Etikedaj arkivoj: konkurso

Esperanto ligas homojn: La 13a literatura konkurso de BES

Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki en Bjalistoko kaj Bjalistoka Esperanto-Societo (BES) invitas vin partopreni en la 13a literatura konkurso “Esperanto ligas homojn” por rakonto sub la titolo “Vivmotivoj, aŭ kial mi faras ĉion ĉi?”

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

TEJO: Junulara vojaĝkonkurso en Eŭropo!

TEJO kune kun GEJ (Germanio), JEFO (Francio) kaj KEJ (Katalunio) ricevis aprobon kaj monsubtenon de la Eŭropa Unio por realigi projekton pri daŭripova moviĝeblo. La formato kiun ni elektis por ĝi estis vojaĝkonkurso. Tial, de Roterdamo ĝis Barcelono, inter la … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Belartaj Konkursoj 2023: Du semajnoj ĝis la limdato

Restas nur du semajnoj ĝis la 31a de marto, la limdato por akcepto de konkursaĵoj en la 74aj Belartaj Konkursoj de UEA, kies rezultojn oni anoncos kadre de la 108a Universala Kongreso de Esperanto en Torino. Oni povas konkursi en … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

La 3a Interkultura Novelo-Konkurso: Kun nova temo kaj novaj lingvoj

La Interkultura Novelo-Konkurso (INK) revenas kun la temo La sekreta vivo de miaj najbaroj. La tria eldono de la konkurso estis lanĉita de Akademio Literatura de Esperanto (ALE) kunlabore kun Bobelarto kaj aŭspiciata de Universala Esperanto-Asocio (UEA). La konkurso celas … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Post rikolto necesas draŝi

Belarta rikolto 2022: Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio / Redaktis Miguel Gutiérrez Adúriz, Miguel Fernández, Ulrich Becker. – Novjorko: Mondial, 2022. – 121 p. Kiel ĉiujare Mondial ankaŭ en 2022 aperigis la verkojn premiitajn en la … Legi plu

Afiŝita en Recenzoj | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Kandidatiĝu en la Konkurso “Partoprenu IJK-n” 2023!

Jam tradicie la fonduso Partoprenu IJK-n pretas helpi al membroj de TEJO partopreni la Internacian Junularan Kongreson (IJK). La IJK 2023 okazos de la 5a ĝis la 12a de aŭgusto 2023 en Lignano Sabbiadoro, Italio.

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Fotokonkurso: Mia Rakonto pri Ĉinio

La 29an de decembro 2022 okazis interrete la premia ceremonio por la fotokonkurso “Mia Rakonto pri Ĉinio”, grava programero de la 40a Komuna Seminario (KS). La konkurso estas organizita de la Ĉina Esperanto-Ligo kaj Fremdlingva Eldonejo.

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Dek jaroj de “Belarta rikolto”: premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de UEA

Ekde novembro disponeblas en la Libroservo de Universala Esperanto-Asocio (UEA) la libro “Belarta rikolto 2022”, kun premiitaj verkoj de la 73a okazigo de la Belartaj Konkursoj de UEA, anoncitaj ĉi-jare en la 107a Universala Kongreso (UK) en Montrealo. La libro … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Kjara kun Esperanto-kanto venkis en Eŭropa kantokonkurso

La itala kantistino Chiara Raggi, konata en Esperantujo kiel Kjara, gajnis la Eŭropan konkurson por minoritatlingvaj kantoj “Eurovision Minorities Languages”. Ŝi plenumis la Esperantan version de sia itala kanto Mozaiko, kiu ricevis en la finalo plej multajn voĉojn en la … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Unueco de la Homaro: BELArto-Konkurso

La Bahaa Esperanto-Ligo festos sian 50an datrevenon la 19an de marto 2023, kaj invitas la tutmondan Esperanto-komunumon sendi artaĵon pri la temo “Unueco de la Homaro”. Via originala artaĵo povas esti fotografio, foto de pentraĵo aŭ desegno, aŭ bildo elektronike … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Mia Rakonto pri Ĉinio: Foto-konkurso

La 21-22an de decembro 2022 okazos interrete la 40a Komuna Seminario (KS). Ĉi-jare KS estas organizata de la Ĉina Junulara Esperanto-Asocio (junulara sekcio de Ĉina Esperanto-Ligo) kaj Zaozhuang-Universitato. Dum KS 2022 okazos foto-konkurso kun la temo “Mia Rakonto pri Ĉinio”. Ni bonvenigas ĉiujn kontribuojn! … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Rebecca kaj Matilda: Du traduk-konkursoj de EAB

Esperanto-Asocio de Britio (EAB) proponas du traduk-konkursojn, malfermajn al esperantistoj ĉie en la mondo. La ĉefa konkurso postulas tradukadon de ĉapitroj 1 kaj 3 de la angla versio de Rebecca, verkita de Daphne du Maurier. La dua konkurso, kun kromnomo … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

La 74aj Belartaj Konkursoj de UEA: Eseo

Se vi havas ion por diri esee… partoprenu en la Belartaj Konkursoj de UEA. Eseo: proza verko iom simila al esploro aŭ monografio, sed malpli sistema kaj pli libere esprimanta la pensojn de la aŭtoro.

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Partoprenu en la 74aj Belartaj Konkursoj de UEA en 2023

“Geamikoj, rilate al la kvanto da konkursaĵoj ricevitaj pro la 73a okazigo de la Belartaj Konkursoj (BK) en 2022, ilia nombro plenigas nin de ĝojo”, diras Miguel Gutiérrez Adúriz, Sekretario de la Belartaj Konkursoj de UEA. “Temas ja pri la … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

La sesa tradukkonkurso “Lucija Borčić”

Honore al Lucija Borčić (26.07.1921–14.11.2015) Kroata Esperantista Unuiĝo organizas literaturan tradukkonkurson, ĉe kiu oni rajtas prezenti la tradukojn de iu ajn nacia lingvo al Esperanto. La konkursaj branĉoj estas jenaj: poezio prozo – rakonto aŭ novelo: maksimuma longo 30.000 tajperoj … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton