Etikedaj arkivoj: Pollando

La 12a literatura konkurso “Esperanto ligas homojn”

Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki en Bjalistoko kaj Bjalistoka Esperanto-Societo invitas vin partopreni en la 12a literatura konkurso “Esperanto ligas homojn” por rakonto sub la titolo “Kio estas feliĉo por mi?”

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Sur unu kordo: Antaŭ 165 jaroj naskiĝis Grabowski

Antaŭ 165 jaroj, la 11an de junio 1857 naskiĝis Antoni Grabowski (1857-1887-1921), pola kemiisto, terminologo, poligloto, volapukisto kaj esperantisto; la unua prezidanto de Pola Esperanto-Asocio (1908-21), sekretario de la unua Universala Kongreso de Esperanto (Bulonjo-ĉe-Maro, 1905), dekomenca membro de la … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Beletro, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Dum tondras kanonoj …

Lem, Stanisław. Solaris: Romano / Tradukis el la pola Przemysław Wierzbowski. – Bjalistoko: Bjalistoka Esperanto-Societo, 2021. – 275 p. … la muzoj silentas, – oni diras laŭante Ciceronon. Sed paradokse ĝuste dum la Unua Mondmilito nia eminenta poeto kaj tradukisto, … Legi plu

Afiŝita en Recenzoj | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Poznano lanĉas dujarajn magistrajn studojn pri interlingvistiko

En Adam Mickiewicz Universitato (AMU) en Poznano, Pollando, jam de 1998 funkcias internaciaj postdiplomaj interlingvistikaj studoj. Por la studjaro 2022/23 estas planate startigi dujarajn magistrajn studojn por internacia studentaro pri interlingvistiko enkadre de la fako Lingvistiko kaj Informmastrumado (en la … Legi plu

Afiŝita en Lingvoj | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Antaŭ 105 jaroj forpasis Ludoviko Zamenhof

Hodiaŭ, je la 105a datreveno de la morto de Ludoviko Zamenhof, forpasinta la 14an de aprilo 1917, ni proponas (re)legi fragmentojn el la 16a ĉapitro de la dua eldono de la libro Homarano (2011) de la Ruslanda ĵurnalisto Aleksander Korĵenkov, … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Poznano: Virtuala interlingvistika sesio

La interlingvistika grupo kiu startis en septembro 2021, komencis sian duan semestron virtuale per la februara sesio (2-13.02.2022). Aktuale 33 gestudentoj (el 18 landoj) plenumis siajn ekzamenojn de la unua semestro kaj sekvis la novajn kursojn. La multnacieca partoprenantaro kreis … Legi plu

Afiŝita en Lingvoj | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Konfesi tion, kion oni kredas

Koronkiewicz, Wojciech. Kun Dipatrino sur biciklo: Vojaĝo al mirindaj bildoj, ikonoj kaj sanktaj fontoj de Podlaĥio. – Tradukis el la pola Grażyna Barszczewska-Banel, Dorota Burchardt, Paweł Dzienis, Robert Kamiński, Elżbieta Karczewska, Elżbieta Krawiec, Halina Kuropatnicka-Salamon, Krzysztof Łobacz, Nina Pietuchowska, Wacław … Legi plu

Afiŝita en Halina Gorecka, Recenzoj | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Przemysław Wierzbowski: Niaj atingoj kaj malsukcesoj dum 2020-2021

Hodiaŭ finiĝas la publikigado de la respondoj al la demandoj de la tradicia jarfina “Ronda Tablo” de La Ondo de Esperanto. La dek-dua (laŭalfabete) partopreninto estas Przemysław Wierzbowski (Pollando), prezidanto de Bjalistoka Esperanto-Societo. Legu liajn respondojn pri la atingoj kaj … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

TEJO-Trejnista Renkontiĝo okazis en Bjalistoko

La 12an de decembro 2021 okazis en Bjalistoko TEJO-Trejnista Renkontiĝo. “Estis riĉa tago”, – rakontas la Vicprezidanto de TEJO Inès Kahin, kiu gvidis kaj kunordigis la tagon, helpe de la komisiito pri Aktivula Trejnado David Ruíz i Sánchez. – “La … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Zamenhof-Tagoj revenis al Bjalistoko

La jaro 2021 estis grava jaro por la Bjalistoka Esperanto-Societo (BES). Ne nur estis la 30-jariĝo de la societo, sed ankaŭ la Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj denove okazis ĉeeste. La tradicia renkontiĝo de esperantistoj – organizita ĉiujare okaze de la datreveno de … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Konciza biografio de Lazarj Markoviĉ Zamenhof

1859 3 (15) dec: En Bjalistoko (strato Zeljonaja 6) en la familio de Mordka (Mark Fabianoviĉ) kaj Liba Roĥla (Rozalia) Zamenhof naskiĝas ilia unua filo Lejzer (Lazarj) — Лазарь Маркович Заменгоф. 1869 Aŭgusto: Eklernas en la unua klaso de la … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

La Esperantisto de la Jaro estos anoncita en Bjalistoko

Antaŭ dudek tri jaroj la redakcio de La Ondo de Esperanto iniciatis ĉiujaran proklamadon de la Esperantisto de la Jaro. Per ĉi tiu honora titolo estas distingata(j) persono(j), kiu(j) en la koncerna jaro plej multe kontribuis al Esperanto. Al ĉi … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Denove Zamenhof-Tagoj en Bjalistoko

Por festi kune la 162an naskiĝtagon de Ludoviko Zamenhof, la Bjalistoka Esperanto-Societo invitas vin al la 22aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj, kiuj okazos de la 9a ĝis la 12a de decembro 2021 en la naskiĝurbo de la iniciatoro de Esperanto. Ĉi-jare ni … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

BET-56: “Diversaj kantoj el diversaj landoj” de Suzana

Suzana (Zuzanna Natalia Kornicka) naskiĝis (laŭ ies asertoj tuje kun gitaro) en Poznano (Pollando), kie ŝi ankaŭ laboras profesie en la telefonkompanio PLAY. Ŝi studis juron kaj administradon. Jam dum liceaj jaroj ŝi forte interesiĝis pri muziko kaj kantis en … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

UAM: Interlingvistikaj Studoj en nova formo

La okan fojon startis la postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj, kiuj dum tri jaroj formas profesiajn esperantologojn, interlingvistojn. Tiuj studoj estas ankaŭ la sola universitatnivela trejnado de Esperanto-instruistoj. Ĉi-foje – pro la pandemio – la unua sesio okazis en hibrida formo, de … Legi plu

Afiŝita en Lingvoj | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton