Etikedaj arkivoj: 2027

Alvoko por volontuloj en la 112a UK

La helpo de volontuloj estas nemalhavebla por la glata funkciado de la Universala Kongreso de Esperanto (UK) kaj por la agado de UEA. Se vi pretas kunlabori kiel volontulo por la 112a UK, kiu okazos en Melburno/Narrm, Aŭstralio (de la … Legi plu →

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Iĝu volontulo de TEJO 2026/2027

Kadre de Eŭropaj Solidaraj Korpusoj (ESK), Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) invitas vin iĝi plentempa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo, Nederlando.

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

La 112a UK: Kampanjo 140+140 – feste al 140 jaroj de Esperanto, rigardante al pliaj 140!

140 jarojn vivintajn, 140 jarojn vivontajn! En 2027 la internacia lingvo Esperanto festos sian 140-jariĝon. Por marki tiun historian jubileon per konkreta investo en la estontecon de la Esperanto-movado UEA lanĉas la monkolektan kampanjon 140+140. La kampanjo celas subteni la … Legi plu →

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Kandidatiĝu por subteno de la JES-Fonduso!

Ĉu vi estas juna kaj ŝatus aliĝi al Junulara E-Semajno, kiu okazos en Vilno (Litovio) de la 27a de decembro 2026 ĝis la 3a de januaro 2027, sed ne havas sufiĉe da mono por mem pagi vian partoprenkotizon? Jen helpo, … Legi plu →

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Partoprenu projekton pri podkastoj en Litovio kaj Germanio!

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), kunlabore kun LEJO, JEFO, GEJ, KEJ kaj IEJ organizas la junularan interŝanĝon “FREMDULO” financitan de Erasmus+.

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

UEA invitas proponojn por la Internacia Kongresa Universitato en Melburno

Kadre de la 112a Universala Kongreso de Esperanto (UK), okazonta de la 3a ĝis la 10a de julio 2027 en Melburno/Narrm, Aŭstralio, okazos la 80a sesio de la Internacia Kongresa Universitato (IKU). Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj Akademio Internacia de la … Legi plu →

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Luminesk’: Jarŝanĝe en Bremeno

LUMINESK’ estas la silvestra renkontiĝo de Germana Esperanto-Asocio. Luminesk’ 2026/27 okazos en Bremeno de la 28a de decembro 2026 ĝis la 5a de januaro 2027. Ĝi nun okazos la dekan fojon. Ankaŭ ĉi-foje ĝi ofertos varian kaj altkvalitan programon – … Legi plu →

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

JES-17: Festu novjaron en la ĉefurbo de Litovio!

Pasigu tutan semajnon plenan je amuzaĵoj kaj amikeco! Ludu, dancu, babilu, festu, kantu, diskutu, lernu, kreu kaj amuziĝu kun junuloj el la tuta mondo – ĉio en Esperanto!

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

La 78aj Belartaj Konkursoj de UEA

En la Belartaj Konkursoj (BK) 2026 konkursis 155 verkoj, nombro ja tre proksima al la kontentiga 163 atingita en BK-2025. Kvante kaj kvalite sukcesaj evidentiĝis pluraj branĉoj kaj subbranĉoj, inter ĉi lastaj la pasintjare premierinta “Sciencfikcio kaj Fantasto”, kies unua … Legi plu →

Afiŝita en Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Festi la novjaron denove en Wiesbaden

La 23a Novjara Renkontiĝo (NR) kaj la 16a Novjara Internacia Semajno (NIS, por junuloj kaj junaj plenkreskuloj) okazos de la 27a de decembro 2026 ĝis la 3a de januaro 2027 denove en Wiesbaden ĉe Rejno, 40 km okcidente de Frankfurto/Majno, … Legi plu →

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

La 83a IJK okazos en 2027 en Petzow

La 83a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO okazos en Petzow (Germanio) de la 15a ĝis la 22a de aŭgusto 2027. La 83an IJK organizas la internacia Kongresa Komisiono (KK) gvidata de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kaj Germana Esperanto-Junularo … Legi plu →

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

La sepa Interkultura Novelo-Konkurso

La Interkultura Novelo-Konkurso estas jam en sia sepa eldono kaj invitas vin verki novelojn kun la temo “Inter du epokoj”.

Afiŝita en Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Rapidu aliĝi kun eksterordinara rabato al la 112a UK en Melburno

Universala Esperanto-Asocio (UEA) invitas la tutmondan esperantistaron profiti eksterordinarajn rabatojn por aliĝi al la 112a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Melburno-Narrm, Aŭstralio, okazonta inter la 3a kaj 10a de julio 2027. Aliĝoj faritaj dum la nuna UK-semajno en Graz … Legi plu →

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

La Eŭropa Kongreso okazos en majo 2027

La Eŭropa Kongreso de Esperanto okazos de la 14a ĝis la 17a de majo 2027 en Carry-le-Rouet, proksime de Marsejlo en Provenco. Ĝi estos la dek-dua laŭvice. La dek-unua okazis de la 8a ĝis la 12a de majo 2024 en … Legi plu →

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Volontuli en la Monda Skolta Ĵamboreo

De la 27a de julio ĝis la 9a de aŭgusto 2027 en Gdansko (Pollando) okazos la 26a Monda Skolta Ĵamboreo. Junuloj en aĝo de 11 ĝis 18 jaroj el 180 landoj partoprenos, kreante malgrandan urbon de 35.000 homoj. Ĉar Pollando … Legi plu →

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton