Etikedaj arkivoj: Halina Gorecka

Legu la demonstran version de la septembra Ondo (2022, №3)

En la arkiva retejo de La Ondo de Esperanto / Sezonoj ĵus aperis la demonstra pdf-versio (demoversio) de la septembra (aŭtuna, laŭ la nordhemisfera vidpunkto) eldono de La Ondo de Esperanto, kiun la abonantoj ricevis antaŭ kvin semajnoj. La 48-paĝa … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

La septembra Ondo: riĉa movade kaj kulture

Dum pluraj jaroj la septembra kajero de La Ondo de Esperanto estis plena je raportoj pri eventoj de la t. n. “Kongresa Sezono en Esperantujo”, kaj, post du preskaŭ senkongresaj pandemiaj jaroj 2020 kaj 2021, la septembra Ondo por 2022 … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

La Ondo jubileas: 1000 tagoj da senĉesa informado

Hodiaŭ, la 26an de septembro, je la 269a tago de la 2022a jaro, la novaĵretejo La Ondo de Esperanto havas interesan jubileon. Jam dum 1000 sinsekvaj tagoj ekde la 1a de januaro 2020 en nia novaĵretejo ĉiutage aperas almenaŭ unu … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

“Mi forveturis al Astana. Mi venis al Nur-Sultan”

Antaŭ kvar tagoj la prezidanto de Kazaĥstano eldonis ukazon pri vica nomŝanĝo de la ĉefurbo de ĉi tiu mezazia lando. La urbo Nur-Sultan denove iĝis Astana. Se vi scivolas pri la antaŭa ĉeno de la nomŝanĝoj de ĉi tiu urbo, … Legi plu

Afiŝita en Halina Gorecka, Historio, Mondo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Tripersona Kongresa Fako de UEA el la stabo de E@I

UEA ial ne aperigis gazetaran komunikon pri la ĉeso de la senprecedence longa laboro de Clay Magalhães kiel la Konstanta Kongresa Sekretario de UEA (KKS = kokoso), kaj ni devis aperigi en La Ondo prian artikolon de Osmo Buller. Ĉar … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

La junia Ondo: Esperantujo revigliĝas

Post du jaroj en la kondiĉoj de kontraŭpandemiaj reguloj nun denove okazas esperantistaj renkontiĝoj kaj kongresoj en diversaj landoj, kaj tio respeguliĝas en la junia (nordhemisfere: somera) ĉiusezona gazeto La Ondo de Esperanto (2022, №312). En ĝia primovada sekcio “Eventoj” … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Beletra Almanako, 2022, №1

La vintrofina eldono de Beletra Almanako (ankoraŭ ne anoncita en ĝia retejo) ampleksas 180 paĝojn. Ĝi estis pretigita evidente en pli posta tempo ol februaro, se juĝi laŭ la enkondukaj poeziaj tekstoj rilataj, eĉ se ne rekte, al la eventoj … Legi plu

Afiŝita en Halina Gorecka | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

La Kurŝa Terlango

Halina Gorecka intencis prelegi pri la Kurŝa Terlango kadre de la 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Klajpedo, kies programo enhavas ekskurson al la Litovia (norda) parto de la Kurŝa Terlango. Pro la problemoj, ligitaj kun la translimiĝo el Ruslando al Eŭropa … Legi plu

Afiŝita en Halina Gorecka, Mondo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

BET-56 en Klajpedo komenciĝas

Hodiaŭ, la 9an de julio en la Litovia havenurbo Klajpedo komenciĝas la 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-56), al kiuj aliĝis pli ol 250 personoj el 31 landoj. Bedaŭrinde, pro la komplikitaj rilatoj inter Eŭropa Unio kaj Ruslando, la redaktoro kaj eldonanto … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Ankoraŭ du numeroj de La Ondo senpage elŝuteblaj

Antaŭ unu semajno, samtempe kun la enretigo de Superforta ambicio de Aleksandr Saĥarov, estis enretigitaj ankaŭ du numeroj de la ĉiusezona bitgazeto La Ondo de Esperanto – la printempa (laŭ la nord-hemisfera vidpunkto) eldono por la 2020a jaro kaj la … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Superforta ambicio: Senpage elŝutebla primovada satiro

Saĥarov, Aleksandr Andrejeviĉ. Superforta ambicio: Skizo el la esperantista vivo, originale verkita / Postparolo de Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov. — Kaliningrado: Sezonoj, 2017. — 31 p. — (Literatura suplemento al La Ondo de Esperanto, 2017). Hodiaŭ, la 19an de … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , | 1 komento

900 tagoj da ĉiutaga informado en La Ondo de Esperanto

Hieraŭ, la 16an de junio 2022 en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto aperis la artikolo Raporto de la Elekta Komisiono de UEA por la mandato 2022-2025. Ĉi tiu publikigo signifas, ke jam dum 900 sinsekvaj tagoj en nia novaĵretejo … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka | Etikedigita , , , , , , , | 1 komento

Dankon pro la donacoj

Ĉi tiu novaĵretejo funkcias kaj evoluas nur danke al la donacoj kaj abonoj al la almanako La Ondo de Esperanto. Malkiel la novaĵretejo, kiu estas libere legebla de ĉiu deziranto, la almanako estas legebla nur de tiuj, kiuj abonas ĝin. … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Unu semajno en Azio

Dum la sep venontaj tagoj ni, Halina kaj Aleksander, estos ekster Kaliningrado, en Tjumeno kaj Kamyŝlov (Nord-okcidenta Azio). Dum tiu tempo ni ne estos kontakteblaj retpoŝte kaj telefone, bonvolu ne sendi urĝajn mesaĝojn kun petoj, kiujn ni ne povos plenumi. … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Halina Gorecka | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton