Etikedaj arkivoj: La Ondo de Esperanto

Reveno al Esperantujo: kubanino en Tjumeno

Antaŭ nelonge mi rimarkis, ke mi jam havas 18 jarojn en la mondo de Esperanto, kaj tio ankaŭ signifas, ke jam mi proksimiĝas al miaj 40 jaroj. Amuze, mi foje forgesas pri mia aĝo, por mi, mi ĉiam havas 25 … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Jonny M – Petolas: Nova albumo de Jonny M

Hodiaŭ, la 5an de januaro 2024 ĉe Vinilkosmo aperis nova albumo de Jonny M. Ĝia titolo estas Jonny M – Petolas. Dek du kantoj atendas la aŭskultantojn en ĉi tiu freŝnova verko en konata rege-repa maniero, sed ĉi-foje aldoniĝas sudamerikaj … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Jubileoj kaj memordatoj en januaro 2024

1. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Grégoire Maertens (1924-1940- ), belga financoficisto kaj esperantisto; komitatano (1960-2004), estrarano (1977-92) kaj prezidanto (1980-86) de UEA, direktoro de Institucio Hodler’68 (1972-2013), aŭtoro de pluraj artikoloj en/pri Esperanto, honora membro de UEA (1993), honora prezidanto … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Internacia literatura konkurso “Ĥristo Gorov – Ĥrima 2024”

Ĥristo Gorov (Ĥrima) estis unu el la plej elstaraj bulgaraj esperantistoj, talenta Esperanta verkisto, poeto, tradukisto kaj publicisto. Bulgara Esperanto-Asocio anoncas omaĝe al li Internacian Esperantan Literaturan Konkurson. En la konkurso povas partopreni geesperantistoj el ĉiuj landoj. La konkurso “Ĥristo … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Komuna Zamenhofa festo de hungaroj kaj kroatoj

Interkonsento pri partnera kunlaboro inter Hungaria Esperanto-Asocio (HEA) kaj Kroata Esperanto-Ligo (KEL) estis subskribita ankoraŭ en 2011, kaj okaze de ĉi-jara Zamenhofa tago, ĝi donis ankoraŭ unu belan frukton. Dokumenta Esperanto-Centro (DEC) el Đurđevac organizis grupon de dudeko da kroataj … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Litovio: Sukcesa kaj promesplena jaro 2023

La 16-17an de decembro 2023 en Kaŭno okazis la vica 58a Kongreso de Litova Esperanto-Asocio (LEA) kaj la tradiciaj Zamenhof-Tagoj 2023. La kongreso estis ne tute vica, ĉar dum ĝi estis elektitaj novaj prezidanto kaj estraro de Litova Esperanto-Asocio (LEA) … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Zamenhofa vespero en la Londona klubo

La Londona Esperanto-Klubo estis fondita en 1903, precize antaŭ 120 jaroj kaj de tiam ĝi funkciis senhalte dum 120 jaroj, malgraŭ ĉiuj malfeliĉaj eventoj dum ĉi tiu mallonga, laŭ kelkaj, sed longa, laŭ aliaj, jarcento. Ĝia iniciatinto, la fama ĵurnalisto … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Konferenco de la Akademio

Kiel en 2021 kaj 2022, la Akademio de Esperanto proponis al la publiko, la 14an kaj 15an de decembro 2023, retan konferencon de la Akademio konsistantan el naŭ prelegoj 20-minutaj. Ĉeestis pli ol kvardek spektantoj, kaj la prelegoj estas daŭre … Legi plu

Afiŝita en Lingvoj | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

1700 gastoj en la 17a Moskva Lingva Festivalo

La 17a Moskva Lingva Festivalo okazis en la tradicia tempo, tradicia ejo kaj tradicie sukcese: la 10an de decembro 2023 en la fakultato de la neekzaktaj sciencoj ĉe la Supera Lernejo pri Ekonomio. Kaj tradicie ĝin organizis Moskva Esperanto-Asocio MASI … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Sep novaj personoj en la Panteono

Okaze de la 22a naskiĝtago de la paĝaro de edukado.net ni denove festas per premiado de personoj, kies agado en tiu ĉi jaro aŭ dum vivlongo multe kontribuis al la instruado kaj disvastigo de nia lingvo. Ni kreis la Panteonon … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

La junularo de hodiaŭ: La Mondanoj revenas!

La 15an de decembro 2023, je la Zamenhofa Tago, estis oficiale lanĉita la unuopaĵo La junularo de hodiaŭ de La Mondanoj. Per tio la Esperanto-rokbando La Mondanoj el Berlino, kiu fondiĝis en 1983, post longa paŭzo revenas al Esperanto. La … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Sun Mingxiao: La Esperantisto de la Jaro 2023

La Ondo de Esperanto iniciatis en 1998 ĉiujaran proklamadon de la Esperantisto de la Jaro. Al ĉi tiu projekto aliĝis reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj. Kiel la unua laŭreato en 1998 estis elektita William Auld. … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Konciza biografio de Lazarj Markoviĉ Zamenhof

Okaze de la morgaŭa 164a naskiĝdatreveno de Lazarj Markoviĉ “Ludoviko” Zamenhof, naskiĝinta la 3an (Gregorie: la 15an) de decembro 1859 en Bjalistoko, La Ondo de Esperanto proponas konatiĝi kun lia konciza biografio, verkita de Aleksander Korĵenkov, Ruslanda ĵurnalisto kaj esploranto … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Povilas Jegorovas honorita

La 8an de decembro 2023 en Litovia nacia filharmonio en Vilno dum solena kunveno, dediĉita al la 105-jariĝo de Litovia Advokataro, la prezidanto de Litova Esperanto-Asocio advokato Povilas Jegorovas ricevis la plej altan distingon de Litovia Advokataro — Honorsignon de … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Malferma alvoko: Estraro de TEJO 2023/2024

La Elekta Komisiono de TEJO serĉas novajn kandidatojn al la Estraro de TEJO – la ĉefa plenuma instanco de la organizo. La novaj estraranoj oficos dum la resto de la mandato 2023–2024, t. e. ĝis la 31a de aŭgusto 2024. … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton