Etikedaj arkivoj: Eŭropa Unio

Malhisi la flagojn

Vide el Bruselo La ĵurnalistoj malofte rigardas en la pasintecon. Ĉiam ni enfokusigas la estontecon kaj ĉion, kio novas. Antaŭ kvin jaroj, Eŭropo ŝajnis solvi la grekan “problemon” laŭ la tiama prezidanto de la Eŭropa Komisiono José Manuel Barroso. Jam … Legi plu

Afiŝita en Vide el Bruselo | Etikedigita , , , , , , , , , , | 1 komento

Britio, ĉu denove insula?

Vide el Bruselo En la parlamenta balotado, okazinta la 7an de majo en la Unuiĝinta Reĝolando de Britio kaj Norda Irlando, venkis la Konservativa Partio, kaj ĝia gvidanto David Cameron deklaris, ke li plenumos sian balotpromeson okazigi referendumon pri la … Legi plu

Afiŝita en Mondo, Vide el Bruselo | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Eŭropa Energia Unio

Vide el Bruselo Meze de marto eŭropaj gvidantoj en sia pintokunveno en Bruselo apogis la planon de la Eŭropa Komisiono (EK) pri la Eŭropa Energia Unio. La planon EK proponis komence de la jaro kaj metis prioritatojn por la eŭropaj … Legi plu

Afiŝita en Mondo, Vide el Bruselo | Etikedigita , , , , , , , | 1 komento

Kion ni manĝas?

Vide el Bruselo Du jarojn post grandega viando-skandalo, la Eŭropa Parlamento voĉdonis por devigi la vendistojn informi konsumantojn pri la lando de origino de karno uzata en antaŭfaritaj manĝaĵoj, ekzemple, en “lasanjoj”. Tio jam estas la kazo por freŝa bov-karno, … Legi plu

Afiŝita en Mondo, Vide el Bruselo | Etikedigita , , , , , , , | 1 komento

Diskuti la energian kaj klimatan politikojn

Vide el Bruselo Fine de oktobro la eŭropaj ĉefoj denove kunvenos en Bruselo por diskuti la energian kaj klimatan politikojn. Iom antaŭ la kunveno estis publikigita nova raporto, kiu montras, kiel grandaj firmaoj en la energisektoro volas konservi la dependecon … Legi plu

Afiŝita en Mondo, Vide el Bruselo | Etikedigita , , , , , , , | 1 komento

Ĉu Bruselo decidos pri klimato?

Vide el Bruselo La EU-balotoj montris, ke kreskis partioj kaj politikistoj, kiuj kontraŭas la ideon de Eŭropo, kaj ankaŭ tiuj, kiuj kontraŭas kelkajn bazajn ideojn de homaj rajtoj. La Eŭropa Parlamento (EP) devos ankoraŭfoje bonvenigi Marie Le Pen, gvidantinon de … Legi plu

Afiŝita en Mondo, Vide el Bruselo | Etikedigita , , , , , | 2 Komentoj

Kimrio kontraŭ Eŭropo

Vide el Bruselo Kiel kimro, mi komprenas, ke plejmulto da homoj en Anglio, kaj certe en la sud-orienta Anglio kontraŭas plian proksimiĝon al la Eŭropa Unio (EU). Se la lastaj opinisondoj ripetiĝos fine de majo je la balota tago, la … Legi plu

Afiŝita en Mondo, Vide el Bruselo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Eŭropaj elektoj

Vide el Bruselo Jam dum kelkaj monatoj videblas, ke membroj de la Eŭropa Parlamento malpli ofte sin prezentas en la diversaj komitatoj. Plej grava estas la preskaŭ kompleta manko de parlamentanoj dum la kutima ĵaŭda posttagmeza diskuto pri homaj rajtoj … Legi plu

Afiŝita en Mondo, Vide el Bruselo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Viando eŭropa

Vide el Bruselo Vegetarismo kaj Esperanto havas longan kunhistorion. Jam en 1893 aperis favoraj artikoloj pri vegetarismo kiujn Zamenhof poste metis en la Fundamentan Krestomation. Laŭ la Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio (TEVA), Zamenhof mem havis pozitivan sintenon al vegetarismo. Ankaŭ … Legi plu

Afiŝita en Mondo, Vide el Bruselo | Etikedigita , , , , , , , | 2 Komentoj

Jaro de progreso kontraŭ impostevitado?

Vide el Bruselo Je la komenco de 2014 novaj EU-reguloj ekpostulas, ke la membroŝtatoj interŝanĝu “disponeblajn” informojn pri enspezoj, direktor-kotizoj, asekuroj, produktoj, pensioj kaj nemoveblaĵoj. Tio estas la respondo de la Eŭropa Komisiono je la skandalo pri impostevitado. La skandalo … Legi plu

Afiŝita en Mondo, Vide el Bruselo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Savi endanĝerigitajn lingvojn

Vide el Bruselo Por multaj ekster Bruselo, tiaj plenkunsidaj voĉdonoj en la Eŭropa Parlamento (EP) estas kontraŭlogikaj aŭ hipokritaj. Parlamentanoj ĵus akceptis raporton, kiu alvokas la registarojn en la tuta Eŭropa Unio (EU) agadi por daŭra lingva diverseco. Aliaflanke, ili … Legi plu

Afiŝita en Lingvoj, Mondo, Vide el Bruselo | Etikedigita , , , , , | 6 Komentoj

EU malsukcesas kontraŭi impostevitadon

Vide el Bruselo Pro la malkovro de centmiloj da bankkontoj en impostparadizoj tra la mondo, ekmoviĝis ankaŭ moŝtuloj en Bruselo. Tamen evidentiĝas, ke la Eŭropa Unio (EU) nur ege malfacile kapablos kontraŭi impostevitadon.

Afiŝita en Mondo, Vide el Bruselo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Baldaŭ 24 aŭ eĉ 30 lingvoj, sen Esperanto

Vide el Bruselo Antaŭ 50 jaroj la esperantistoj esperis, ke la Zamenhofa kreaĵo estos inter la la oficialaj lingvoj de la Eŭropaj institucioj apud la franca, germana, itala kaj nederlanda. En 1974, kiam aldoniĝis la dana kaj la angla, tiaj … Legi plu

Afiŝita en Lingvoj, Mondo, Vide el Bruselo | Etikedigita , , , , , | 9 Komentoj

Vicprezidanto de la Eŭropa Parlamento alvokas la armeon enmiksiĝi

Vide el Eŭropo Imagu tion: En la tempo, kiam la prezidantoj de la Eŭropa Komisiono (EU), Eŭropa Parlamento (EP) kaj Eŭropa Konsilio planas vojaĝi al Norvegio por ricevi la Nobel-premion por paco, vicprezidanto de la Eŭropa Parlamento alvokas armeon forigi … Legi plu

Afiŝita en Mondo, Vide el Bruselo | Etikedigita , , , , , , , | 3 Komentoj

Artefarita Esperanto-stila Eŭropo

Vide el Eŭropo Verŝajne Herman Van Rompuy, la prezidanto de la Konsilio de la Eŭropa Unio (EU) ne scias multon pri la lingvo Esperanto. Van Rompuy, ĉiam bonintenca, certe neniam intencas ofendi, sed ja faris. Somere, li, aŭ almenaŭ liaj … Legi plu

Afiŝita en Vide el Bruselo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton