Etikedaj arkivoj: lingvoj

Lingva Konsultejo: Sintezaj kunmetitaj verboformoj

DEMANDO Mi scivolas, ĉu akademianoj aprobas la jenan uzon: “Mi legantis ĵurnalon, kiam la telefono sonoris” (anstataŭ “mi estis leganta…”). RESPONDO Via demando celas la sintezan kunmetitan verboformon, do “legantis” anstataŭ la kutime analiza kunmetita verboformo “estis leganta”. Rilate tiun … Legi plu

Afiŝita en Lingvoj | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Lingva Konsultejo: Konciza vorto por lingva ŝovinism/to

DEMANDO Mi volas demandi kiamaniere ni efike redonu en Esperanto la anglan fakterminon enkondukitan de T. Skutnabb-Kangas por signi la lingvan ŝovinismon, “linguicism”, kaj se ni elektas la solvon “lingvismo” kion do fari pri tiaj ŝovinistoj, facile nomeblaj “linguicists” en … Legi plu

Afiŝita en Lingvoj | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Pri la signifo de “temi”

La Akademio de Esperanto en 1999 starigis sekcion Lingva Konsultejo (kiu ĝis 2007 nomiĝis komisiono). Ĉiu Esperanto-uzanto povas turni sin al la Lingva Konsultejo kun difinitaj lingvaj demandoj por ricevi konsilon aŭ rekomendon. Demandojn pri vortfarado (novaj nocioj, terminoj) la … Legi plu

Afiŝita en Lingvoj | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Eŭropa Tago de Lingvoj iĝas Semajno de Lingvoj kaj Paco

De 2001 Konsilio de Eŭropo, en kiu membras 46 ŝtatoj kun ĉ. 700 milionoj da loĝantoj, okazigas la Eŭropan Tagon de Lingvoj (ETL) ĉiun 26an de septembro. Ĝi celas instigi al malkovro de pliaj lingvoj, ĉar lingva diverseco estas rigardata … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Lingvoj, Mondo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Nuna agado de la Akademio kaj memorigo pri la laŭro de la Akademio

Delonge ne aperis oficialaj informoj de la Akademio, sed tiaj informoj estis diskonigataj tra pluraj aliaj kanaloj. Tamen la Akademio daŭre aktivas. Depost la lastaj oficialaj informoj okazis pluraj decidoj: deklaro pri la Esperanta litero ŭ (2023), 10a Oficiala Aldono … Legi plu

Afiŝita en Lingvoj | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Denseco de genioj

Setz, Clemens J. La abeloj kaj la nevidebla / Tradukis el la germana Detlef Karthaus; Enkonduko de Jan P. Sandel. – Novjorko: Mondial, 2023. – 369 p. La libro de Clemens J. Setz estas kvazaŭ kaldrono de diversaĵoj. Mi komencu … Legi plu

Afiŝita en Recenzoj | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Kunlaboru en scienca esploro pri sintenoj al lingva justeco en la monda junularo!

Ĉu vi interesiĝas pri lingva justeco kaj volas kontribui al internacia esplorado pri la opinioj kaj sintenoj de junuloj el diversaj landoj? TEJO kaj Civiencia invitas vin aliĝi al esplorteamo por nova projekto pri sintenoj al lingva justeco en la … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Lingvoj | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Junuloj kaj Lingvoj

La 21a de februaro, la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, estas tre kara dato por la tuta esperantista movado. La novaj generacioj aparte aprezas tiun memortagon, kaj pro tio TEJO organizas la 3an “Junuloj kaj Lingvoj”, la 1-2an de … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Pri stataj adjektivoj derivitaj de statŝanĝaj verboj kaj pri la signifokategorio de korupt/

La 13an de februaro 2025, la Akademio de Esperanto aprobis studon pri stataj adjektivoj derivitaj de statŝanĝaj verboj kaj pri la signifokategorio de korupt/. Voĉdonis 37 akademianoj el 42 (88 %), 27 aprobis (73 %), 5 voĉdonis kontraŭ kaj 5 … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Lingvoj | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, la 21a de februaro 2025

En 2025 ni festas la 25an Internacian Tagon de la Gepatra Lingvo. Tiu speciala tago, markita de Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko tuj komence de la 21a jarcento celas memorigi pri la graveco de lingvoj por persona evoluo kaj socia partopreno, … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Ilona Koutny prelegos en Kaŭno dum BET-59

“La Ondo de Esperanto” daŭrigas la prezentadon de artistoj, prelegantoj, instruistoj kaj aliaj personoj, kiuj kontribuos al la programo de la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-59), kiuj okazos la 5-13an de julio 2025 en la universitato Vytautas la Granda (Kaŭno, Litovio). … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Lingvoj | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Konferenco de la Akademio de Esperanto

Okaze de la Zamenhof-festo, la 16an kaj 17an de decembro, okazis rete la kvara Konferenco de la Akademio de Esperanto: ok akademianoj traktis (dum po 20 ĝis 30 minutoj) diversajn temojn antaŭ pli ol 50 spektantoj. La prelegoj estis registritaj … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Lingvoj | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Interlingvistika sekcio en la 21a Internacia Lingvista Kongreso

La Internacia Lingvista Kongreso (angle: ICL) estas la plej granda kaj prestiĝa aranĝo de lingvistoj, kiu okazas ĉiun kvinan jaron en diversaj landoj. La 21an kongreson la 8-14an de septembro 2024 organizis la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano (UAM), partoprenis … Legi plu

Afiŝita en Lingvoj | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

La Interlingvistikaj Studoj en Poznano finis sian agadon

La Interlingvistikaj Studoj en la universitato Adam Mickiewicz (UAM) estis fonditaj en 1997 per rektora dekreto kaj la unua grupo startis en 1998. La 9-11an de septembro 2024, post 26 jaroj da funkciado, la oka trijara studgrupo trapasis sian lastan … Legi plu

Afiŝita en Lingvoj | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

EEU: Semajno de Lingvoj kaj Paco

La 21an de septembro okazos la Internacia Tago de Paco de UN, kaj La 26an de septembro okazos ankaŭ Eŭropa Tago de Lingvoj, kies temo estas ĉi-jare “Lingvoj por paco”. Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) decidis kunigi la du datojn kaj pretigis … Legi plu

Afiŝita en Mondo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton