Etikedaj arkivoj: UEA

Aliĝilo kaj temo de la 107a UK en Montrealo

Malfermiĝis la aliĝilo de la 107a Universala Kongreso de Esperanto (UK), kiu okazos en Montrealo, de la 6a ĝis la 13a de aŭgusto 2022. Frue aliĝu por ĝui la plej bonajn aliĝkotizojn: uea.org/kongresoj.

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

La dua Virtuala Kongreso malfermiĝis kun bunta programo kaj salutletero de Unesko

La 2a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) oficiale malfermiĝis la 17an de julio. La virtuala kongresejo tamen jam estis alirebla ekde la 16a de julio: vk.retevent.com (por eniri la virtualan kongresejon necesas esti aliĝinto de la 2a VK kaj aliĝi … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

UEA-kampanjo celas antaŭenigi Esperanton en Eŭropa Unio

Eŭropa Unio (EU) konferencas ĝis printempo 2022 por decidi pri estonta evoluo de la ŝtataro. Kadre de tiu konferenco la eŭropuniaj civitanoj estas invitataj proponi ideojn.

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , | Lasi komenton

Informi pri Esperanto en la festivalo Pol’and’rock

0

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Nova retkurso: Lernu prelegi en 10 simplaj paŝoj

La retkurson “#forlaflatado: lernu prelegi en 10 simplaj paŝoj” eblas nun sekvi senpage laŭ oferto de UEA al la Esperanto-komunumo. La kurson preparis Leandro Abrahão, ano de la Komisiono de UEA por la Oratora Konkurso. Ĝia disponigo al la Esperanto-komunumo … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | 1 komento

Mesaĝo de UEA okaze de la Monda Tago de Rifuĝintoj

Universala Esperanto-Asocio (UEA) salutas Unuiĝintajn Naciojn, la Altan Komisionon de UN por Rifuĝintoj kaj speciale ĉiujn rifuĝintojn okaze de la Monda Tago de Rifuĝintoj, la 20an de junio 2021. La tago honoras la forton kaj kuraĝon de rifuĝintoj kaj tiujn … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Mondo | Etikedigita , , , | Lasi komenton

Redakta maratono Unesko 2021

UEA kaj ELiSo/VMEO malfermas la vikimedian projekton “Unesko 2021” omaĝe al la 75-jariĝo de Unesko. Ĝi estas reta redakta maratono, kiu okazas ankaŭ kadre de la kampanjo 300 000, simile al la Afrika Monato, kiun UEA apogis en majo. La … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Mesaĝo de UEA okaze de la Monda Tago por Kultura Diverseco por Dialogo kaj Evoluigo

Universala Esperanto-Asocio (UEA) salutas Unuiĝintajn Naciojn kaj Uneskon okaze de la Monda Tago por Kultura Diverseco por Dialogo kaj Evoluigo, la 21-an de majo 2021. La pandemio de KOVIM-19 forte kaj negative efikis sur la kulturan sektoron: aranĝoj nuligitaj, kulturaj … Legi plu

Afiŝita en Mondo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Familioj

Universala Esperanto-Asocio salutas Unuiĝintajn Naciojn okaze de la Internacia Tago de Familioj, la 15an de majo 2021. La pandemio de KOVIM-19 metis familiojn kaj familiajn strukturojn en centran lokon dum periodo kiam en multaj landoj persona fizika kontakto estas malhelpata, … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Unesko ĝojas pro 5 686 respondoj en Esperanto

La 3an de majo, demandite de la dua vicprezidanto de UEA, Trezoro Huang Yinbao, la respondeculo ĉe Unesko pri la enketo “Futuroj de Edukado”, s-ino S. Magalage, respondis jene, kopie al la komisiito de UEA pri konsciigo, Renato Corsetti, mem … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

2a Virtuala Kongreso de Esperanto: jam eblas aliĝi

Malfermiĝis la aliĝilo al la 2-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK): vk.esperanto.net. La 2a VK okazos dum la tagoj antaŭviditaj por la nuligita 106a Universala Kongreso, nome de la 17a ĝis la 24a de julio. Ĝi havas la saman kongresan … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Nova okazigo de Esperanto-kurso por hispanparolantoj

En 2020, kunlabore kun Kolombia Esperanto-Ligo (KEL) kaj TEJO, UEA inaŭguris retan Esperanto-kurson por hispanparolantoj. Al ĝi aliĝis 672 homoj el 26 landoj kaj 51 volontulaj instruistoj. La kurso estis plene senpaga por ĉiuj. Laŭ la uzita metodo lernantoj dividiĝis … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Membrostatistiko de UEA

Laŭ la statistiko publikigita en la aprila numero de la revuo Esperanto, UEA dum la lasta jarkvino havas sufiĉe stabilan membronombron, sume ĉirkaŭ 13 mil individuaj (IM) kaj aligitaj (AM, membroj de la landaj asocioj, aliĝintaj al UEA sen konsidero … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Flanka evento de UEA kaj TEJO dum la 10a EKOSOK-Junulara Forumo

UEA kaj TEJO organizas flankan eventon kadre de la Junulara Forumo de Ekonomia kaj Socia Konsilio (EKOSOK) de UN, kiu dekjariĝas en 2021. La evento nomiĝas “Lingvaj rajtoj kaj la junularo: Defioj kaj Oportunoj” kaj okazos rete la 6an de … Legi plu

Afiŝita en Lingvoj | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

IRIS, Scienca Agado kaj Faka Forumo (4 kaj 11 aprilo)

Kadre de la Internacia Reta Interfaka Simpozio (IRIS) organizata de TEJO inter la 2a ĝis la 5a de aprilo 2021 okazas pluraj podiaj diskutoj pri scienca kaj faka agado, kiel anoncite en la marta numero de la revuo Esperanto. Podia … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton