Etikedaj arkivoj: Grigorij Arosev

Krimeo: UEA sekvu UEFA?

Sekvante ĉiaspecajn diskutojn kaj kverelojn ĉirkaŭ la rusia anekso de Krimeo mi, sincere dirante, plene forgesis, ke fakte povas ekzisti ankaŭ la “movada“ flanko de la problemo. Sed nun, legante la raportojn post la okazinta konferenco de Rusia Esperantista Unio … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | 21 Komentoj

Pjotr Ĉajkovskij: Inventinto de sentotransdonilo

Antaŭ 175 jaroj, la 25an de aprilo (Gregorie: la 7an de majo) 1840 en Votkinsk (tiam en Vjatka gubernio, nun en Udmurtio) naskiĝis Pjotr Ĉajkovskij (Пётр Ильич Чайковский). Kion oni rememoras, aŭdante la familinomon Ĉajkovskij? “La cigna lago”, “La nuksrompilo”, … Legi plu

Afiŝita en Kulturo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Feliĉo ekster difinoj: Boris Pasternak

Okaze de la 125-jariĝo de Boris Pasternak, kiu naskiĝis la 29an de januaro (Gregorie: la 10an de februaro) 1890, ni reaperigas la artikolon de Grigorij Arosev, kiu unue aperis en 2010. La unua alineo estas modifita kongrue kun la datoj, … Legi plu

Afiŝita en Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , | 1 komento

Grigorij Arosev: Muziko kaj maro

1. Ekstere estis sufoka varmego. Leo kuris por preni la intervjuon. Li ne estis malfruiĝanta, tamen por iri jam mankis tempo – necesis kuri. Ĉirkaŭe bruis, tondris, grumblis, hupis kaj brulis la apenina vespero. Leo ĉiusekunde viŝis ŝviton de la … Legi plu

Afiŝita en Beletro | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

La mortinta tempo

La ruslingva novelo Мёртвое время (La mortinta tempo) de la moskva verkisto Grigorij Arosev aperis en la decembra numero de la literatura magazino Дружба народов (La amikeco de la popoloj). Menciinda estas la fakto, ke la novelo estas dediĉita al … Legi plu

Afiŝita en Historio | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Pri la nigrflugila pasero

Atentaj ŝatantoj de la romano Lundo ekas sabate, verkita de Arkadij kaj Boris Strugackij, parkere scias versaĵon, kiu aperas en la dua ĉapitro de la unua parto. La protagonisto Aleksandr Privalov pasigas maltrankvilan nokton en la sorĉodomo, kaj interalie trovas … Legi plu

Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

La kvara ĉampioniĝo de CSKA

Rezultoj de la futbala sezono en Rusio La finiĝinta futbala sezono en Rusio estis la unua, kiu plene okazis laŭ la sistemo “aŭtuno-printempo”. La antaŭa transira sezono daŭris pli ol plenan jaron (ekde marto 2011 ĝis majo 2012), kaj ĉiuj … Legi plu

Afiŝita en Mondo | Etikedigita , , , , , , | 1 komento

Postprezidaj meditoj

Post la eksiĝo de la prezida posteno en Rusia Esperantista Unio (REU) mi ekanalizis la rezultojn de mia propra laboro. De ekstere la rezultoj efektive aspektas magraj, pli ĝuste – neekzistantaj. Mi konsentas kun tio kaj eĉ pretas akcepti la … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | 40 Komentoj

Jaro 2012: Niaj atingoj kaj malsukcesoj

Inter la “Rondaj Tabloj” de La Ondo de Esperanto la plej tradicia estas la jar-ŝanĝa. Ankaŭ ĉi-foje ni invitis diverstendencajn aktivulojn respondi la demandon: “Kiu(j)n Esperanto-evento(j)n en 2012 vi taksas la plej pozitiva(j) kaj la plej negativa(j)?” El la 17 … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , | 7 Komentoj

Historio de la Rusia Regno ekde Gostomysl ĝis Timaŝev

Verkita de Aleksej Konstantinoviĉ Tolstoj (Tradukita de Grigorij Arosev) Nia regno estas granda kaj abunda, sed ordo mankas en ĝi. Nestoro, la kroniko, paĝo 8 1 Geknaboj, donu degnon por ava rememor’. Tre riĉas nia regno, sed ordo estas for. … Legi plu

Afiŝita en Beletro, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

REU konferencos en aprilo

Konforme al la Ĝenerala regularo de REU (Rusia Esperantista Unio), kiu tekstas: “La Estraro anoncas pri la dato, loko kaj proponata Tagordo de la Konferenco en la Organo de REU ne malpli frue ol tri monatojn antaŭ la dato de … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | 2 Komentoj

Sciencisto, filo de la poetoj

Longa homa vivo en la lastaj jarcentoj estas interalie promeso de drastega ŝanĝo de ĉirkaŭa medio. Ekzemple la verkisto Bernard Shaw naskiĝis en 1856, en la jaro de la invento de celuloido, kaj mortis en 1950, kiam estis prezentita la … Legi plu

Afiŝita en Historio, Kulturo, Mondo | Etikedigita , , , , , , , , , , | 1 komento

Aleksandro Mitin: Esperantisto kaj poeto – danke al interreto

Aleksandro Mitin, 27-jara diplomita kemiisto el Niĵnij Novgorod, fariĝis la unua ruslandano, kiu prenis la unuan lokon en la poezia branĉo de la Belartaj konkursoj de UEA. Li, pli frua laŭreato de Liro, afable konsentis rakonti pri si al niaj … Legi plu

Afiŝita en Beletro | Etikedigita , , , , , , , , , | 2 Komentoj

Fatraso, Kanibalo kaj Damaĝantoj

La 34a Moskva Internacia Kinofestivalo (MIKF) el la oficiala vidpunkto fariĝis triumfa por la britia kino. Estis du konkursoj por ludfilmoj (la ĉefa kaj Perspektivoj), kaj en ambaŭ venkis reprezentantoj de Britio: respektive Junkhearts (la tradukon de ĉi vorto ni … Legi plu

Afiŝita en Kulturo | Etikedigita , , , , , , , | 4 Komentoj

Nenio ŝanĝiĝis

Hispanio – ĉampiono de Eŭropo 2012 La eŭropa futbalĉampionado, kiu la unuan fojon okazis en orienteŭropaj landoj (Pollando kaj Ukrainio) finiĝis per sufiĉe prognozebla venko de Hispanio. La nacia teamo de ĉi tiu lando fariĝis la unua en la historio, … Legi plu

Afiŝita en Mondo | Etikedigita , , , , , | 1 komento