Etikedaj arkivoj: jubileoj

Jubileoj kaj memordatoj en decembro 2021

6. Antaŭ 25 jaroj mortis Willem Anthony Verloren van Themaat (1931-1959-1996), nederlanda matematikisto, natursciencisto, kaj esperantisto; sekretario de Esperantlingva Verkista Asocio (1990-96); aŭtoro de La akvariinfanoj (SF-romano, 1976), La vicordo de la frazelementoj en Esperanto (1973), Esperanto: Ideologio kaj Kulturo … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Nova senpaga libro: Kvin rakontoj de Dostojevskij

Hodiaŭ, okaze de la ducenta naskiĝdatreveno de Fjodor Miĥajloviĉ Dostojevskij, naskiĝinta la 11an de novembro (Julie: la 30an de oktobro) 1821, la eldonejo Sezonoj (Kaliningrado, Ruslando) publikigis la bitlibron Kvin rakontoj de Dostojevskij. La 55-paĝa libro, kreita laŭ la normoj … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Historio, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Jubileoj kaj memordatoj en novembro 2021

3. Antaŭ 120 jaroj naskiĝis Johannes Edvard Leppäkoski (denaske: Ruotsalainen, 1901-191?-1984), Finnlanda ĵurnalisto kaj esperantisto, kunfondinto de la Esperanto-klubo en Jyväskylä, tradukinto de ĉ. 100 finnaj poemoj, inkluzive de pli ol 30 porinfanaj poemoj en Burĝonoj (1950). Dum tri jardekoj … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Kalocsay naskiĝis antaŭ 130 jaroj

Antaŭ 130 jaroj, la 6an de oktobro 1891 naskiĝis Kálmán Kalocsay (1891-1976), hungara kuracisto kaj elstara esperantisto (ekde 1911), grave influinta la evoluon de la Esperantaj literaturo kaj lingvistiko per siaj verkoj. Kalocsay estas konsiderata kiel la plej grava Esperanta … Legi plu

Afiŝita en Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Jubileoj kaj memordatoj en oktobro 2021

2. Antaŭ 115 jaroj naskiĝis Tomáš Pumpr (1906-1926-1972), ĉeĥa juristo kaj esperantisto; elstara tradukanto, inter kies tradukoj estas Bukedo el ĉeĥaj naciaj mitoj de K. J. Erben (1938), La bapto de caro Vladimir de K. Havlíček Borovský (1952), Invito de … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Marianne H. Vermaas, la brava virino

La 23an de septembro pasas duobla datreveno de Marianne Hubertina Vermaas: la 110a de ŝia naskiĝo en 1911 kaj la 30a de ŝia forpaso en 1991. Marianne Vermaas – aŭ f-ino Vermaas, kiel ŝi ĉiam estis nomata – estis filino … Legi plu

Afiŝita en Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Jubileoj kaj memordatoj en septembro 2021

1. Antaŭ 115 jaroj (1906) en Parizo aperis la unua numero de La Revuo (1906-1914). Legu pli en la artikolo Antaŭ 115 jaroj ekaperis La Revuo de Halina Gorecka. 3. Antaŭ 120 jaroj naskiĝis Salvador Gumà i Clavell (1901-1917-2003), kataluna … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Internacia Junulara Tago 2021

En 1999, la Ĝenerala Asembleo de UN (RES 54/120) aprobis «la rekomendon de la Monda Konferenco de Ministroj de Junularo (…), ke la 12a de aŭgusto estu deklarita Internacia Junulara Tago». La starigo de tiu grava tago estis rimarkinda, ĉar … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , | Lasi komenton

Jubileoj kaj memordatoj en aŭgusto 2021

1. Antaŭ 80 jaroj naskiĝis Torben Kehlet (1941-196?-2001), dana entreprenisto kaj esperantisto, komence de la 1970aj jaroj ekloĝinta en Belgio, kiu sub la markoj TK (Danlando) kaj TK/Stafeto (Belgio) eldonis dekojn da gravaj Esperanto-libroj inkluzive de La Nobla Korano (1969), … Legi plu

Afiŝita en Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Gaston Waringhien 120-jara

Antaŭ 120 jaroj, la 29an de julio 1901 en la familio de la lingvoinstruisto Arthur Waringhien (1860-1925), kaj ties edzino Elise Sophie Waringhien (fraŭline: Descamps, 1865-1956) en la nordfrancia urbo Lillo (france: Lille) naskiĝis la filo Gaston. Gaston Joseph Waringhien … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Jubileoj kaj memordatoj en julio 2021

1. Antaŭ 30 jaroj (1991) en Sverdlovsk (nun Jekaterinburg) aperis la unua numero de la renaskita gazeto Ruslanda Esperantisto (ĉiumonata informilo de Urala Esperantista Societo). 4. Antaŭ 100 jaroj mortis Antoni Grabowski (1857-1887-1921), pola kemiisto, terminologo, poligloto, volapukisto kaj esperantisto; … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Dennis Keefe jubileas!

Antaŭ 70 jaroj, la 17an de junio 1951 en Bloomington (Ilinojso, Usono) naskiĝis Dennis Edward Keefe [Prononcu: kif], usona merkatikisto, lingvoinstruisto kaj esperantisto (ekde 1980), loĝanta en Francio, Ĉinio, Hispanio kaj Usono; internacie konata instruisto de Esperanto, iniciatinto de la … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Jubileoj kaj memordatoj en junio 2021

2. Antaŭ 100 jaroj (1921) en Petrogrado komenciĝis la 3a Tutruslanda Kongreso Esperantista kadre de kiu estis fondita Sovetlanda Esperantista Unuiĝo (SEU). 4. Antaŭ 120 jaroj naskiĝis Izrael Lejzerowicz (1901-1912-1944), pollanda juda ĵurnalisto, verkisto kaj esperantisto, konata ankaŭ kiel Georgo … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Ionel Oneț: Entuziasmo kaj bonvolemo ne sufiĉas

Hodiaŭ, la 29an de majo 2021, 65-jariĝas Ionel Oneț – rumano, aparte konata kiel la nuna libroservisto de UEA. En ĉi tiu rolo li laboras jam pli ol 19 jarojn, kio igas lin rekordulo. Lia aktivado ĉirkaŭ la Esperantaj libroj … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Jubileoj kaj memordatoj en majo 2021

3. Antaŭ 60 jaroj mortis Pjotr Jevstafjeviĉ Stojan (Стоян, 1884-1903-1961), ruslandano loĝinta en pluraj landoj, matematikisto, instruisto, verkisto, vortaristo kaj esperantisto, aŭtoro de pluraj lingvoprojektoj; oficisto de CO de UEA en Ĝenevo (1925-30), aŭtoro de pluraj vortaroj kaj aliaj esperantologiaj … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton