Etikedaj arkivoj: jubileoj

Jubileoj kaj memordatoj en oktobro 2022

1. Antaŭ 135 jaroj naskiĝis Hector Hodler (1887–1903-1920), svisa esperantisto, kunfondinto kaj kunredaktoro (kun E. Privat) de Juna Esperantisto (1903), redaktoro de la revuo Esperanto (1907-20) aĉetita en 1906 ĉe P. Berthelot; kuniniciatoro (1908), vicprezidanto (1908-11), direktoro (1911-19) kaj prezidanto … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Jubilea festo en Hrašćina

La 17an de septembro Esperanto-Societo “Trixini” el Hrašćina (Kroatio) okazigis feston okaze de sia deka datreveno. La societo ricevis la nomon laŭ la pseŭdonimo de la germana magiisto, humanisto, pupisto kaj verkisto Hansjörg Kindler (1933-2015), kiu dum la milito en … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Jubileoj kaj memordatoj por septembro 2022

9. Antaŭ 160 jaroj naskiĝis Albert Steche (1862-19??-1943), germana entreprenisto, politikisto (deputito de la parlamento de Saksio, 1909-18) kaj esperantisto, propagandisto kaj mecenato de Esperanto, aŭtoro de pluraj artikoloj kaj broŝuroj, prezidanto de Germana Esperanto-Asocio (1920-25). 10. Antaŭ 75 jaroj … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Jubileoj kaj memordatoj en aŭgusto 2022

4. Antaŭ 30 jaroj mortis Jacques-Louis Mahé (ĵak-luí maé, 1912–1928-1992), franca fotisto, filmprojekciisto, filmisto kaj esperantisto, konata en Esperanto kiel Lorjak; pioniro de la Esperanta kino (Antaŭen 1936; Angoroj, 1964); aŭtoro de sep romanoj (Neologisme, 1975; Transe, 1976; Retoj, 1978; … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Jubileoj kaj memordatoj en julio 2022

4. Antaŭ 130 jaroj naskiĝis Helmi Dresen (1892-1912-1941), estona instruistino, urbestrarano de Talino dum la Sovetunia periodo, kaj esperantistino nomita “la animo de la estonia Esperanto-movado”; Esperanto-instruistino, ĉefdelegito de UEA en Estonio, kunfondinto de Esperanto-Asocio de Estonio (1922) kaj ties … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Antoni Grabowski: La tagiĝo

Okaze de la 165a naskiĝdatreveno de Antoni Grabowski (1857-1921), la patro de la Esperanta poezio, ni proponas (re)legi plian poemon de Grabowski. Temas pri La tagiĝo, kiun oni konas ankaŭ kiel kanzonon. AlKo LA TAGIĜO Agordu la brustojn, ho nia … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Beletro | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Nikolai Lozgaĉev naskiĝis antaŭ 65 jaroj

Antaŭ 65 jaroj, la 16an de majo 1957 naskiĝis Nikoláj Víktoroviĉ Lozgaĉjóv (Николай Викторович Лозгачёв, 1957-98), konata en Esperanto kiel Nikolai Lozgaĉev, la unua kaj sola prezidanto de Esperanto-Rondo Kulturo (1984-92) kaj de Ruslanda Esperanto-Asocio (1992-94), redakciano kaj fine redaktoro … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Historio, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , | 2 Komentoj

Jubileoj kaj memordatoj en majo 2022

5. Antaŭ 110 jaroj naskiĝis Adam Goralski (1912-1975-2005), pola kemiisto kaj entreprenisto, loĝinta en Venezuelo, Kanarioj kaj Pollando. Li finance helpis plurajn Esperanto-projektojn kaj en 1982 starigis Fondaĵon Grabowski, kiu ĝis nun subtenas la Esperanto-kulturon per premioj kaj subvencioj. 5. … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Hungaria Esperanto-Asocio 120-jara

En Hungario Esperanto estis menciita jam en la jaro 1897. Sekvajare aperis la unua lernolibro verkita por hungaroj fare de Ábel Barabás. La monata gazeto Lingvo Internacia (eldonita en Svedio) ekde 1900 estis pretigata en la presejo de Paŭlo Lengyel … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Jubileoj kaj memordatoj en aprilo 2022

4. Antaŭ 130 jaroj naskiĝis Vilho Setälä (1892-1906-1985), pioniro de la finnlanda fotoarto, kreinto de la finnlingva fotoleksiko kaj la plej konata finna esperantisto; sekretario (1918-22) kaj prezidanto (1955-65) de Esperanto-Asocio de Finnlando, ĝenerala sekretario de la 14a UK (Helsinko, … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Kvin jaroj de Esperanto-Poŝtkruciĝo

La projekto Esperanta Poŝtkruciĝo (EoPK) estas interŝanĝo de poŝtkartoj inter esperantistoj el diversaj landoj kaj regionoj. Precize antaŭ kvin jaroj, la 25an de marto 2017, EoPK estis lanĉita de Moskva Esperanto-Asocio MASI. Spite al multaj teknikaj, sociaj kaj politikaj obstakloj, … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Viktor Sapoĵnikov naskiĝis antaŭ 70 jaroj

La 14an de marto 1952, antaŭ 70 jaroj, naskiĝis Viktor Sapoĵnikov (Виктор Сергеевич Сапожников, 1952-2016), Sovetunia kaj Ruslanda diversprofesiulo (lignohakisto, paŝtisto, filmoprojekciisto, gardisto, eldonisto, gazeta reklam-agento), ŝakisto kaj esperantisto (ekde 1980); kunfondinto kaj redakciano de la legenda samizdata almanako Sezonoj … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Jubileoj kaj memordatoj en marto 2022

2. Antaŭ 50 jaroj mortis Cecil “Tiny” Goldsmith (1889-1907-1972), brita komercisto kaj esperantisto; ekde 1926 ĉefa Esperanto-aganto en Britio kiel administranto/sekretario de BEA, sekretario de tri UKoj en Britio (1930, 1938, 1949), direktoro de UEA/IEL (1936-47), ĝenerala sekretario de UEA … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Jubileo de Eli Urbanová (1922-2012)

Antaŭ 100 jaroj, la 8an de februaro 1922, naskiĝis Eliška “Eli” Urbanová (fraŭline: Vrzáková, 1922-1948-2012), ĉeĥa muzikinstruistino, edukistino, verkistino kaj esperantistino. Ŝi estas unu el la plej konataj Esperanto-verkistinoj, ricevinta kvar premiojn kaj du honorajn menciojn en la Belartaj Konkursoj … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Beletro, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Jubileoj kaj memordatoj en februaro 2022

2. Antaŭ 105 jaroj naskiĝis Hajpin Li (aŭtente: Lee Chae-hyon, 1917-1935-1997), korea armeano, oficisto (i.a., en la Korea filio de CIA) kaj esperantisto; instruisto kaj disvastiganto de Esperanto, fondinto kaj eldonanto de Nove(-)Bakito (1937, 1949-50), vicprezidanto de Korea Esperanto-Asocio (1983-90); … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton