Etikedaj arkivoj: Afriko

Por Afrika Retradio en Esperanto

Restas nur naŭ tagoj por atingi la sumon 2500€, bezonatan por krei la retradion de la Afrika Komisiono de UEA, kaj 75% el tiu ĉi sumo estas jam kolektita, do la celo estas atingebla. Dankon al ĉiuj donintoj, kaj antaŭdankon … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Programo “Ni semas” de la Afrika Komisiono: alvoko 2023 al projektoj

“Ni semas” estas programo de Universala Esperanto-Asocio (UEA), lanĉita en 2015 kiel subvenciprogramo por malgrandaj Esperanto-projektoj. En 2022 ĝia regularo estis reviziita kaj nun la programo funkcias sub kunordigo de la Afrika Komisiono de UEA (AK) kun fokuso al Esperanto-projektoj … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

UEA kongresos en Aruŝo, Tanzanio, en 2024

Por la 109a Universala Kongreso de Esperanto (UK), okazonta en 2024, la Estraro de UEA unuanime elektis Tanzanion kiel kongreslandon. La unuan fojon UK okazos en la kontinento Afriko. La gastiga urbo Aruŝo (Arusha) estas internacia turisma destino, sed ne … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

En 2024 UEA planas kongresi en Afriko

Multaj el vi demandis pri la Universala Kongreso de Esperanto en 2024, do jen kelkaj ĝisdatigoj pri la brila laboro, kiun nun faras la Kongresa Fako (KF) de UEA. Antaŭ kelkaj tagoj okazis ĉeesta kunsido kun la kandidatoj al LKK … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Donacu librojn por Afriko okaze de la 8a Afrika Kongreso de Esperanto

De la 26a ĝis la 30a de decembro 2022 okazos la 8a Afrika Kongreso de Esperanto (AKE) en Tieso, Senegalo, sub la temo “Esperanto – ŝanco kaj ne minaco por Afriko”: https://eventaservo.org/e/8-ake.

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

La konsisto de la nova Afrika Komisiono de UEA (2022-2025)

Dum sia kunsido de la 15-a de oktobro 2022, la Estraro de UEA unuanime aprobis la konsiston de la nova Afrika Komisiono de UEA, por la periodo 2022-2025. La propono venis de la estrarano de UEA por Afriko, Jeremie SABIYUMVA, … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

En la ĉefurbo de Senegalo

Mia nomo estas Vjaĉeslav Ivanov, dum pluraj jaroj mi instruas Esperanton rete kaj ĉeeste. De la 6a de oktobro mi loĝas en Dakaro kaj plenumas kelkajn miajn delongajn revojn: mi partoprenas grandan kaj gravan projekton internacian, mi laboras por Esperanto, … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Partoprenu en la Kontinentaj Junularaj Konferencoj

Ĉu vi ŝatus pli vigle kunlabori kun aliaj junularaj movadoj en via kontinento? Ĉu vi celas konatiĝi kun homoj kiuj laboras en TEJO kaj pliproksimigi TEJO-n al la agado en via kontinento? Partoprenu en la Kontinentaj Junularaj Konferencoj!

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

BET-56: Gediminas Degėsys prelegos pri la naturo de la filozofio kaj la Nigra Afriko

La dek-sesa gasto en ĉi tiu rubriko, kie estas prezentataj personoj kiuj kontribuos al la programo de la 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-56), kiuj okazos la 9-17an de julio 2022 en la havenurbo Klajpedo (Litovio), estas la litova filozofo, poligloto, afrikanisto, … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Instruu Esperanton en Senegalo kun stipendio

Kadre de la kampanjo Hans Bakker UEA, ILEI, la Afrika Komisiono de UEA (AK) kaj Senegala Esperanto-Asocio (SEA) alvokas Esperanto-instruantojn de la tuta mondo kandidatiĝi por Esperanto-kurso en Senegalo dum la periodo septembro-decembro 2022. La kurso antaŭos la 8an Afrikan … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Abdulrazak Gurnah

Jen mi skribas lian nomon por espereble ne plu forgesi ĝin: Abdulrazak Gurnah. Kio li estas? Verkisto, kiun mi ne konis antaŭ la sveda akademio anoncis, ke li meritas la literaturan Nobel-premion pro “senkompromisa kaj kompata zorgo pri la efikoj … Legi plu

Afiŝita en Beletro, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

La 8a Afrika Kongreso de Esperanto

La 8a Afrika Kongreso de Esperanto (AKE) disvolviĝos sub la temo “Esperanto, ŝanco kaj ne minaco por Afriko” de la 26a ĝis la 30a de decembro 2022 en Tieso (Senegalo). En Tieso, urbo staranta oriente de la ĉefurbo Dakaro. prepariĝas … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Kampanjo Hans Bakker de la Afrika Komisiono de UEA

Celoj de la kampanjo: Krei Esperanto-klubojn en ĉiuj landoj de Afriko, kie ankoraŭ ne estas Esperanto-agado, kaj aktivigi esperantistojn tie, kie jam ili estas kun aparta atento al la delegitoj de UEA kaj junularaj delegitoj. Partoprenigi afrikanojn, ĉefe membrojn de … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Granda donaco por Afrika Esperanto-Instituto

La civita biblioteko de insulo Olerono en Francio ricevis ses skatolojn da libroj, diskoj kaj kasedoj, herede de iu s-ro Angot. La biblioteko tamen rifuzis ilin, oficiale pro spacomanko, kaj bonŝance kontaktis la prezidantinon de Esperanto-Charento antaŭ ol detrui ilin. … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Nova muzika bitalbumo: MArta kaj JOmo kantas MAYOMA-n

MArta kaj JOmo kantas MAYOMA-n estas sestitola bitalbumeto kaj tipe Esperanta kunlaboro inter la kantverkisto-komponisto Mayoma, kiu loĝas en Kinŝaso (DR Kongo), kaj gemuzikistoj-kantistoj de Tuluzo (Okcitanio, Francio). Théophile Mayoma Diankembo naskiĝis la 28an de julio 1960 en Kinŝaso, la … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton