Etikedaj arkivoj: Esperanto-renkontiĝo

PRINTEMPE 2026″ Ĝuu la printempon dum Pasko en Wiesbaden

Ĉu vi jam planas viajn paskajn tagojn? Ĉu vi ŝatos pasigi ilin en internacia renkontiĝo kaj ĝui Esperanto-etoson? PRINTEMPE 2026 invitas vin al Wiesbaden, ĉe la Rejno-valo, en la koro de Germanio de ĵaŭdo, la 2a, ĝis ĵaŭdo, la 9a … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Jarfinaj semajnfinoj en la Esperanto-urbo

Instruado de Esperanto estas grava tasko kaj nepra bezono ne nur por servi la jam iomete parolantojn kaj oferti al ili progreson en la uzado de Esperanto, sed ankaŭ zorgi pri komencantoj, ja sen novaj lernantoj nia movado ne povus … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Festkunveno kaj oficiala kurso en Nepalo

Je la Zamenhofa Tago en Katmanduo kunvenis 37 esperantistoj por festi la 166an naskiĝdatrevenon de Zamenhof. Philip Pierce, Indu Devi Thapaliya, Shrijana Joshi, Nabin Lal Shrestha, L. P. Agnihotri kaj Sabita Dahal rakontis pri Esperanto kaj pri la aŭtoro de … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Muziko, dancoj kaj Esperanto en Angers

Dimanĉe, la 14an de decembro 2025 okazis Zamenhof-Festo en Angers, Francio. En bonega etoso kunvenis 63 homoj por interparoli en Esperanto. La temo estis “muziko kaj dancoj”.

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Litovio bilancas kaj planas

Dum pli ol tridek jaroj en Litovio meze de decembro okazas vica kongreso de Litova Esperanto-Asocio (LEA) kaj la tradiciaj Zamenhof-Tagoj. Ĉi-jare la 13an de decembro okazis la 60a jubilea Kongreso de LEA kaj Zamenhof-Tagoj 2025. Ambaŭ aranĝojn partoprenis 80 … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Zamenhoffesto en Berlino

Berlinaj kaj Brandenburgiaj esperantistoj invitis al la Zamenhoffesto 2025, la 13an de decembro en la renkontiĝejo de la Berlina distrikto Lichtenberg, kiu nomiĝas Kiezspinne (kvartala araneo). Jam estas longa tradicio, okazigi tie nian feston, kiu samtempe estas la kulmino de … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Zamenhof-festa kunveno en Pekino

La 12an de decembro, por celebri la 166an datrevenon de la naskiĝtago de Zamenhof, la Ĉina Esperanto-Ligo kune kun la Pekina Esperanto-Asocio okazigis kunsidon en la Publikiga Librejo ĉe la sidejo de la Ĉina Internacia Komunika Grupo. La kunsido komenciĝis … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Jarfina studsemajnfino en la Esperanto-urbo

La 12-14an de decembro en la Esperanto-Centro de la Esperanto-urbo Herzberg am Harz okazos tradicia jarfina studsemajnfino. La Esperanto-Centro ofertas intensan lernadon, lingvan perfektigon kaj diskutadon pri fakaj temoj. Dum la semajnfino ni klopodas trakti gramatikajn, movadajn demandojn, instruos pri … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Ekskurso kadre de la 26aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj

Kadre de la 26aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj ni invitas al la ekskurso Eksterordinaraj lokoj de Podlaĥio: skit, aŭ ortodoksa ermitejo en Odrynki la 14an de decembro 2025 (dimanĉo). Renkontiĝo ĉe la sidejo de Bjalistoka Esperanto-Societo, strato Piękna 3. Forveturo je 8h30. … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Ĉinaj kaj koreaj esperantistoj renkontiĝis en Pekino

La 20an de novembro So Jinsu, vicprezidanto de Universala Esperanto-Asocio (UEA), Kang Hongu, prezidanto de Korea Esperanto-Asocio (KEA), kaj aliaj 13 koreaj esperantistoj vizitis la sidejon de la Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL) en Pekino, Ĉinio. Ilin bonvenigis ĉirkaŭ 20 esperantistoj, inkluzive … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Zamenhof-Tagoj en Kaŭno

La tradiciaj Zamenhof-Tagoj, dediĉitaj al la 166a naskiĝdatreveno de Ludoviko Zamenhof, kaj la 60a kongreso de Litova Esperanto-Asocio okazos la 13-14an de decembro 2025 en la Instrua centro pri nutraĵindustrio kaj komerco en Kaŭno (strato Vilniaus 42). En la programo

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

La sepa Esperanto-Forumo inter Ŝanhajo kaj Seulo

La 16an de novembro okazis la sepa Esperanto-Forumo inter Ŝanhajo kaj Seulo en Hongkou-a kampuso de la Ŝanhaja Universitato de Internaciaj Studoj. La forumo estis okazigita de la Ŝanhaja Esperanto-Asocio (ŜEA) kaj la Seula filio de la Korea Esperanto-Asocio (KEA), … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Zamenhoffesto 2025 en Berlino

Ni invitas ĉiujn al agrabla kunestado en Berlino dum la ĉi-jara Zamenhoffesto kaj librofesto, kiu okazos en Kiezspinne-Oranĝerio (Schulze-Boysen-Straße 38, Berlino) sabate, la 13an de decembro 2025, ekde la 15a ĝis la 19a horo. En la programo:

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Mediteranea Esperanto-Semajno 2026

Espéranto-Provence organizas la Mediteranean Esperanto-Semajnon 2026, unu semajnon da Esperantaj kursoj en agrabla printempa etoso, apud la Mediteranea marbordo. Ĝi okazos de la 14a ĝis la 21a de marto 2026 denove en la hotelo Miléade Les Issambres – Val d’Esquières.

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

La 26aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj

En la 26aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj, kiuj okazos de la 12a ĝis la 15a de decembro 2025, ni invitas al vico da eventoj, prelegoj kaj artaj programeroj.

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton