Etikedaj arkivoj: Nia Trezoro

Nia trezoro: Franz Jonas

Franz Jonas estas precipe konata kiel urbestro de Vieno (1951–1965) kaj ŝtatprezidento de la Aŭstria Respubliko (1965–1974). Nur relative malmultaj personoj en Aŭstrio memoras, ke Franz Jonas ankaŭ interesiĝis pri Esperanto; kaj eĉ pli malmultaj scias, kiel intense li okupiĝis … Legi plu

Afiŝita en Historio de Esperanto, Nia trezoro | Etikedigita , , , , , | 6 Komentoj

Nia trezoro: Josip Broz Tito

Josip Broz kun poste prenita kromnomo Tito naskiĝis en 1892 en Kumrovec (Kroatio) de slovena patrino kaj kroata patro. Dum la unua mondmilito li estis militkaptito en Ruslando kaj tie entuziasmiĝis pri komunismo. Reveninte al Jugoslavio li aktiviĝis kiel komunisma … Legi plu

Afiŝita en Nia trezoro | Etikedigita , , , , , | 57 Komentoj

Nia trezoro: Bakin

En Nia trezoro ĉi-jare aperis artikoloj pri tri verkistoj (Lev Tolstoj, Jules Verne kaj Frigyes Karinthy), kiuj simpatiis kun Esperanto, akceptis honorajn postenojn en esperantistaj organizoj kaj laŭdis la lingvon en siaj verkoj aŭ paroladoj. Ankaŭ Bakin estis fama verkisto. … Legi plu

Afiŝita en Historio de Esperanto, Nia trezoro | Etikedigita , , , , , , | 1 komento

Nia trezoro: Frigyes Karinthy

Ekde la 1910aj jaroj la plej legata, citata kaj menciata humuristo de Hungario, sed krome poeto, dram- kaj prozverkisto, kun vasta erudicio naturscienca kaj filozofia: jen la impona figuro de Frigyes Karinthy (1887–1938). Kvankam li estis ankaŭ esperantisto, pri tiu … Legi plu

Afiŝita en Historio de Esperanto, Nia trezoro | Etikedigita , , , , , | 2 Komentoj

Nia trezoro: Baudouin de Courtenay

Inter la plej fruaj eminentaj lingvosciencistoj, kiuj aprobis kaj subtenis la planlingvan ideon kaj la lingvon Esperanto, estis Jan Niecisław Ignacy Baudouin de Courtenay (1845–1929). Naskita en Radzymin apud Varsovio en familio kun francaj-polaj radikoj, Baudouin de Courtenay studis en … Legi plu

Afiŝita en Historio de Esperanto, Nia trezoro | Etikedigita , , , , , , | 8 Komentoj

Nia trezoro: Jules Verne

“Esperanto estas simpla, fleksebla, harmonia lingvo, kiu taŭgas same por eleganta prozo kiel por harmoniaj versoj. Ĝi kapablas esprimi ĉiujn pensojn kaj eĉ la plej fajnajn sentojn de la animo… Ĝi estas la ideala internacia lingvo”. Ĉu citaĵo el propaganda … Legi plu

Afiŝita en Historio de Esperanto, Nia trezoro | Etikedigita , , , , , | 1 komento

Nia trezoro: Lev Tolstoj

La Ruslanda ĵurnalisto kaj eldonisto Aleksej Suvorin skribis: Ĉe ni estas du caroj: Nikolao II kaj Lev Tolstoj. Kiu el ili estas pli forta? Nikolao II nenion povas fari pri Tolstoj, ne povas ŝanceli lian tronon, sed Tolstoj sendube ŝancelas … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto, Nia trezoro | Etikedigita , , , , , , , , , , , , | 2 Komentoj

Nia trezoro: la kvina jaro finita

En la decembra kajero de La Ondo de Esperanto István Ertl prezentis la baldaŭ 50-jaran ĉinan poeton Mao Zifu. Ĉi tiu artikolo, aperinta en la kleriga rubriko Nia trezoro, estas la dek-unua kaj la lasta en la ciklo dediĉita al … Legi plu

Afiŝita en Nia trezoro | Etikedigita , , , | Lasi komenton

Nia trezoro: Mao Zifu

Al Mao Zifu (1963), kiu fermas la ĉi-jaran serion de La Ondo pri niaj plej elstaraj poetoj, ni omaĝas per papere premiera aperigo de recenzo, kiun en 2007 Marc van Oostendorp verkis por sia lego-blogo en la nederlanda. Ĝin tradukis … Legi plu

Afiŝita en Nia trezoro | Etikedigita , , , , , , , , | 1 komento

Nia trezoro: Marjorie Boulton

Marjorie Boulton naskiĝis en majo 1924 kaj eklernis esperanton en 1949. Anglino, poeto, biografo kaj literatura kritikisto, ŝi estas unu el la plej grandaj Esperanto-aŭtoroj. Mi estas tri. La digna lektorino kun la krajon’ kritika libron legas. En nigra robo, … Legi plu

Afiŝita en Nia trezoro | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Nia trezoro: Baldur Ragnarsson

“Mi konsilas al vi ne eldonigi ankoraŭ ĉi tiujn poemojn. <…> Ĉie malespero, barakto, morto, sango. <…> Kiel mi jam diris, mi ne estas amatoro de la antiintelekta poezio, nek ĝia eksperto. Kaj oni ne povas esti certa, ĉu mi … Legi plu

Afiŝita en Nia trezoro | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Nia trezoro: William Auld

Nia trezoro Nenies nomo tiom sinonimiĝis kun la Esperanta poezio kiom tiu de William Auld (1924–2006). Senriske de trolaŭdo, eblas diri ke Auld difinis la ĝenron de la postkaloĉaja erao, kaj ke nia poezio restas en lia ombro ĝis hodiaŭ. … Legi plu

Afiŝita en Nia trezoro | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Nia Trezoro: Lajos Tárkony

Nia trezoro Ekzistas genio kiu verkas abunde kaj fekunde, preskaŭ nebareble – sed koste de kvalita malegaleco. Alia genio malofte inspiriĝas, kreas pene, dubeme – sed naskante, kiel perlo, gemojn. Kalocsay kaj Baghy apartenis al la unua tipo, dum Lajos … Legi plu

Afiŝita en Nia trezoro | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Nia trezoro: Nikolajs Ķurzēns

Nia trezoro Ĉiuj recenzoj, paroloj, eseoj pri Ķurzēns mencias la Kaloĉajajn vortojn: “Kantisto de vivsopiro, de malkontento, de amara spito kontraŭ malvastaj horizontoj. Li havas preskaŭ solan temon: la senpovon de junulo malsata je l’ vivo. Sed sur tiu sola … Legi plu

Afiŝita en Nia trezoro | Etikedigita , , , , , , , , , , | 2 Komentoj

Nia trezoro: Eŭgeno Miĥalski

Nia trezoro La esencon de la verkado de Eŭgeno Miĥalski prezentis en unu el siaj plej brilaj rimportretoj Kolomano Kalocsay: Miĥalski, flirta papilio, Rapsodo de l’ printempa viv’ Se lin turmentas kis-soif, Konsolas lin la rim-ebrio. <…> Kaj — jen … Legi plu

Afiŝita en Nia trezoro | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton