Etikedaj arkivoj: Esperanto-literaturo

Ewa Grochowska: La vojaĝoj de Telma

La vojaĝon al Argentino Georgo preparis dum kelkaj monatoj. Tri noktojn antaŭ la foriro, ekscitita, trafita de raisefieber li ne plu dormis. Lastmomente, li jen elmetis, jen denove enmetis en la grandan valizon diversajn vestaĵojn, pripensante la klimatan diferencon inter … Legi plu

Afiŝita en Beletro | Etikedigita , , , | Lasi komenton

Rezultoj de la 2a Interkultura Novela Konkurso

Unua premio: “Amo en la tempoj de kovimo” de Rafael Nogueras Dua premio: “La sekreta recepto” de James Bridge Dua premio: “Ĉu ne pli bone hejme?” de Rafael Nogueras Tria premio: “La tricenttrideksepa tago” de Sten Johansson Tria premio: “La … Legi plu

Afiŝita en Kulturo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Rezulto de la Belartaj Konkursoj 2022

Estis aljuĝitaj la agnoskoj (premioj kaj honoraj mencioj) de la 73a eldono de la Belartaj Konkursoj de UEA (BK). Gvidis la ceremonion en la 107a Universala Kongreso de Esperanto la vicprezidanto de UEA, Fernando Maia Jr. kun subteno de la … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Paulo Sérgio Viana: La venĝo

Ni ĉiuj estis inter naŭ- kaj dekjaraĝaj. Tiam ne ekzistis videoludoj. Ekzistis nur vitraj globetoj, kajtoj, kolekto de futbalbildoj kaj… futbalo. Sovaĝa surstrata futbalo, futbalo en malplenaj terpecoj en la urbo, futbalo en la domkorto, en la koridoro ekster la … Legi plu

Afiŝita en Beletro | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

La junia Ondo: Esperantujo revigliĝas

Post du jaroj en la kondiĉoj de kontraŭpandemiaj reguloj nun denove okazas esperantistaj renkontiĝoj kaj kongresoj en diversaj landoj, kaj tio respeguliĝas en la junia (nordhemisfere: somera) ĉiusezona gazeto La Ondo de Esperanto (2022, №312). En ĝia primovada sekcio “Eventoj” … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Beletra Almanako, 2022, №1

La vintrofina eldono de Beletra Almanako (ankoraŭ ne anoncita en ĝia retejo) ampleksas 180 paĝojn. Ĝi estis pretigita evidente en pli posta tempo ol februaro, se juĝi laŭ la enkondukaj poeziaj tekstoj rilataj, eĉ se ne rekte, al la eventoj … Legi plu

Afiŝita en Halina Gorecka | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

La 12a literatura konkurso “Esperanto ligas homojn”

Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki en Bjalistoko kaj Bjalistoka Esperanto-Societo invitas vin partopreni en la 12a literatura konkurso “Esperanto ligas homojn” por rakonto sub la titolo “Kio estas feliĉo por mi?”

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Superforta ambicio: Senpage elŝutebla primovada satiro

Saĥarov, Aleksandr Andrejeviĉ. Superforta ambicio: Skizo el la esperantista vivo, originale verkita / Postparolo de Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov. — Kaliningrado: Sezonoj, 2017. — 31 p. — (Literatura suplemento al La Ondo de Esperanto, 2017). Hodiaŭ, la 19an de … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , | 1 komento

Antoni Grabowski: La tagiĝo

Okaze de la 165a naskiĝdatreveno de Antoni Grabowski (1857-1921), la patro de la Esperanta poezio, ni proponas (re)legi plian poemon de Grabowski. Temas pri La tagiĝo, kiun oni konas ankaŭ kiel kanzonon. AlKo LA TAGIĜO Agordu la brustojn, ho nia … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Beletro | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Sur unu kordo: Antaŭ 165 jaroj naskiĝis Grabowski

Antaŭ 165 jaroj, la 11an de junio 1857 naskiĝis Antoni Grabowski (1857-1887-1921), pola kemiisto, terminologo, poligloto, volapukisto kaj esperantisto; la unua prezidanto de Pola Esperanto-Asocio (1908-21), sekretario de la unua Universala Kongreso de Esperanto (Bulonjo-ĉe-Maro, 1905), dekomenca membro de la … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Beletro, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Poemoj de Nikolai Lozgaĉev

La hieraŭan omaĝon al Nikolai Lozgaĉev ni daŭrigas per kelkaj el liaj poemoj, kiun prefacas la karakterizo de lia poezia arto fare de William Auld. «Nikolai Lozgaĉev utiligas grandparte tradiciajn versformojn, sed lia atuto estas ligateco al lerta lingva ĵonglado … Legi plu

Afiŝita en Beletro, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , | Komentoj malŝaltitaj ĉe Poemoj de Nikolai Lozgaĉev

Nikolai Lozgaĉev naskiĝis antaŭ 65 jaroj

Antaŭ 65 jaroj, la 16an de majo 1957 naskiĝis Nikoláj Víktoroviĉ Lozgaĉjóv (Николай Викторович Лозгачёв, 1957-98), konata en Esperanto kiel Nikolai Lozgaĉev, la unua kaj sola prezidanto de Esperanto-Rondo Kulturo (1984-92) kaj de Ruslanda Esperanto-Asocio (1992-94), redakciano kaj fine redaktoro … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Historio, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , | 2 Komentoj

Ĉielarkkolora Esperantio

Verda stelo kaj roza triangulo: Specifa antologio originale en Esperanto / Redaktis Giorgio Silfer. – La Chaux-de-Fonds: Kooperativo de Literatura Foiro, 2021. – 111 p. Mi imagas, ke mi, kiel interesita leganto, sed sen specifa antaŭscio vidas la antologieton Verda … Legi plu

Afiŝita en Recenzoj | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Beletra Almanako №42 (oktobro 2021)

Pri tradukado, beletraj mondoj de diversaj etnaj lingvoj kaj de Esperanto Probal Daŝgupto alparolas la legantojn en la prezento de BA. “Kiamaniere ni [redakcianoj de BA] do konverĝas al komunaj juĝoj kaj sukcesas kune ŝofori beletran revuon?” – Daŝgupto demandas … Legi plu

Afiŝita en Halina Gorecka, Kulturo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Jean-Luc Tortel: La Diaj donacoj

Ĉi-tiun matenon Dio estis en bona humoro. Li ĵus finis sian inspektadon de la galaksio Lakta Vojo per vizito de la planedo Tero, kaj preparis sin por sekva vojaĝo al la najbara galaksio Andromedo. Senfina tasko, en tiuj miliardoj da … Legi plu

Afiŝita en Beletro | Etikedigita , , , , | Lasi komenton