Etikedaj arkivoj: 2022

Niaj atingoj kaj malsukcesoj dum 2022

En la decembra eldono de La Ondo de Esperanto, kiu aperis je la novjarfesta nokto, estis publikigitaj la respondoj de la partoprenantoj de la tradicia jarfina “Ronda Tablo” de La Ondo, kiuj ricevis la kutiman demandon: “Kiu(j) Esperanto-evento(j) dum 2022, … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Zamenhoffesto en Berlino

En 2020 la Zamenhoffesto en Berlino okazis virtuale, kaj en 2021 ĝi ne okazis. Sed ĉi-jare la berlinaj kaj brandenburgiaj esperantistoj sukcesis inviti denove al Zamenhoffesto en la Oranĝerio de la civitana renkontiĝejo de la distrikto Lichtenberg en Berlino. Bonŝance … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Esperanto en Litovio 2022: Atingoj kaj malsukcesoj

Ĉiujare en Litovio la Zamenhof-Tagoj koincidas kun la kongreso de Litova Esperanto-Asocio (LEA). Ankaŭ ĉi-jare la 10an de decembro okazis la 57a kongreso de LEA kaj la 10-11an de decembro okazis Zamenhof-Tagoj 2022. Al la kongreso venis 80 esperantistoj el … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Al Rihla kaj Al Hilm: Esperanto sur la pilkoj de la Mondpokalo 2022

La germana sportfirmao Adidas kaj FIFA (Federacio Internacia de Futbalo Asocia) elektis utiligi Esperanton kiel unu el la lingvoj aperantaj sur la oficialaj pilkoj de la Futbala Mondpokalo 2022. Pri tio UEA informis plej unue pere de la n-ro 1 … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Mondo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Edmund Grimley Evans: La Esperantisto de la Jaro 2022

La Ondo de Esperanto iniciatis en 1998 ĉiujaran proklamadon de la Esperantisto de la Jaro. Al ĉi tiu projekto aliĝis reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj. Kiel la unua laŭreato en 1998 estis elektita William Auld. … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Mia Rakonto pri Ĉinio: Foto-konkurso

La 21-22an de decembro 2022 okazos interrete la 40a Komuna Seminario (KS). Ĉi-jare KS estas organizata de la Ĉina Junulara Esperanto-Asocio (junulara sekcio de Ĉina Esperanto-Ligo) kaj Zaozhuang-Universitato. Dum KS 2022 okazos foto-konkurso kun la temo “Mia Rakonto pri Ĉinio”. Ni bonvenigas ĉiujn kontribuojn! … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Jubileoj kaj memordatoj en decembro 2022

1. Antaŭ 55 jaroj forpasis Ferenc Szilágyi (Síladi, 1895-1924-1967), hungara kaj svedia ĵurnalisto kaj esperantisto; aŭtoro de kvar novelaroj (Trans la fabeloceano 1932, La granda aventuro 1945, Inter sudo kaj nordo 1950, Koko krias jam! 1955) kaj de la romano … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Zamenhof-festoj tutmonde: superrigardo en Eventa Servo

Baldaŭ okazos en la tuta mondo diversaj eventoj, renkontiĝoj kaj festoj lige kun la Zamenhof-tago, la 15a de decembro. Por montri la viglecon de tiuj okazoj, la retejo Eventa Servo disponigis specialan paĝon: https://zamenhof.eventaservo.org. Ĝi ligas al la serĉilo de … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Riĉa scienca programo dum la Virtuala Kongreso

Kiel en la du antaŭaj Virtualaj Kongresoj, en 2020 kaj 2021, ankaŭ en la 3a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK3) okazonta de la 24a ĝis la 27a de novembro 2022 kune kun Retoso, la reta evento de TEJO (retoso2022.tejo.org), estos … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Legu la demonstran version de la septembra Ondo (2022, №3)

En la arkiva retejo de La Ondo de Esperanto / Sezonoj ĵus aperis la demonstra pdf-versio (demoversio) de la septembra (aŭtuna, laŭ la nordhemisfera vidpunkto) eldono de La Ondo de Esperanto, kiun la abonantoj ricevis antaŭ kvin semajnoj. La 48-paĝa … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Jubileoj kaj memordatoj en novembro 2022

1. Antaŭ 85 jaroj naskiĝis Roman Dobrzyński (1937-1955- ), ĵurnalisto en la Pola Televido TVP kaj esperantisto, redaktoro de Pola Esperantisto (1963-65) kaj Kontakto (1966-69), vicprezidanto de TEJO (1966-69), prezidanto de PEA (1986-89), vicprezidanto de UEA (1989-91), kunfondinto (1988) kaj … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Iĝu Komitatano B de TEJO

La 1a de decembro 2022 estas nova oficiĝtago de komitatanoj B de TEJO. Tial ekde nun ni bonvenigas kandidatiĝojn por komitatano B de TEJO de decembro 2022 ĝis novembro 2024. Komitatanoj B reprezentas individuajn membrojn de nia organizo en la … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Jubileoj kaj memordatoj en oktobro 2022

1. Antaŭ 135 jaroj naskiĝis Hector Hodler (1887–1903-1920), svisa esperantisto, kunfondinto kaj kunredaktoro (kun E. Privat) de Juna Esperantisto (1903), redaktoro de la revuo Esperanto (1907-20) aĉetita en 1906 ĉe P. Berthelot; kuniniciatoro (1908), vicprezidanto (1908-11), direktoro (1911-19) kaj prezidanto … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Riĉa oktobra programo en la kastelo Greziljono

La franca Esperanto-Kulturdomo en la kastelo Greziljono atendas vian viziton en oktobro 2022-okt-14/16 Staĝo de dancoj bulgaraj, rumanaj, hungaraj 2022-okt-17/nov-03 Volontulaj laboroj por purigi kaj ripari la basenon 2022-okt-17/24 BEMI-Semajno de E-lingvaj biciklistoj kaj piedmigrantoj kun Olivier Buisson 2022-okt-18/23 Ĥora … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

IJK 2022: Kongresa statistiko

La 78a Internacia Junulara Kongreso de TEJO (IJK) okazis en De Roerdomp–Westelbeers, Nederlando, de la 20a ĝis la 27a de aŭgusto 2022. Ĝin organizis la Nederlanda Esperanto-Junularo (NEJ) sub gvidado de TEJO. Ĉi-sube estas la statistiko pri la 78a IJK. … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton