Etikedaj arkivoj: Universala Kongreso

UEA kongresos en Belfasto en 2021

Por la 106-a Universala Kongreso, post du jaroj, la Estraro de UEA elektis la “smeraldan insulon”, Irlando, kiel kongreslandon. La Universala Kongreso la unuan fojon okazos en tiu parto de Eŭropo. La gastiga urbo estos Belfasto, la ĉefurbo de Nord-Irlando. … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

IKU en Lahtio: rektoro kaj programo

Kunlabore kun la IKU-sekretario, Amri Wandel, UEA informas, ke laŭ rekomendo de la IKU-komisiono la Estraro de UEA decidis pri la prelegoj de la ĉi-jara sesio de la Internacia Kongresa Universitato (IKU), kies rektoro estos Prof. Jouko Lindstedt, el Finnlando. … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

La prezidento de Finnlando estas la Alta Protektanto de la 104a UK

Universala Kongreso de Esperanto okazis en Finnlando trifoje: la 14a en Helsinki en 1922, la 54a ankaŭ en Helsinki en 1969, la 80a en Tampere en 1995. Ĉi-jare okazos la 104a UK en Lahti je unuhora distanco de Helsinki. En … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Olga Shiliaeva reĝisoros la kongresan temon de Lahtio

La Estraro de UEA elektis Olgan Shiliaeva (ruse: Ольга Шиляева) kiel reĝisoron de la kongresa temo de la 104a Universala Kongreso en Lahtio (la 20-27an de julio 2019). La temo de la 104a UK estas “Vivanta naturo, floranta kulturo”.

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

UEA invitas prelegi en la 72a IKU-sesio en Lahtio: nova limdato

Kadre de la 104a UK en Lahtio okazos la 72a sesio de la Internacia Kongresa Universitato. UEA invitas profesorojn, docentojn kaj personojn kun similaj kvalifikoj sendi proponojn pri prelegoj al la sekretario de IKU (amri@huji.ac.il). La proponoj alvenu plej laste … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Alvoko por la 42a Esperantologia Konferenco en Lahtio

La organizantoj alvokas ĉiujn fakulojn, sciencistojn kaj aliajn kongresanojn al partopreno en la Esperantologia Konferenco 2019, okazonta en Lahtio, Finnlando, kadre de la 104a Universala Kongreso de Esperanto, sub la aŭspicio de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj la Centro de Esploro … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Rave ekskursi, malmultekoste loĝi kaj favorpreze aliĝi: la 104-a UK en Lahtio 2019

Tre baldaŭ finiĝos, post la 31-a de decembro 2018, la plej favorpreza aliĝperiodo al la 104-a Universala Kongreso de Esperanto, okazonta en Lahtio, Finnlando, inter la 20-a kaj 27-a de julio 2019. Por rapida aliĝo bv. uzi nian retan aliĝilon: … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

UEA alvokas al subteno “Partoprenu UK-on”: Lahtio, 2019

Pere de Fondaĵo “Partoprenu UK-on” UEA havas la eblon subteni la aliĝkotizon de kelkaj kongresanoj dum la Universala Kongreso en Lahtio, en kelkaj kazoj ankaŭ la manĝo- kaj loĝado-kostojn, preferinde en la plej malaltaj kategorioj, kaj en esceptaj kazoj la … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Invitu la Universalan Kongreson en 2021 aŭ en 2022

Post Lahtio (2019) kaj Montrealo (2020) la sekvaj urboj, kiuj gastigos la Universalan Kongreson de Esperanto, estas ankoraŭ ne elektitaj. Pri la jaroj 2021 kaj 2022 la Estraro de UEA planas decidi plej laste dum la 104a UK en Lahtio. … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

“Vivanta naturo, floranta kulturo”: Kongresa temo de la 104a UK

La kongresa temo de nia 104-a UK estis elektita de la Estraro de UEA komune kun la LKK kaj formale anoncita la 3-an de aŭgusto, fine de la 103a UK en Lisbono, kiel eblas rememori en la kongresa retejo: www.esperanto.fi/uk2019/kongresa-temo/. … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Ekskurso tra la tri baltaj landoj: Litovio, Latvio, Estonio

Panevėžys – Nacia parko de Aukštaitija – Vilno – Trakai – Šiauliai – Monto de krucoj – Rundale – Rigo – Tallino – Helsinko – Lahtio (7 tagoj) 14.07. Panevėžys – Molėtai (95 km) Post la fermo de BET-55 ni … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | 1 komento

La 104a UK: informkanaloj, reta aliĝilo kaj LKK

La 104a Universala Kongreso de Esperanto (20-27 de julio 2019) okazos en la progresema kaj naturamanta finnlanda urbo Lahtio (Lahti). Por trovi oficialajn informojn pri la plej grava Esperanto-evento de 2019, ni invitas vin noti la adreson kaj regule viziti … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

La unua UK en Portugalio

103a Universala Kongreso de Esperanto Lisbono, la 28an de julio – la 4an de aŭgusto 2018 Antaŭ la kongreso multaj eŭropanoj eble timis la Sud-Eŭropan varmegon, tamen la unuaj tagoj de la kongreso estis en Lisbono pli malvarmaj ol en … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | 3 Komentoj

Rezolucio de la 103a Universala Kongreso de Esperanto

La 103-a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninte en Lisbono de la 28-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto 2018, kun 1567 partoprenintoj el 73 landoj, konfirmas la grandan aktualecon de la kongresa temo “Kulturo, lingvoj, tutmondiĝo: kien nun?”, kiu … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | 1 komento

Tri novaj Honoraj Membroj de UEA

En la 103a Universala Kongreso en Lisbono UEA ricevis tri novajn Honorajn Membrojn. Pro iliaj gravaj servoj al la tutmonda Esperanto-movado la Komitato de UEA distingis s-inon María Rafaela Urueña Alvarez kaj s-ron Josep Franquesa i Solé el Hispanio kaj … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

14 elstaraj agantoj diplomitaj en Lisbono

En la Solena Fermo de la 103-a Universala Kongreso en Lisbono estis anoncitaj la nomoj de 14 ricevantoj de Diplomo pri Elstara Agado kaj de Diplomo pri Elstara Arta Agado. Tiuj diplomoj estas aljuĝataj de la Estraro de UEA ekde … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Premioj de Fondaĵo Antoni Grabowski

La Fondaĵo Antoni Grabowski (FAG) estis kreita sur la bazo de grandanima donaco de Adam Goralski (1912–2005). Ĝia regularo estis novformulita en 2017. La fondaĵo, portanta la nomon de “la patro de la Esperanta poezio” Antoni Grabowski, celas subteni la … Legi plu

Afiŝita en Esperanto-Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Salutmesaĝo de Audrey Azoulay, Ĝenerala Direktorino de Unesko

Mi estas feliĉa povi sendi ĉi tiujn subtenajn vortojn al la partoprenantoj de la 103-a Universala Kongreso de la Universala Esperanto-Asocio. Vi havas la ŝancon kunveni en tiu belega urbo Lisbono, urbo ligita al vasta historio, kiu konstruiĝis en vojkruciĝo … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

UEA serĉas novan Estraranon

La 16an de marto per reta voĉdono la Komitato de UEA decidis alelekti 2 kromajn estraranojn, tamen la voĉdono okazinta la 19an de aprilo sukcesis elekti nur 1 kroman estraranon kaj dume la Estraro de UEA ree esprimis la bezonon … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Alvoko por filmi la 103an UK

UEA serĉas esperantistojn, kiuj interesiĝas pri la filmado de la 103a Universala Kongreso de Esperanto. La koncernaj homoj havu bonan filmilon kaj mikrofonon, lerton uzi ĝin, kapablon intervjui homojn kaj redakti filmojn. UEA provizos akreditadon de ĵurnalisto kaj aliron al … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton