Etikedaj arkivoj: Centra Oficejo de UEA

Alvoko por kandidatiĝo por administra posteno en la Centra Oficejo de UEA

Universala Esperanto-Asocio serĉas novan oficiston, kiu helpos organizi la Universalajn Kongresojn. La laborloko estas en Roterdamo, Nederlando, la kontrakto validos ĝis la 30a de septembro 2018. Respondecoj: administrado de aliĝoj kaj mendoj de servoj kongresrilataj, korespondado kun la interesatoj partopreni … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Ne kompatu min!

Tobiasz Kaźmierski kaj Clay Magalhães En la postkongresa Ondo vi povis legi pri la demisio de Tobiasz Kaźmierski. Por ĉesigi onidirojn, kiujn provokis ĉi tiu informo, ni petis lin klarigi la kaŭzojn de la eksiĝo. Vidu lian klarigon ĉi-sube. Ni … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | 10 Komentoj

La 47a Malferma Tago en Roterdamo

La stabo de la Centra Oficejo de UEA invitas por la 47a fojo al la Malferma Tago, kiu okazos sabaton la 25an de novembro 2017. Tuj poste, dimanĉon la 26an de novembro, okazos seminario pri informado.

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Demisio en Roterdamo

Hodiaŭ, la 17an de aŭgusto 2017 oficisto (kongresa asistanto) de la Centra Oficejo de UEA Tobiasz Kaźmierski (Pollando) aperigis en sia Fejsbuka paĝo jenan deklaron: «Hodiaŭ la Ĝenerala Direktoro de UEA ricevis mian DEMISILETERON. Post preskaŭ naŭ jaroj en mia … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , | 6 Komentoj

Bunta programo atendas vin dum la 46a Malferma Tago

La stabo de la Centra Oficejo de UEA invitas por la 46a fojo al la Malferma ago, kiu okazos sabaton, la 29an de aprilo 2017, kaj tuj poste, dimanĉe, la 30an de aprilo, okazos seminario pri informado.

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Internacia Tago de Volontulado: ekkonu Ana Stretcu

Hodiaŭ, la 5an de decembro estas la Tago de Volontuloj. TEJO havas momente kvar volontulojn, kaj por festi tiun internacian tagon ni intervjuis por vi la plej novan membron de la teamo: Ana Stretcu. Ŝi estas 26-jara sociologo el Rumanio. … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Tre malfermita tago okazis en Roterdamo

Sesdeko da vizitantoj la 26an de novembro alvenis el pluraj landoj por la 45a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo, el Nederlando, Belgio, Germanio, Hungario, Kroatio, Pollando, Luksemburgio kaj Svislando.

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | 1 komento

Alvoko por voĉdonkontrolantoj fine de la Ĝenerala Voĉdono

La fino de la Ĝenerala Voĉdono tre rapide alproksimiĝas, kaj sekve nun nepras pensi pri la kontrolado de la voĉdonoj, kiu okazos la 15an de decembro en Roterdamo, Nederlando. Laŭ la Statuto de UEA: “La voĉdonilojn kontrolas tri individuaj membroj … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

UEA aĉetis loĝejon por volontuloj en Roterdamo

Sekve de Estrara decido el februaro 2016, UEA aĉetis loĝejon kun pluraj dormoĉambroj por volontuloj en Roterdamo. Ĝi situas en la sama strato kiel la Centra Oficejo, je proksimume 10 minutoj piedire.

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

La 45a Malferma Tago en Roterdamo

La stabo de la Centra Oficejo de UEA invitas por la 45a fojo al la Malferma Tago, kiu okazos sabaton, la 26an de novembro 2016, kaj tuj poste, dimanĉe, la 27-an de novembro, okazos seminario pri informado.

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

La Estraro de UEA kunsidis en Roterdamo

La Estraro, Ĝenerala Direktoro kaj la nova redaktoro de la revuo “Esperanto” antaŭ la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo. (Foto: Stefan MacGill) La Estraro de UEA kunsidis dum tri tagoj (la 23-25an de aprilo) en la Centra Oficejo en … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | 3 Komentoj

UEA planas aĉeti loĝejon por volontuloj

La Estraro de UEA planas aĉeti loĝejon kun pluraj dormoĉambroj por volontuloj en Roterdamo. Momente ne eblas akcepti volontulojn facile, ĉar dormo-spaco en la Centra Oficejo estas tre limigita kaj hoteloj estus tre multekostaj. Tamen volontulaj laborfortoj sur la diversaj … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Tri prelegoj en la 44a Malferma Tago

La stabo de la Centra Oficejo de UEA invitas vizitantojn al la Malferma Tago, kiu okazos jam por la 44a fojo sabaton, la 30an de aprilo, en la sidejo de UEA ĉe Nieuwe Binnenweg 176 en Roterdamo.

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

UEA invitas volontulojn

Iĝu plentempa volontulo en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo. Esti volontulo signifas ne nur grave kontribui al la Esperanto-movado, sed estas samtempe persona pliriĉiĝo. La volontuloj laboras en la koro de la Esperanto-movado – la Centra Oficejo de … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Malferma Tago de adiaŭoj kaj jubileoj

75 partoprenantoj el 14 landoj ĉeestis la 43an Malferman Tagon de la Centra Oficejo de UEA sabaton, la 28an de novembro. Kiel tradicie, ĝin komencis Ionel Oneţ per prezentado de novaĵoj de la Libroservo de UEA. Apartan prilumon ricevis la … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Malferma Tago la 28an de novembro

La stabo de la Centra Oficejo de UEA invitas por la 43a fojo al la Malferma Tago, kiu okazos sabaton, la 28an de novembro. La 43a Malferma Tago estos la lasta por Osmo Buller kiel la Ĝenerala Direktoro de UEA. … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Nova Ĝenerala Direktoro de UEA: Tri kandidatoj intervjuotaj

En februaro 2015 la Estraro de UEA anoncis konkurson por la posteno de Ĝenerala Direktoro, celante trovi posteulon por Osmo Buller post lia emeritiĝo en la unuaj monatoj de 2016. La limdato por kandidatiĝoj estis la 31a de majo. Ĝis … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | 1 komento

La Centra Oficejo invitas al la 41a Malferma Tago

La stabo de la Centra Oficejo de UEA invitas jam por la 41a fojo al la Malferma Tago, ĉi-foje sabaton, la 29an de novembro. Unuafoje la Malferma Tago okazis 20 jarojn pli frue, en novembro 1994, kaj estis tiel ŝatata … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

UK en 2016: Slovakio invitas

La 23–25an de marto Slovakion vizitis delegacio de la Centra Oficejo de UEA – ĝenerala direktoro Osmo Buller kaj Konstanta Kongresa Sekretario (KKS) Clay Magalhães. Ili venis por esplori la eblojn okazigi la 101an Universalan Kongreson de Esperanto (UK) en … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | 1 komento

La Estraro de UEA kunsidis kun skajpa etendo

La Estraro de UEA kunsidis en Roterdamo de la 28a ĝis la 30a de marto dum entute 21 horoj. Surloke ĉeestis ĉiuj escepte de José Antonio Vergara, kiu ŝparcele partoprenis la kunsidon per Skajpa konekto. Flanke de TEJO partoprenis Veronika … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton