Etikedaj arkivoj: instruado

30 oraj horoj: Nova projekto de ILEI

“Ĉu vi vere kredis, ke ni parolos Esperanton?” – demandis Francesco De Gregori antaŭ jaroj, en unu el siaj kantoj. Milionoj da esperantistoj tra la mondo daŭre kredis je tio, kaj la revo de Ludoviko Lazaro Zamenhof per etaj paŝoj … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Esperanto-kurso en Jiangsu-a Teknologia Universitato daŭras rete

La 2an de novembro pro la pandemio de KOVIM-19 la departemento pri edukado de la urbo Changzhou anoncis haltigon de ĉiuj kursoj kaj lecionoj en diversaj lernejoj. La lernantoj kaj instruistoj devas kvaranteni hejme. Universitatoj tuj fermiĝis, kaj studentoj devas … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Konatiĝu: Stano Marček

Ni daŭrigas prezenti personojn, kiuj kontribuos al la programo de la 56aj Baltiaj Esperanto Tagoj (BET-56), kiuj okazos la 9-17an de julio 2022 en la havenurbo Klaipėda (Litovio). La konata slovaka esperantisto Stano Marček en BET-56 gvidos kurson de Esperanto, … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Realaj renkontiĝoj en kastelo sub sanitaraj kondiĉoj

Dum la pandemio la franca Esperanto-kastelo Greziljono provis funkcii kiel eble plej bone. Kiam ekde marto 2020 ĉiu privatulo devis izoliĝi en sia propra hejmo, mi izoliĝis en nia verda hejmo Greziljono. Tiam mi ĝardenumis kaj senveprigis sur ĝia granda … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Premio Maŭro La Torre

Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) kunlabore kun la familio La Torre anoncas konkurson pri esplorlaboro en unu el la kampoj, en kiuj laboris la karmemora prezidanto de ILEI, profesoro Mauro La Torre (1946-2010). En 2011 la Komitato de ILEI … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Nova estraro de la instruista ligo

La Komitato de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) kunsidis kadre de la 54a Virtuala Esperanto-Kongreso de ILEI (VEKI), al kiu aliĝis 156 personoj el 42 landoj. La kvorumo estis atingita, kaj la Komitato estis decidpova. Elektiĝis kiel prezidanto Ahmad … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Esperanto-kurso de Hubei-a Esperanto-Asocio

La 17an de julio komenciĝis Esperanto-kurso de Hubei-a Esperanto-Asocio en la urbo Shiyan de la provinco Hubei. La kurso okazas ĉeeste kaj interrete, du fojojn semajne. Yin Jiaxin, vicprezidanto de Hubei-a Esperanto-Asocio, instruas Esperanton al la lernantoj. Inter ili dek … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Esperanto en universitataj medioj: nuntempo kaj estonteco

La simpozio de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) “Esperanto en universitataj medioj: nuntempo kaj estonteco” okazos en la kadro de la ĉi-jara kongreso de ILEI virtuale la 12-13an de aŭgusto 2021, per Zoom, en kvar prelegblokoj:

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Virtuala SES 2021

Ĉi-jare SES (Somera Esperanto-Studado https://ses.ikso.net/) ne povos okazi ĉeeste kiel antaŭe planite en Ĉeĥio. Pro la pandemio ni devis ŝanĝi la planojn kaj tial la evento ĉi-somere okazos virtuale, de la 2a ĝis 11a de julio 2021! Tio ja havas … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , | Lasi komenton

NASK: Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto

Pro la daŭra pandemio, la programoj de NASK 2021 restos virtualaj. Ĉi-jare NASK kaj ESF prezentos tri virtualajn sesiojn de la tradicia somera kursaro.

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Pri la 54a ILEI-Kongreso en 2021

ILEI devas rezigni pri la surloka fizika kunveno en Benino. La anoncoj pri aliĝoj estis tre malmultaj pro la daŭraj limigoj kaj obstakloj en vojaĝado. Tamen la pandemia situacio en Benino daŭre estas tute kontentiga kaj sekura. ILEI lanĉas virtualan … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Esperanto oficiale menciita en ALTE-laborgrupoj

Pliaj paŝoj favore al esperanto en Konsilio de Eŭropo, kadre de la kunlaboro kun Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo (ALTE). Krom aktivi en du el la kvar laborgrupoj pri alfabetigo kaj lingvotestado de enmigrintoj, Kultura Centro Esperantista sukcesis oficiale menciigi … Legi plu

Afiŝita en Lingvoj | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Komenciĝis kurso de Liaoning-a Esperanto-Kultura Klubo

La 15an de majo komenciĝis la tria Esperanto-kurso de la Liaoning-a Esperanto-Kultura Klubo. Sinjoro Liu Weijie gvidis 20 homojn lerni Esperanton. Li enkondukis al la lernantoj la naskiĝon, la estontan disvolviĝon kaj aplikadon de Esperanto, kaj klarigis pri gramatiko kaj … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Nova okazigo de Esperanto-kurso por hispanparolantoj

En 2020, kunlabore kun Kolombia Esperanto-Ligo (KEL) kaj TEJO, UEA inaŭguris retan Esperanto-kurson por hispanparolantoj. Al ĝi aliĝis 672 homoj el 26 landoj kaj 51 volontulaj instruistoj. La kurso estis plene senpaga por ĉiuj. Laŭ la uzita metodo lernantoj dividiĝis … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

ILEI raportas pri trimonata agado de 2020-10-15 ĝis 2021-01-15

Eventoj Kongreso 2021 Pro diversaj pandemiaj kaj organizaj malfacilaĵoj la Estraro de ILEI decidis dum sia lasta retkunsido 2021/01/12 translokigi la ILEI-kongreson 2021 al Benino, al ĝia ekonomia ĉefurbo Kotonuo. La loko estis elektita pro diversaj kialoj: trankvila lando kun … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , | Lasi komenton