Etikedaj arkivoj: poezio

Kvar granddamoj de Latvia Esperanto-poezio: Margarita Želve prelegos en BET-56

La dek-kvara gasto en ĉi tiu rubriko, kie estas prezentataj personoj kiuj kontribuos al la programo de la 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-56), kiuj okazos la 9-17an de julio 2022 en la havenurbo Klajpedo (Litovio), estas Margarita Želve, kiu jam 15 … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Jubileo de Eli Urbanová (1922-2012)

Antaŭ 100 jaroj, la 8an de februaro 1922, naskiĝis Eliška “Eli” Urbanová (fraŭline: Vrzáková, 1922-1948-2012), ĉeĥa muzikinstruistino, edukistino, verkistino kaj esperantistino. Ŝi estas unu el la plej konataj Esperanto-verkistinoj, ricevinta kvar premiojn kaj du honorajn menciojn en la Belartaj Konkursoj … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Beletro, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Kalocsay naskiĝis antaŭ 130 jaroj

Antaŭ 130 jaroj, la 6an de oktobro 1891 naskiĝis Kálmán Kalocsay (1891-1976), hungara kuracisto kaj elstara esperantisto (ekde 1911), grave influinta la evoluon de la Esperantaj literaturo kaj lingvistiko per siaj verkoj. Kalocsay estas konsiderata kiel la plej grava Esperanta … Legi plu

Afiŝita en Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Ĉio krom genio

Melnikov, Valentin. Ni vivas malgraŭ ĉio. – Moskvo: Impeto, 2021. – 72 p. Valentin Melnikov (1957- ) estas interalie konata en Esperantujo kiel bona tradukanto de klasika rusa poezio. Ekzemple, pri lia traduko de la versromano Eŭgeno Onegin de Aleksandr … Legi plu

Afiŝita en Recenzoj | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Recitado de Esperantaj poemoj

Okaze de la 134a datreveno de Esperanto kaj de la unua datreveno de sia fondiĝo Liaoning-a Esperanto-Kultura Klubo (LEKK) solene okazigos La 2an Liaoning-an Recitadon de Esperantaj Poemoj je la 25a de julio 2021, en Shenyang, la ĉefurbo de la … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Nikolao Hohlov: La tajdo

Hodiaŭ, la 21an de marto la literaturŝantoj en la tuta mondo festas la Mondan Poezian Tagon. Okaze de ĉi tiu festa tago ni publikigas la poemon La tajdo de Nikolao Hohlov (Nikolaj Ivanoviĉ Ĥoĥlov), kies 130-jariĝon ni celebras ĉi-jare. Ĉi … Legi plu

Afiŝita en Beletro | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Zinaida Gippius: Kaj kio poste?

Kaj kio poste? La anĝeloj ne vizitis min; Ili ŝatas resti en Edeno. Ilin logas paco kaj sereno, Kaj mi lulas pekon sur la sin’… La anĝeloj do evitas min.

Afiŝita en Beletro | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Kalocsay forpasis antaŭ 45 jaroj

Antaŭ 45 jaroj, la 27an de februaro 1976 forpasis Kálmán Kalocsay (1891-1976), hungara kuracisto kaj elstara esperantisto (ekde 1911), grave influinta la evoluon de la Esperantaj literaturo kaj lingvistiko per siaj verkoj. Kalocsay estas konsiderata kiel la plej grava Esperanta … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , | 2 Komentoj

Ĥoĥlov: Muzikon antaŭ ĉio

Kiel menciite en la biografa skizo pri Nikolaj Ivanoviĉ Ĥoĥlov, lia unua Esperanta poemo aperis en la aprila kajero de La Ondo de Esperanto por 1910. Ĉi tiu poemo kun la titolo En tombejo, datita je la 17a de februaro … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Vintra poezio: Eŭgeno Miĥalski

Eŭgeno Miĥalski * * * Kristaloj de neĝo, facetoj glaciaj, Kaj varma altuŝo de ŝia manet’ – Jen estas la tempo por belfantazio De juna flamema, amanta poet’!

Afiŝita en Beletro | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Vintra poezio: Hilda Dresen

Hilda Dresen VINTRA LUNO La plenlumaj vintronoktoj estas nedireble belaj. Froste bluas kaj arĝentas neĝo sub la luna bril’. Al ĉiel’ en muta preĝo sin etendas la malhelaj Nudaj branĉoj de pomarboj dormetantaj en trankvil’.

Afiŝita en Beletro | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Vintra poezio: Kálmán Kalocsay

Kálmán Kalocsay VINTRO Lamentas la arboj, ĉielen etendas La brakojn skeletajn frostante kaj treme, Ĝis fine la bona ĉiel’ kompateme Al ili ŝirmantan tapiŝon subsendas.

Afiŝita en Beletro | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Nicola Ruggiero: Parludo

Amuze Vi konas Betelĝuzon kaj Riĝelon, Algolon kaj Mirfakon, sed ne rekonas Orionon kaj Perseon.

Afiŝita en Beletro | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

“Poezio el ĉiuj ĉieloj” prokrastita

La limdato de la sesa konkurso pri poemoj en Esperanto kaj la itala lingvo “Poezio el ĉiuj ĉieloj” (https://www.iconcorsidisamideano.it/poezio-el-ciuj-cieloj-sesa/) estas prokrastita (pro la koronviruso) ĝis la 30a de novembro 2020.

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Baldur Ragnarsson naskiĝis antaŭ 90 jaroj

Antaŭ 90 jaroj, la 25an de aŭgusto 1930 naskiĝis Baldur Ragnarsson (1930-1949-2018), islanda instruisto, lerneja inspektoro kaj esperantisto; aŭtoro de sep poemaroj, inkluzive de Ŝtupoj sen nomo (1959), eldonita kiel la unua ero en la serio “Beletraj Kajeroj” de Stafeto, … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Beletro, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton