Etikedaj arkivoj: lingvoj

Pri indiĝenaj lingvoj en Montrealo: Fettes reĝisoros la temon de la 107a UK

Fine de januaro 2022 eksprezidanto de UEA kaj profesoro pri edukado d-ro Mark Fettes akceptis reĝisori la kongresan temon de la 107a Universala Kongreso en Montrealo. Mem kanadano, Fettes esploras kaj verkas pri lingvopolitikaj kaj edukaj aspektoj de indiĝenaj lingvoj … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Mesaĝo de UEA al UN kaj Unesko okaze de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo

En la Tago de la Gepatra Lingvo, Universala Esperanto-Asocio festas la kulturan kaj lingvan diversecon de la mondo. Tiu diverseco estas riĉaĵo kiun ni devas protekti kaj antaŭenigi. Respekto al lingva diverseco estas vojo al plena observo de homaj rajtoj.

Afiŝita en Esperantujo, Mondo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

BET-56: prelegaro de Aleksandro S. Melnikov “Tiuj, kiuj… (verdsteluloj en lingva kaj kultura spegulo)”

La sepa gasto en ĉi tiu rubriko, kie estas prezentataj personoj kiuj kontribuos al la programo de la 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-56), kiuj okazos la 9-17an de julio 2022 en la havenurbo Klajpedo (Litovio), estas Aleksandr Melnikov, kiu mem prezentas … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Ella Gryf-Lowczowska: Amuza kvizo kontribuas al serioza esplorado

UEA kunlaboras kun Ella Gryf-Lowczowska, 23-jara studento de la Universitato de Bristol, en ŝia magistriĝa tezo pri la uzo de Esperanto kiel studokazo por la disvolviĝo de algoritmoj kapablaj “lerni” gramatikon. Por tio ŝi bezonas, ke esperantistoj helpu per respondado … Legi plu

Afiŝita en Lingvoj | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Censo en Ruslando: La lasta semajno

Foje en ĉirkaŭ dek jaroj en Ruslando okazas censo. La antaŭa censodato estis fiksita je la 14a de oktobro 2011. Ĉi tiu censo enhavis la demandon pri la posedataj lingvoj, kaj estas tute nature, ke inter la respondintoj al ĉi … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Mondo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Arĝenta jubileo en Ĉeboksaro

La 22-24an de oktobro 2021 en Ĉeboksaro (ĉuvaŝe: Шупашкар, ruse: Чебоксары), la ĉefurbo de Ĉuvaŝio, okazis la 25a Lingva Festivalo. Ĝi estis jubilea, ĉar la unua Ĉeboksara LF, organizita en 1996 de la Junulara Esperanto-Asocio de Ĉuvaŝa Respubliko (JEAĈeR) sub … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Lingvoj | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

BET-56: Ilona Koutny prezentos kvin esperantologiajn prelegojn

Ilona Koutny naskiĝis kaj edukiĝis en Hungario, sed ekde 1997 vivas en Pollando. Ŝi diplomiĝis pri matematiko, franca filologio kaj esperantologio, poste doktoriĝis pri lingvistiko en la Budapeŝta Eötvös-Universitato (ELTE) kaj habilitiĝis ĉe la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano (UAM). … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Konferenco de la Akademio de Esperanto

Okaze de la Zamenhof-festo, Akademianoj prezentos per Zoom konferencon pri diversaj temoj interesantaj kaj la Akademion kaj la ĝeneralan publikon, inaŭgurante novan kontakton inter nia Institucio kaj la Esperantistaro. Ĝi okazos:

Afiŝita en Lingvoj | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Agadoj okaze de la Eŭropa tago de lingvoj, 26 septembro 2021

Ekde 2001 la Konsilio de Eŭropo, en kiu membras 47 ŝtatoj kun 800 milionoj da loĝantoj, ĉiujare je la 26-a de septembro okazigas “Eŭropan tagon de lingvoj”. La celo estas instigi al malkovro de pliaj lingvoj, ĉar lingva diverseco estas … Legi plu

Afiŝita en Lingvoj | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Nitobe-Simpozio 2021

De 1996 la Nitobe-Simpozioj kunvenigas diversajn spertulojn kaj aliajn koncernatojn, por ke ili priparolu aktualaĵojn de lingvopolitiko en internaciaj kuntekstoj. La serion oni nomis laŭ la japana internaciisto kaj diplomato Nitobe Inazō, kiu oficis kiel ĝenerala vicsekretario frue en la … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Lingvoj | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Esperanto oficiale menciita en ALTE-laborgrupoj

Pliaj paŝoj favore al esperanto en Konsilio de Eŭropo, kadre de la kunlaboro kun Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo (ALTE). Krom aktivi en du el la kvar laborgrupoj pri alfabetigo kaj lingvotestado de enmigrintoj, Kultura Centro Esperantista sukcesis oficiale menciigi … Legi plu

Afiŝita en Lingvoj | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Simpozio kunorganizita de la Studgrupo pri Lingvoj kaj UN kaj la Universitato Princeton

Ĉiujare la Studgrupo pri Lingvoj kaj UN, gvidita de Humphrey Tonkin, organizas lingvan simpozion ĉe UN. Pasintjare la studgrupo intencis organizi la simpozion sub la temo “Lingvo kaj Migrado: Sperto kaj Memoro”, kunlabore kun la Universitato Princeton, sed pro la … Legi plu

Afiŝita en Lingvoj | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Nova studgrupo pri interlingvistiko startos en septembro

La Adam Mickiewicz Universitato (AMU) en Poznano, unu el la plej signifaj polaj universitatoj, ofertas tri-jaran eksteran postdiploman studadon pri interlingvistiko kaj esperantologio. La internacia kursaro okazas en la Etnolingvistika Instituto sub la gvido de Ilona Koutny kaj kun la … Legi plu

Afiŝita en Lingvoj | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Pri ne-oficialaj seks-neŭtralaj pronomoj

La 15an de marto 2021, per 35 jesaj voĉoj, neniu nea voĉo kaj 1 sindeteno, el 41 nuntempaj Akademianoj, la Akademio aprobis la jenan deklaron proponitan de la Sekcio pri Ĝenerala Vortaro:

Afiŝita en Lingvoj | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Sukcesa agado de UEA ĉirkaŭ la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo

Ĉiujare UEA organizas agadon ĉirkaŭ la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, la 21a de februaro. Ĉi-jare la agado de esperantistoj lige kun UEA estis aparte sukcesa.

Afiŝita en Esperantujo, Lingvoj | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton