La 12a kongreso de kroataj esperantistoj okazos sur insulo

Laŭ la decido de Dokumenta Esperanto-Centro el Đurđevac, al kiu Kroata Esperanto-Ligo komisiis organizadon de naciaj Esperanto-kongresoj por la periodo inter 2024 kaj 2028, la 12a kongreso de kroataj esperantistoj okazos de la 21a ĝis la 28a de junio 2024 en Prvić Luka sur la insulo Prvić en la arkipelago de Šibenik.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, 21 februaro 2024

gepatraDum tiu tago, la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, ni antaŭenigas la gravecon de lingva diverseco kaj multlingva edukado. Lingvaj rajtoj estas fundamento por justaj kaj daŭripovaj socioj, ĉar lingvoj estas ĉe la koro de nia ĉiutaga vivo, identeco, kultura heredaĵo kaj komunuma unuiĝo. Lingvoj estas bazo por aliri ĉiujn aliajn homajn rajtojn.

Legi plu

Afiŝita en Lingvoj | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Esperantaj jubileoj kaj memordatoj en februaro 2024

februaro

2. Antaŭ 180 jaroj naskiĝis Marie Hankel (1844-1905-1929), germana esperantistino, ofte nomata “la unua Esperanto-verkistino”; membro de Lingva Komitato (LK, 1909-29), kunfondinto kaj la unua prezidanto (ekde 1911) de Esperanta Literatura Asocio kaj redaktoro de ties bulteno, reĝino de la Internaciaj Floraj Ludoj (5a UK, Barcelono, 1909); aŭtorino de Sableroj (1911), kuntradukinto (kun aliaj) de Albrecht Dürer. Lia vivo kaj elekto el liaj verkoj de F. Nüchter (1911); honora membro de Germana Esperanto-Asocio (1924).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 123-124).

Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Alvoko kontribui al la kongresa temo de la 109a UK

aruŝoĈie en la mondo la medio, en kiu vivas la homoj, estas minacata de la agadoj de la homo. Tiu problemo ne estas hodiaŭa, sed ĝi jam ekzistas de multaj jaroj. La homo devas trovi solvon por plibonigi la medion… kaj la mondon. Por pace solvi necesas, ke homoj parolu komunan lingvon en kulturo celanta interkompreniĝon. La lingvo estas la bazo de komunikado inter la homoj kaj unu el la esprimoj de la homaj kulturoj. Samtempe fortigante la lokajn lingvojn, diversloke en la mondo minoritatigitaj kaj minacataj, necesas antaŭenigi la uzadon de komuna neŭtrala lingvo por justa kaj demokratia interkomunikado. La lokaj lingvoj gardas trezoraĵojn de la loka medio kaj de la loka homa kulturo, dum neŭtrala internacia lingvo, nome Esperanto, rolas kiel alirebla ponto inter la popoloj, metitaj en egaleco unu kun la aliaj.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

TEJO-volontulo rakontas pri la 14a JES en Germanio

JES

Tradicie, TEJO sendas volontulojn al la plej grandaj junularaj aranĝoj por reprezenti sin, do kompreneble al JES (Junulara Esperanto Semajno). Ĉar miaj karegaj kolegoj ankoraŭ ne plene komprenis ke ĝi estas pli festa kaj karaokeumada ol konferenca, aŭ eble ĉar nur mi sufiĉe stultas por akcepti tutan semajnon de manko da dormo, mi estis la nura kandidato por ĝui la malavarecon de TEJO kaj diri jes al JES (bonvolu pardoni tiun ege tro facilan vortaranĝon). Eĉ eble ili antaŭvidis la nuligon de mia trajno al Berlino, pro kio mi maltrafis la interkonan vesperon kiu okazis sen nomŝildujoj ĉar mi respondecis pri kunporti ilin. “Repagitajn vojaĝumojn” ja anoncis la muzikalo Petveturaj aventuroj al volontuloj…

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Israela Kongreso en Jerusalemo

La 24a Israela Kongreso de Esperanto okazos la 11-14an de aprilo 2024 en “The Jerusalem Hostel” en Jerusalemo, je dekminuta promendistanco de la malnova urbo. La kongresa programo estas kutima: matene – ekskurso, posttagmeze – prelegoj, vespere – arta programo.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Partoprenu UK-on: alvoko por volontuloj en Aruŝo

aruŝoLa subtena laboro de volontuloj estas nemalhavebla por asocioj kiel UEA kaj ankaŭ por la Universala Kongreso. Se vi pretas kunlabori kiel volontulo por la 109a Universala Kongreso de Esperanto (UK), kiu okazos en Aruŝo, Tanzanio (de la 3a ĝis la 10a de aŭgusto 2024), anoncu vin pere de tiu formularo: https://forms.gle/h1MGRCdtbMjdp9De8. Subvencioj por partopreni la UK-on estas haveblaj danke al la Fondaĵo Partoprenu UK-on de UEA. Pere de ĝi UEA havas la eblon subteni ĉefe la aliĝkotizojn de kelkaj kongresanoj, en kelkaj kazoj ankaŭ la manĝo- kaj loĝad-kostojn, preferinde en la plej malaltaj kategorioj, kaj en esceptaj okazoj la vojaĝkostojn. Homoj el iu ajn lando, kiuj deziras volontuli kaj bezonas tian helpon, povas kandidatiĝi por subvencio.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Kandidatiĝu en la Konkurso “Partoprenu IJK-n 2024”!

шол 2024

Tradicie la Fonduso “Partoprenu IJK-n” pretas helpi al membroj de TEJO partopreni la Internacian Junularan Kongreson (IJK). IJK 2024 okazos de la 18a ĝis la 25a de aŭgusto 2024 en Šventoji, Litovio.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Kronikisto de ĉiutaga metafiziko

FosseJon Fosse estas blanka, ne tro juna, cis-genra eŭropa viro, do la malo de diverseco en la okuloj de iuj alternativuloj. Tamen la Sveda Akademio bone decidis, kiam ĝi atribuis la ĉi-jaran Nobel-premion por literaturo al li. Kial? Ĉar li estas bona verkisto. Kaj li estas la unua laŭreato, kiu verkas en la novnorvega lingvo.

Fosse verkis dramojn, romanojn, eseojn, poemojn kaj infanlibrojn. Liaj teatraĵoj estis tutmondaj sukcesoj kaj diskonigis lian nomon al vasta publiko. Multajn jarojn li hastis tra la mondo de unu premiero al la alia. Tiam Fosse vivis sur la rapida trako de la vivo kun alkoholo kiel plia akcelilo, kvankam li estas esence sindetenema persono. Iam, ĉirkaŭ la jaro 2012 ĉio fariĝis tro. Li ĉesis verki dramojn (por eviti invitojn al premieroj) kaj returnis sin denove al prozo.

Legi plu

Afiŝita en Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

PRINTEMPaS: Intensivaj kursoj kaj ekzamenoj en Greziljono

Printempas

Lernu en kurso kun Zsófia, Marion, Duncan aŭ Paweł (2024.04.12-20) kaj/aŭ plenumu internacian Esperanto-ekzamenon (2024.04.19/21) kadre de la tradicia staĝo PRINTEMPaS en la Esperanto-kulturdomo “Kastelo Greziljono” (Francio).

En la programo:
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

TEJO dungas ĝeneralan direktoron

direktoro

En TEJO ni volas plibonigi kaj pliprofesiigi niajn internajn administradon kaj mastrumadon, kaj pro tio ni kreas la tute novan postenon de ĝenerala direktoro.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Kumeŭaŭa de Tibor Sekelj – denove en la japana

libro

La libro pri la brazilindiana knabo Kumeŭaŭa de Tibor Sekelj estas la libro originale verkita en Esperanto kiu havis plej grandan sukceson en la mondo! Neniu alia libro estis el Esperanto tradukita en tiom da lingvoj kiel tiu ĉi. Ĉu iu fidinde elnombris, en kiom da lingvoj ĝi legeblas? Ĉu pli ol 30? Kaj eĉ pli.

Legi plu

Afiŝita en Kulturo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Partoprenu seminarion en Italio pri multikultureco kaj migrado

KREANTE

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), kunlabore kun la Konsilio de Eŭropo (KdE), organizas la internacian seminarion “Kreante pontojn per Interkomprenigo: Homaj Rajtoj kaj Migrado en la ĉi-jarcenta Eŭropo”. Pere de la seminario, oni diskutos kaj lernos pri temoj rilate al migrado, rifuĝintoj kaj azilpetantoj.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Januara rabato: poemaro de Roberto Passos Nogueira

NogueiraOkaze de la 75-jariĝo de la brazila aŭtoro Roberto Passos Nogueira, kiu naskiĝis la 22an de januaro 1949, la libroservo de UEA dum la tuta januaro ofertas lian libron Vojo kaj vorto kun triona rabato, sendepende de la mendata kvanto.

Ĉiu tiu poemaro de Roberto Passos Nogueira enhavas liajn originalajn poemojn kaj tradukojn, lian dekpaĝan postparolon Pri moderna poezio kaj Esperanto kaj antaŭparolon de William Auld. La libro estas 111-paĝa. J. Régulo eldonis ĝin en la 1972a jaro kiel la 41an volumon de la Beletraj Kajeroj de Stafeto.

Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Ekparolu! en la jaro 2023

EKPAROLUNi fiere informas la membraron pri tio, ke nia programo Ekparolu! estas ankoraŭ la plej populara kaj utila parto de nia retejo Edukado.net. Ekde ĝia starto en 2016 ĝis la jarfino 2023 niaj geonkloj okazigis 4522 sesiojn.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton