Etikedaj arkivoj: 2019

Du datrevenoj en Litovio

Jam dum sesdek jaroj meze de decembro en Kaŭno okazas la tradiciaj Zamenhof-Tagoj. Ekde 1988 samtempe kaj samloke okazas ankaŭ jarkongresoj de Litova Esperanto-Asocio (LEA), refondita en 1988. Ĉi-jare ambaŭ aranĝoj okazis la 14-15an de decembro kun entute 110 esperantistoj … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Speciala oferto de La Ondo: Tri jarkolektoj je la prezo de unu

Okaze de la apero de la jubilea (№300) numero de La Ondo de Esperanto, ĝia redakcio donis specialan oferton al tiuj, kiuj ankoraŭ ne abonas La Ondon, sed ŝatus legi ĝin: paginte la abonkotizon por 2019, oni ricevos ne nur … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo | Etikedigita , , | Lasi komenton

Opinioj de niaj legantoj

Responde al la informo pri la baldaŭa ĉeso de La Ondo de Esperanto, publikigita en la oktobra eldono, venis pluraj mesaĝoj. Parton de ili ni aperigas ĉi-sube laŭ la alfabeta familinoma ordo.   Mi ege bedaŭras pro la baldaŭa malapero … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

La antaŭlasta eldono de la ĉiumonata Ondo

Por enmeti en la lastan, decembran numeron de La Ondo de Esperanto la tekstojn, kiuj kutime aperas en la januara kaj februara numeroj (ronda tablo pri la atingoj kaj fiaskoj dum la pasinta jaro, intervjuo kun la Esperantisto de la … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Hobio, kiu iĝis profesio: Intervjuo kun Halina Gorecka

Okaze de la jubileo de Halina Gorecka, festita ĉi-monate, en la novembra numero de “La Ondo de Esperanto”, kiun ŝi eldonas, aperis ampleksa intervjuo de Paweł Fischer-Kotowski kun ŝi. Kiam kaj kiel vi eksciis pri Esperanto? Pro kio vi lernis … Legi plu

Afiŝita en Halina Gorecka, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

La 14a lingva festivalo okazos en Moskvo

La 1an de decembro 2019, dimanĉe, Nacia Esplora Universitato “Supera Lernejo de Ekonomiko” (NIU VŜE) gastigos la 14an Moskvan lingvan festivalon, organizatan de Moskva Esperanto-Asocio MASI kaj teamo de la festivalo kun subteno de fakultato pri neekzaktaj sciencoj de la … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Lingvoj | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Nova rekordo por Greziljono

Okazis io neatendita kaj nekomprenebla en la Esperanto-Kulturdomo. En la ĵusa kursaro AŬTUNE okazis pluraj rekordoj pri nombroj ĝis nun ne atingitaj: Ĉiuj 29 ĉambroj estis okupitaj kaj 10 homoj dormis en sia dormaŭto. Dum la semajno ĉeestis pli ol … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Zamenhof-Tagoj en Kaŭno

Litova Esperanto-Asocio (LEA) invitas ĉiujn esperantistojn al la tradiciaj Zamenhof-Tagoj-2019, dediĉitaj al la 160a naskiĝdatreveno de Ludoviko Zamenhof, kiuj okazos la 14-15an de decembro 2019 en la Instrua centro pri nutraĵindustrio kaj komerco en Kaŭno (stato Vilniaus 42). La Instrua … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Festu la Universalan Tagon de la Infano ĉi-merkrede!

La 20a de novembro estas grava tago: en tiu tago en 1959, do antaŭ precize sesdek jaroj, la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj akceptis la Deklaracion de la Rajtoj de la Infano. Je la sama tago tridek jarojn poste, en … Legi plu

Afiŝita en Mondo | Etikedigita , , , | Lasi komenton

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago por Toleremo, 16 novembro 2019

En epoko kiam la mondo alfrontas defiojn pli grandajn ol iam ajn antaŭe, kaj kiam demandoj kiel ekzemple klimatŝanĝiĝo kaj nuklea milito prezentas ekzistominacojn ne nur al la homaro sed eĉ al la planedo, toleremo estas hodiaŭ pli grava ol … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Zamenhoffesto 2019 en Berlino

Ni invitas ĉiujn al agrabla kunestado dum la ĉi-jara Zamenhoffesto kaj librofesto. Loko: Kiezspine – Oranĝerio, Schulze-Boysen-Straße 38, Berlino. Tempo: Sabate, la 14-an de decembro 2019, 15h00-19h00

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Unesko-Kuriero havos novan kuneldonanton

La julia-septembra numero de Unesko-Kuriero estis publikigita okaze de la Pinta Kunveno de Unuiĝintaj Nacioj pri Klimata Agado (la 23an de septembro 2019) kaj de la 25a sesio de la Konferenco de la Partioj pri Klimata Ŝanĝo en Santiago, Ĉilio. … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Bita eldono de la albumo “Nenifar’” de Gijom’ Armide

La 5an de novembro 2019 ĉe Vinilkosmo aperis la bitalbumo Nenifar’ de Gijom’ Armide, kiu enhavas preskaŭ ĉiujn unuajn Esperantajn kantojn de Gijom’. Du aŭ tri el ili estas esperantigoj de kantoj, antaŭe verkitaj en la denaska lingvo de Gijom’, … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Jubileoj kaj memordatoj en novembro 2019

[Ĝi estas afiŝo №2000, aperinta en La Balta Ondo ekde la ekfunkcio de ĉi tiu retejo en la 2010a jaro.] 2. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Fernando de Diego de la Rosa (1919-1933-2005), hispana tradukisto, redaktoro kaj esperantisto, loĝinta en Venezuelo … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton