Etikedaj arkivoj: historio

Jubileoj kaj memordatoj en februaro 2026

4. Antaŭ 130 jaroj naskiĝis Henry William Holmes (Hoŭmz, 1896-1927-1986), brita armea oficisto, framasono, spiritisto kaj esperantisto, pli konata kiel Harry Holmes; la plej longtempa prezidanto de la Londona Esperanto-Klubo (1933-53), komitatano (1956-74), estrarano kaj vicprezidanto (1956-64) de UEA. Dufoje … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Historio, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Resuma tabelo pri ĉiuj BEToj

Dum la Sovetunia periodo la Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET) por la esperantistoj de USSR anstataŭis la Universalajn Kongresojn de Esperanto, kiujn sovetunianoj preskaŭ ne povis partopreni. Komence ĉi tiuj someraj renkontiĝoj nomiĝis Ĉebaltaj Esperantistaj Tendaroj (ĈET), poste Baltiaj Esperanto-Tendaroj (BET) kaj … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Jubileoj kaj memordatoj en januaro 2026

3. Antaŭ 80 jaroj mortis Jean Borel (1868-1901-1946), svisa ĵurnalisto, eldonisto, volapukisto kaj esperantisto, dum pli ol 40 jaroj loĝinta en Berlino; kunfondinto (1902) kaj vicprezidanto (1902-03) de Svisa Esperanto-Societo, de la eldonejo Esperanto-Verlag Möller & Borel (1903; de 1912 … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Konciza biografio de Zamenhof

Okaze de la hodiaŭa 166a naskiĝdatreveno de Lazarj Markoviĉ “Ludoviko” Zamenhof, naskiĝinta la 3an (Gregorie: la 15an) de decembro 1859 en Bjalistoko, “La Ondo de Esperanto” proponas (re)konatiĝi kun lia konciza biografio, verkita de Aleksander Korĵenkov, Ruslanda ĵurnalisto kaj esploranto … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Ekspozicio “Vojaĝo. Per biciklo al Azio kun Esperanto (1928–1932)”

Mardon, la 9an de decembro 2025, je la 17:00 UTC inaŭguriĝos la ekspozicio “Vojaĝo. Per biciklo al Azio kun Esperanto (1928–1932)” en la Nacia Biblioteko de Pollando (al. Niepodległości 213, Varsovio). La ekspozicio, kuratorita de Pascal Dubourg Glatigny kaj Gabriela … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Historio | Etikedigita , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

La romano pri Romano

Omaĝe al la pollanda ĵurnalisto kaj esperantisto Roman Dobrzyński, kiu forpasis la 13an de novembro 2025, ni proponas (re)legi lian (ne centprocente seriozan) membiografieton kun la titolo “La romano pri Romano”, kiu okaze de lia 80-jariĝo aperis en “La Ondo … Legi plu

Afiŝita en Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

La novembra rabato: Forkaptita de R. L. Stevenson

Stevenson, Robert Louis. Forkaptita / Tradukis el la angla Albert Goodheir. – 2a eldono. – Glasgow: Kardo, 1989. – 181 paĝoj. – Prezo: 10€ (kun sesona rabato). Antaŭ 175 jaroj, la 13an de novembro 1850 en Glasgovo naskiĝis Robert Louis … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Esperantaj jubileoj kaj memordatoj en septembro 2025

7. Antaŭ 120 jaroj naskiĝis Vasil Peevski (Васил Пеевски, 1905-1915-1992), eminenta bulgara sciencisto kaj inĝeniero (vicprezidanto (1979-81) kaj prezidanto (1982-84) de la Internacia Geodezia Federacio, prezidanto de la Centra Konsilio de la Bulgariaj Scienc-Teknikaj Asocioj ktp; aŭtoro de multaj fakaj … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Cifereca Arkivo de Pola Esperanto-Asocio en la reto

Kun ĝojo ni anoncas, ke oni malfermis Ciferecan Arkivon de la Pola Esperanto-Asocio – nova sekcio de nia retejo, dediĉita al kolektado kaj publikigo de la kultura heredaĵo de la Esperanta movado en Pollando.

Afiŝita en Esperantujo, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Esperantaj jubileoj kaj memordatoj en aŭgusto 2025

1. Antaŭ 120 jaroj naskiĝis Hugo Röllinger (1905-1921-2001), germana asekuristo kaj esperantisto, Esperanto-instruisto, fondinto (1949) kaj longtempa prezidanto de la Esperanto-grupo en Bad Kissingen, ofta preleganto en la Esperanto-kastelo Grésillon kaj universitato La Laguna; komisiito de UEA (1965-2001) pri listo … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Esperanto-Tago: Antaŭ 138 jaroj aperis la Unua Libro

Antaŭ 138 jaroj, la 26an de julio 1887 (la 14an de julio, laŭ la Julia kalendaro) en Varsovio aperis la broŝuro “Internacia lingvo. Antaŭparolo kaj plena lernolibro (por Rusoj)” [Международный языкъ. Предисловiе и полный учебникъ (por Rusoj], konata nun kiel … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Artikoloj pri ĉiuj UKoj okazintaj ekde la 1991a jaro

Post tri tagoj, la 26an de julio 2025 en Brno komenciĝos la 110a Universala Kongreso de Esperanto (UK). En nia arkiva retejo (ne en la novaĵretejo) estas publikigitaj artikoloj pri ĉiuj UKoj okazintaj ekde la 76a UK en Bergeno en … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Esperantaj jubileoj kaj memordatoj en julio 2025

1. Antaŭ 20 jaroj mortis Fernando de Diego de la Rosa (1919-1933-2005), ­hispana tradukisto, redaktoro kaj esperantisto, loĝinta en Venezuelo kaj Pollando; unu el la plej elstaraj Esperanto-tradukistoj (“Cigana romancaro” de F. García Lorca, 1971; “La inĝenia hidalgo Don Quijote de … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Kunfluo: Ĉiutaga informilo de BET-59

Baltiaj Esperanto-Tendaroj (BET) siatempe estis mini-kongresoj de Esperanto en Sovetunio. Okazante laŭvice en la tri Baltaj Respublikoj, ili kunvenigis centojn da gesamideanoj el la tuta Esperanta landego. Kiam mildiĝis la kontrolo kaj plifaciliĝis aliro al multobliga tekniko, aperis la ebleco … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton