Etikedaj arkivoj: Muziko

Eŭskio: Esperanto en porpaca evento de Unesko

Okaze de la 20a Internacia Tago pri Paco, Ne-Registaraj Organizoj partneraj kun Unesko, kunlabore kun la guberniaj (eŭskaj) instancoj, organizas grandan eventon la 17an de septembro 2022 en Toloso (Eŭskio, norda Hispanio). Antaŭ tri jaroj Esperanto estis elektita kiel unu … Legi plu

Afiŝita en Kulturo, Mondo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Kontraŭ la verda monstro

Esperanto Subgrunde 2: 2 KD – Donneville: Vinilkosmo, 2022. Du jardekoj pasis post la unua volumo del’ samnoma esperantokora ko-disko, sufiĉa tempo por kresko de nova generacio, kaj la amplekso evidente duobliĝis ne nur kvante, sed ankaŭ kvalite. La nivelo … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Negranda, sed atentinda metalroka albumo

BaRok-Projekto. Kvin Jarcentoj. – Donneville: Vinilkosmo, 2021. Estas ĉiam malfacile recenzi ion de muzika bando, kiun vi antaŭe tute ne konis. De la alia flanko tia sperto povus esti ankaŭ aparte agrabla, se nur temas pri vere interesa muzika produkto. … Legi plu

Afiŝita en Kulturo, Recenzoj | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

La muzikalo “June kaj Kune” dum IJK en Nederlando

En IJK (Internacia Junulara Kongreso de TEJO) povas okazi ĉio ajn… foje eĉ ĉio samtempe! June kaj Kune, la unua originala muzikalo en Esperanto, sekvas la rakontojn de kelkaj partoprenantoj dum Internacia Junulara Kongreso. Iuj trovos amon, iuj trovos hejmon, … Legi plu

Afiŝita en Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Pli kaj plu: Nova senpaga bitalbumo de Korvaks

La 21an de junio 2022 aperis la dua bitalbumo de la novzelanda muzikisto Korvaks kun la titolo Pli kaj plu. Korvaks komencis, kombinante siajn interesojn pri instrumento-programado kaj Esperanto. Inspirita de Mazi en Gondolando kaj sentante afinecon al la kontraŭheroo … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Intergalaksia: Nova albumo de Vojaĝo

La 20an de majo 2022 estis lanĉita la bita albumo Intergalaksia de la Tuluza bando Vojaĝo. Vojaĝo estas grupo de kvar muzikistoj el Tuluzo, la rozkolora urbo en sudokcidento de Francio. Gilles Bénard (klavaro) kaj Jean-Claude Patalano (saksofono), kiuj ludis … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Konkurso Ĝanfranko 2022: 20 tagoj ĝis la limdato

Itala Esperanto-Federacio, por omaĝi Gianfranco Molle, la plej faman italan kantiston, tutmonde konatan, animon de “Muzika Kulturo”, decidis organizi konkurson pri kanzonoj originale verkitaj en Esperanto. Regularo:

Afiŝita en Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Kreu Esperanto-muzikalon dum la IJK!

TEJO kaj kvin partneraj organizoj ricevas subvencion por realigi unikan projekton: muzikalo en Esperanto, per Esperanto kaj pri Esperanto. Per la subvencio eblas pagi por vojaĝoj de 34 kontribuantoj: aktoroj, dancantoj, scenejkonstruantoj kaj pli; kaj ankaŭ por necesaj materialoj, kostumoj … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Banĝo Esperanto: Debuta Esperanto-albumo de Armel Amiot

La 22an de aprilo 2022 estis oficiale lanĉita la bita albumeto Banĝo Esperanto de Armel Amiot, nova Esperanto-artisto el Normandio (Francio). Armel Amiot estas tiu, kiun oni povas nomi eklektika muzikisto. En la 1980aj jaroj li estis gitaristo kaj kantisto … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Albumo mezgranda kaj mezinteresa

MArta kaj JOmo kantas MAYOMA-n: Bitalbumo. – Donneville: Vinilkosmo, 2021. La albumo enhavas la rezulton de kunlaboro inter la afrika aŭtoro Théophile Mayoma Diankembo kaj JoMo (Jean-Marc Leclercq). Tiu lasta ne bezonas apartan prezenton, sed necesas diri kelkajn vortojn pri … Legi plu

Afiŝita en Kulturo, Recenzoj | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Amo kaj perforto

EKDE TIAM. Amo kaj perforto: Bitalbumo. – Brisbane: Peter Johns; Donneville: Vinilkosmo, 2021 EKDE TIAM estas eksperimenta elektronika/sintezpopa bando, fondita en 2017 de la geedzoj Peter kaj Jo Johns el Melburno, Aŭstralio. Amo kaj perforto estas ilia debuta albumo, kiu … Legi plu

Afiŝita en Kulturo, Recenzoj | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Esperanto Subgrunde, Vol. 2: 49 kantoj en du diskoj

La 18an de marto 2022 aperis la esperantokora internacia kompilo Esperanto Subgrunde kun 49 kantoj, kunproduktita de la bandoj kaj Vinilkosmo. En 2000 Vinilkosmo kaj la brazila eldonejo La Blua Papilio kuneldonis la unuan volumon de la esperantokora kompilo Esperanto … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

BET-56: Sepa kaj Asorti koncertos en Klajpedo

La partoprenantoj de la 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 9-17an de julio 2022 en Klajpedo, povos ĝui elstaran kulturan programon en Esperanto, kadre de kiu koncertos la konata esperantista muzika grupo Sepa kaj Asorti el la Litovia urbo Visaginas. … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Koncerto de Manno Montanna Amerike: invite al Montrealo

Kiel aldonan jarfinan donacon al la Esperanto-komunumo UEA proponas pere de sia Amerika Komisiono la koncerton “Manno Montanna Amerike: invite al Montrealo”, spektebla ekskluzive en UEAviva: youtu.be/0wHNoXG7_Ug. En ĝi la brazila kantisto Manno Montanna proponas al esperantistoj ses kantojn el … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Amo kaj Perforto: la debuta albumeto de Ekde Tiam

La 1an de decembro 2021 Vinilkosmo lanĉis la bitan albumeton Amo kaj Perforto de Ekde Tiam. Ekde Tiam estas alternativa sintezpopa bando, fondita de la geedzoj Peter & Jo Johns en 2017. La paro mem faras laŭeble plejmulton de la … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton