Etikedaj arkivoj: HeKo

Novjara saluto de la Konsulo de la Esperanta Civito

Tri problemaroj karakterizas la geopolitikan situacion fine de 2022: la klimata evoluo, la mislokitoj, la lokaj militoj. La tri problemaroj estas interligitaj, kaj efikas negative al la socia kaj ekonomia stabileco en la mondo. Tiu negativa efiko koncernas ankaŭ la … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Koincide ILEI-konferenco kaj TEJO-kongreso en Lignano?

“La 79a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO okazos, kune kun la ILEI-kongreso, inter la 5a kaj la 12a de aŭgusto 2023 en Lignano, Italio (Venecilando). Origine la IJK devis okazi en Marina di Massa (Toskanio), sed pro nekonsento kun … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

HeKo miscitis miajn vortojn pri la Montreala UK

La 25an de majo en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto mi komentis la aliĝstatistikon de la Montreala Universala Kongreso de Esperanto: Probable, la Montreala UK iĝos la plej malgranda Universala Kongreso post la Dua Mondmilito. Ekde la 1947a jaro, … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Unuanima rezolucio de la Esperanta Civito

La Senato de la Esperanta Civito, kunvokita al konsulto la 16an de marto 2022, sub la prezido de la Konsulo, sen. Riichi Karibe, unuanime decidis a) daŭre partopreni en la streboj reformi Unuiĝintajn Naciojn, por ke la institucio ne estu … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Mondo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Germanio implice agnoskas ke vakcinado vanas

Malpermesante lastminute ĉian kunvenon de pli ol dek personoj, la aŭtoritatoj de Germanio (kaj de aliaj landoj) implice agnoskas ke la vakcinoj vanas. Du vakcinadoj, plus verda karto, plus testo plus diplomo laŭ la budapesta ekzameno ne sufiĉas por partopreni … Legi plu

Afiŝita en Mondo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Skeptiko pri la savo de la Universala

La Komitato de UEA ankoraŭ ne findecidis ĉiun paŝon de la finance resaniga plano proponita de la Estraro: mankas la plej grava, nome la vendo de la antikva domo en Roterdamo, por rekapitalizi la Asocion. Demando estas: ĉu tiu plano … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | 1 komento

Ne ekzistas alternativo al la Roterdama malmunto

Plej probable la Komitato de UEA la 18an de septembro 2021 aprobos la proponojn de la Estraro de UEA, simple ĉar neniu konkreta alternativo estas proponita de la interna opozicio, kiu pafas siajn kuglojn (ofte per la pistoletoj de anonimuloj) … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Rekorde intensa kultura monato en Svislando

Danke al Kultura Centro Esperantista (KCE) kaj ĝia Esperanto-Domo en Ĉaŭdefono, Svislando gastigis dek unu sukcesajn Esperanto-aranĝojn en unu monato: kurso por formado de stabano, du kursoj pri tradukado, kurso por lingvokomencantoj, Esperantologia Fakultato, Komitatkunveno de KCE, Asembleo de la … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Julian Modest nova PEN-prezidanto

Julian Modest (pseŭdonimo de Georgi Mihalkov) estas la nova prezidanto de Esperanta PEN-Centro; lin elektis la Asembleo, kiu fizike kunvenis ĉe la Esperanto-Domo en Svislando, krome kun la skajpa partopreno de Carlo Minnaja. Julian Modest estas unu el la plej … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Reala Esperantio nur en Greziljono kaj KCE

Katastrofa 2021 por la kongresoj: UEA, TEJO, SAT, ILEI rezignis pri ilia okazigo, favore al virtuala surogato. Sed malbona jaro ankaŭ por E@I kaj Esperantic Studies Foundation: eĉ la famaj Somera Esperanto-Studado (SES) kaj Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) feliĉigos precipe … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

LF-koop havas la eldonrajton de la HdE-libroj

La Administra Komitato de LF-koop atentigas ke ĉiu eldona rajto pro la cento da libroj publikigitaj de Heroldo de Esperanto ekde la 1920aj jaroj apartenas al LF-koop mem. Esceptas nur la manlibro de Umberto Broccatelli, kies rajtoj estis transdonitaj al … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

PEN-kajero pri la esperanto-literaturo en la portugala

De kelke da tempo aro da universitataj profesoroj (inter ili Fernando Pita) strebas starigi kurson pri esperanto en la Federacia Instituto de Cearao (IFCE, Brazilo). La afero bone marŝas, kaj inter la proponataj lernobjektoj estos kurso pri Esperanta kulturo. Tial … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Granda donaco por Afrika Esperanto-Instituto

La civita biblioteko de insulo Olerono en Francio ricevis ses skatolojn da libroj, diskoj kaj kasedoj, herede de iu s-ro Angot. La biblioteko tamen rifuzis ilin, oficiale pro spacomanko, kaj bonŝance kontaktis la prezidantinon de Esperanto-Charento antaŭ ol detrui ilin. … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Milita risko de Belfasto al Kievo

Norda Irlando kaj specife Belfasto refalas en la riskon de civila milito. La ĵusaj gravaj perturboj en la nordirlanda ĉefurbo (interalie sidejo de la venonta Universala Kongreso de Esperanto) originas el problemoj lige kun la brita secesio el Eŭropa Unio, … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Verda stelo kaj roza triangulo, specifa antologio

Laŭ c-ano Giorgio Silfer, kunaŭtoro de Historio de la esperanta literaturo, naciaj antologioj en esperanto estas relative multaj kaj ofte bonaj, sed preskaŭ mankas specifaj antologioj. Per Verda stelo kaj roza triangulo li nun kolektas erojn originalajn el prozo kaj … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton