Etikedaj arkivoj: rusa literaturo

Leonid Andrejev: Bargamoto kaj Garasko

Okaze de Pasko, kiun ĉi-jare festas je la sama dato, la 16a de aprilo, la kristanoj de ĉiuj konfesioj kaj kalendaroj, ni aperigas la krestomatian Paskan rakonton (1898) de Leonid Andrejev (1871–1919). Pro ĉi tiu traduko Igor Sokolov iĝis laŭreato … Legi plu

Afiŝita en Beletro | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Poemoj de Maksim Bahdanoviĉ

Per la subaj tradukoj de Valentin Melnikov, aperintaj antaŭ kvin jaroj en La Ondo de Esperanto ni modeste kontribuas al la festado de la jubileo de Maksim Bahdanoviĉ (Максім Багдановіч), naskiĝinta antaŭ 125 jaroj, la 27an de novembro (Gregorie: la … Legi plu

Afiŝita en Beletro, Kulturo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Poemo de Lermontov en sep tradukoj

Antaŭ 175 jaroj, la 15an (Gregorie: la 27an) de julio 1841, en duelo pereis Miĥail Jurjeviĉ Lermontov (̨Михаил Юрьевич Лермонтов, 1814–1841)). Okaze de la jubilea mortodato en la julia kajero de La Ondo de Esperanto aperis sep tradukoj de lia … Legi plu

Afiŝita en Beletro, Kulturo | Etikedigita , , , , , , | 9 Komentoj

Poemoj de Gavriil Derĵavin (1743–1816)

Okaze de la 200a mortodatreveno de Gavriil (Gavrila) Derĵavin, forpasinta la 8an (Gregorie: la 20an) de julio 1816, ni aperigas kvar liajn poemojn, kiuj aperis el la ciklo Rusa Antologio de la revuo La Ondo de Esperanto. PRI LAŬMODA SPRITO … Legi plu

Afiŝita en Beletro, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Anna Aĥmatova: ĉion postvivinta

Okaze de la 50a mortodato de Anna Aĥmatova, forpasinta la 5an de marto 1966, ni reaperigas la artikolon de Grigorij Arosev, kiu unue aperis en 2014, okaze de ŝia 125-jariĝo. La unua alineo de la artikolo estas modifita kongrue kun … Legi plu

Afiŝita en Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , , , | 1 komento

Osip Mandelŝtam 125-jara

Antaŭ 125 jaroj, la 15an de januaro 1891, naskiĝis Osip (origine Iosif) Mandelŝtam, unu el plej elstaraj rusaj poetoj de la 20a jarcento. Li naskiĝis en Varsovio, kie loĝis la gepatroj, profesie negocisto kaj muzikistino. Jam en 1897 ili ĉiuj … Legi plu

Afiŝita en Beletro, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , | 1 komento

Terura infano de la rusa kulturo

Dmítrij Ivánoviĉ Písarev (Дмитрий Иванович Писарев) estas la plej terura infano de la rusa kulturo. De unu flanko, ekzistas oficiala pietato al tiu figuro, liaj elektitaj verkoj kaj plenaj verkaroj estis eldonataj ĉe ĉiuj rusiaj reĝimoj, de la alia flanko … Legi plu

Afiŝita en Historio, Mondo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Rusa Antologio: Poemoj de Konstantin Romanov

Kvankam preskaŭ ĉiuj grandaj rusaj poetoj de la 18a kaj 19a jarcentoj estis nobeloj, nur unu el ili apartenis al la reganta dinastio – malantaŭ la poezia plumnomo K. R. sin kaŝis Granda Princo Konstantin Konstantinoviĉ [Romanov] (1858-1915), filo de … Legi plu

Afiŝita en Beletro, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Muŝoj

Poemo de Aleksej Apuĥtin Muŝoj, simile al pensoj nigregaj, tuttage min tedas: Zumas, zigzagas, bizare la kapon obsedas! Pelu vi iun de l’ vango, l’ alia tuj trafas okulon, Pro l’ aĉa aro vi trovi ne povas kvietan angulon, Libro … Legi plu

Afiŝita en Beletro, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , | 2 Komentoj

Lev Tolstoj: Resurekto

Okaze de la Pasko, kiun ĉi-jare la orientaj kristanoj, uzantaj la Gregorian kalendaron, festas la 12an de aprilo, ni aperigas la Paskan (15an) ĉapitron el la 1a parto de la romano Resurekto de Lev Tolstoj en la Esperanta traduko de … Legi plu

Afiŝita en Beletro, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Feliĉo ekster difinoj: Boris Pasternak

Okaze de la 125-jariĝo de Boris Pasternak, kiu naskiĝis la 29an de januaro (Gregorie: la 10an de februaro) 1890, ni reaperigas la artikolon de Grigorij Arosev, kiu unue aperis en 2010. La unua alineo estas modifita kongrue kun la datoj, … Legi plu

Afiŝita en Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , | 1 komento

Miĥail Lermontov: Almozulo

Miĥail Lermontov Almozulo Ĉe sankta monaĥeja pord’ Li staris – almozul’ mizera, Senforta, pala kiel mort’ Pro la malsato kaj sufero.

Afiŝita en Beletro, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , | 1 komento

Nova senpaga libro: Princidino Mary

Hodiaŭ, la 15an de oktobro 2014, je la ducenta naskiĝdatreveno de Miĥail Lermontov (Михаил Лермонтов, 1814–1841), en la kiosko de Sezonoj aperis lia plej konata proza verko Princidino Mary – la centra novelo de la kvin-novela romano Heroo de nia … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | 1 komento

Rusa Antologio: Poemoj de Apollon Majkov

Apollón Nikolájeviĉ Majkóv naskiĝis la 23an de majo (Gregorie: la 4an de junio) 1821 en Moskvo, en la nobela familio de la pentristo Nikolaj Majkov kaj verkistino Jevgenija Majkova (fraŭline: Gusjatnikova. En 1834 la familio ekloĝis en Peterburgo, kie li … Legi plu

Afiŝita en Beletro, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Anton Ĉeĥov: La fuĝinto

Tio estis longa procedo. Komence Paŝka kun la patrino iris sub pluvo jen tra falĉita kampo, jen laŭ arbaraj padoj, kie al liaj botoj gluiĝis flavaj folioj; li iris ĝis mateniĝo. Poste li ĉirkaŭ du horojn staris en malhela antaŭĉambro … Legi plu

Afiŝita en Beletro, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton