Etikedaj arkivoj: Statistiko

HeKo miscitis miajn vortojn pri la Montreala UK

La 25an de majo en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto mi komentis la aliĝstatistikon de la Montreala Universala Kongreso de Esperanto: Probable, la Montreala UK iĝos la plej malgranda Universala Kongreso post la Dua Mondmilito. Ekde la 1947a jaro, … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

UK-107 en Montrealo: 552 aliĝintoj el 52 landoj

Je la 20a de majo al la 107a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos la 6-13an de aŭgusto 2022 en Montrealo (Kebekio, Kanado), aliĝis 552 personoj el 52 landoj, plej multe el Usono – 104 aliĝintoj. Vidu ĉi-sube la liston … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Jam 181 aliĝintoj al BET-56

Je la 26a de marto 2022 jam 181 personoj el 25 landoj aliĝis al la 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-56), kiuj okazos la 9-17an de julio 2022 en la Litovia havenurbo Klajpedo. Nature, la plej multaj aliĝoj estas el Litovio – … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

800 tagoj da ĉiutaga informado en La Ondo

Hieraŭ, la 10an de marto ĉi tie aperis la artikolo de Wolfgang Kirschstein pri la nobelpremiita verkisto Abdulrazak Gurnah. Ĉi tiu publikigo signifas, ke jam dum 800 sinsekvaj tagoj en nia novaĵretejo ĉiutage aperis almenaŭ unu nova teksto. Ni memorigas, … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

731 tagoj: Du jaroj da ĉiutaga informado!

Hieraŭ, la 31an de decembro ĉi tie aperis la respondoj de Peter Baláž al nia tradicia enketo “Niaj atingoj kaj malsukcesoj dum 2020-2021”. Temas pri tio, ke dum du jaroj en ĉi tiu novaĵretejo ĉiutage aperis almenaŭ unu nova teksto. … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

BET-56 en Klajpedo: jam 100 aliĝintoj

Hodiaŭ, la 1an de decembro 2021 la Organiza Komitato de BET-56 ricevis la centan aliĝilon. La aliĝinto №100 estas Tõnu Hirsik – prezidanto de Esperanto-Asocio de Estonio. Nature, la plej multaj aliĝintoj estas el Litovio – entute 55. Ĉi-sube estas … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Censo en Ruslando: La lasta semajno

Foje en ĉirkaŭ dek jaroj en Ruslando okazas censo. La antaŭa censodato estis fiksita je la 14a de oktobro 2011. Ĉi tiu censo enhavis la demandon pri la posedataj lingvoj, kaj estas tute nature, ke inter la respondintoj al ĉi … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Mondo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Baltiaj Esperanto-Tagoj: Historia tabelo

Dum la Sovetunia periodo la Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET) por la esperantistoj de USSR anstataŭis la Universalajn Kongresojn de Esperanto, kiujn sovetunianoj preskaŭ ne povis partopreni. Komence la aranĝoj nomiĝis Ĉebaltaj Esperantistaj Tendaroj (ĈET), poste Baltiaj Esperanto-Tendaroj (BET) kaj fine Baltiaj … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Pli ol 500 tagoj da seninterrompa informado

Ni sukcesis aranĝi tiel, ke ankaŭ dum nia 18-taga Kaŭkaza restado en nia novaĵretejo ĉiutage aperis almenaŭ unu nova teksto. Danke al tio, la seninterrompa serio, komencita la 1an de januaro 2020, atingis la 500-tagan daŭron la 14an de majo … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Membrostatistiko de UEA

Laŭ la statistiko publikigita en la aprila numero de la revuo Esperanto, UEA dum la lasta jarkvino havas sufiĉe stabilan membronombron, sume ĉirkaŭ 13 mil individuaj (IM) kaj aligitaj (AM, membroj de la landaj asocioj, aliĝintaj al UEA sen konsidero … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Stanislav Belov: La plej legata artikolo en nia retejo

Antaŭ du semajnoj, okaze de la kvarcenta sinsekva tago de la ĉiutaga aktualigo de nia retejo, ni aperigis komentarion kaj la liston de la plej legataj artikoloj en La Ondo de Esperanto. En ĝi plej supre estis eseo de la … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Almenaŭ unu artikolo ĉiutage dum 400 tagoj

Antaŭ kelkaj horoj en nia novaĵretejo aperis dung-anonco de TEJO. Tio signifas ke la hodiaŭa tago, la 3a de februaro, estas la kvarcenta sinsekva tago en kiu ĉe nia retejo ekde la 1a de januaro 2020 ĉiutage aperas almenaŭ unu … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

300 tagoj da konstanta informado

La informo pri la prokrasto de la konkurso “Poezio el ĉiuj ĉieloj” aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto hodiaŭ, la 26an de oktobro 2020. La 26a de oktobro estas la 300a tago de la nuna superjaro, kaj tio … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

250 tagoj de ĉiutaga informado en nia retejo

Hieraŭ, la 6an de septembro en nia novaĵretejo aperis komuniko pri la Belartaj Konkursoj de UEA. Tio signifas, ke en nia retejo ekde la 1a de januaro dum 250 sinsekvaj tagoj ĉiutage aperas almenaŭ unu nova teksto. Ĉi tiu retejo … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

La Ondo de Esperanto: 150 tagoj da informado

La 30an de majo en nia retejo aperis nekrologo pri Victor Sadler; kaj tio signifas, ke en nia retejo ekde la 1a de januaro dum 150 tagoj ĉiutage aperis almenaŭ unu nova teksto. Ĉi tiu retejo estis lanĉita la 2an … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton