideo “La Pordo” de Ale Kosabela Legi plu

Afiŝita en Kulturo | Etikedigita , , , , , , , | 1 komento

Mezkvalita omaĝo al elstara artisto

La Kompanoj. Brel en Esperanto: KD – [s. l.]: La Kompanoj, Duoble Unu, Vinilkosmo, 2018. Oni ofte mencias kaj emfazas, ke Esperanto utilas kaj efikas kiel peranto de diverskulturaj valoroj, ke ĝi helpas konatiĝi kun alilingvaj kaj alikulturaj artaĵoj. Koncerne … Legi plu

Afiŝita en Kulturo, Recenzoj | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

“Kien vi iros” de Rafael Milhomem: La unua muzika albumo en 2020

La 17an de januaro 2020 ĉe Vinilkosmo estis lanĉita la bita albumo Kien vi iros? de Rafael Milhomem. Post la unua bita albumo Flugantaj melodioj (2018) – klasika gitaro kaj kavakinjo, Rafael Milhomem revenas kun nova albumo.

Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Bita eldono de la albumo “Nenifar’” de Gijom’ Armide

La 5an de novembro 2019 ĉe Vinilkosmo aperis la bitalbumo Nenifar’ de Gijom’ Armide, kiu enhavas preskaŭ ĉiujn unuajn Esperantajn kantojn de Gijom’. Du aŭ tri el ili estas esperantigoj de kantoj, antaŭe verkitaj en la denaska lingvo de Gijom’, … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

La oka albumo de Kajto

En printempo 2019 Nanne kaj Ankie prezentis la okan albumon de Kajto kun la titolo La Universala Arbo. En la albumo estas 14 novaj kantoj kun tekstoj en Esperanto. Kiel kutime ĉe Kajto, la varieco de la kantoj estas granda: … Legi plu

Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Plaĉa disko, sed sen la kaptivo

Vojaĝo. Planedo nia: K-disko. Donneville: Vinilkosmo, 2017. La bando Vojaĝo devenas el Tuluzo; ilia unua prezentado antaŭ la esperantista publiko okazis dum la jubilea 100a UK en Lilo en 2015. La nun prezentata disko estas la unua eldonaĵo de la … Legi plu

Afiŝita en Recenzoj | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Vinilkosmo sojle de fermo

En 2018 ni konstatis gravan malkreskon de la intereso al la Esperanto-muziko kun gravaj konsekvencoj: ege malmultaj diskovendoj kaj ege malmultaj elŝut-vendoj. Iom kreskis la elsendflua aŭskultado, sed tre bedaurinde ĝi ne sufiĉe pagas por vivteni la eldonejon, kaj tio … Legi plu

Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton