Estraro de TEJO por 2024-2025: ni serĉas kandidatojn!

Estraro de TEJO

Ĉu vi estas engaĝita esperantisto? Ĉu vi volas helpi la movadon daŭre flori? Ĉu vi pretas gvidi la plej grandan asocion de Esperanta junularo? Kontaktu la Elektan Komisionon de TEJO! La Elekta Komisiono estas organo de TEJO, kies tasko estas serĉi kaj trovi kandidatojn por la postenoj en la Estraro de TEJO. La Estraro de TEJO regule (re)elektiĝas nur unufoje jare, sed la Elekta Komisiono laboras konstante, daŭre serĉante eblajn interesitojn kaj taŭgajn personojn por transpreni la gvidadon de la organizo.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Virina Tago

virina tagoOkaze de tiu ĉi Internacia Virina Tago, 8 marto 2024, la Esperanto-komunumo solidariĝas kun la virinoj de la mondo, emfazante la gravecon de genra egaleco, inkluzive la rajton de ĉiuj virinoj kundividi la politikan, ekonomian kaj kulturan bonfarton de la socio.

Por plene partopreni, virinoj devas havi plenan aliron al lingvaj rimedoj same kiel viroj, inkluzive de elementa edukado en la gepatra lingvo, kaj aliron al aldonaj lingvoj kiuj permesas kompletan partoprenon en la politika kaj kultura vivo.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Homoj sur la tero: marta rabato de la libroservo de UEA

Homoj sur la teroOkaze de la 125a naskiĝdatreveno de la sveda aŭtoro Stellan Engholm, kiu naskiĝis la 25an de marto 1899, la libroservo de UEA dum la tuta marto ofertas lian premiitan romanon Homoj sur la tero kun triona rabato, sendepende de la mendata kvanto.

“La temo de ĉi tiu libro estas la vivo de bienuloj, diversvojaj sortoj, kiujn kunkroĉas la ĉefheroo: la Tero. Sobra, kelkfoje tropreciza realismo, profundsonda psikologio, pura stilo, senriproĉa lingvo forgesigas la mankojn de la libro: la malriĉon de okazaĵoj, la tro surtere irantan fantazion. La figuroj de Engholm havas veran karnon kaj sangon, eĉ se la kvanto de la sango ŝajnas iom malmulta”, – skribis Lajos Tárkony pri Homoj sur la tero en la Enciklopedio de Esperanto.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Enketo pri Esperanto

enketo

Serbia Esperanto-Ligo (SEL) petas vin respondi al la enketilo por esperantistoj. Tiel vi helpos al esploro, kiun SEL realigas kunlabore kun neesperantista fakulino, profesorino de la Filozofia Fakultato de Universitato en Beograd. Ĉi tio estas enkonduka enketo por bildigi la strukturon (aĝan, profesian, edukan, patrinlingvan, teritorian…) kaj fizionomion de la Esperanta parolkomunumo. Tio donos direktilojn por alia enketo, planata por neesperantista publiko cele al kreado de pli efikaj agadstrategioj eksteresperantuje.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Alia mondo eblas: Monda Socia Forumo 2024 en Nepalo

Forumo

La Monda Socia Forumo 2024, kiu okazis en Katmanduo de la 15a ĝis la 19a de februaro, kunigis aktivulojn el la tuta mondo sub la temo “Alia mondo eblas”. Katmanduo kun sia riĉa etna diverseco funkciis kiel vivoplena fono por la monda kunveno, kunigante voĉojn kontraŭ maljusteco kaj defendante pli justan mondon. Oni supozas, ke al la forumo venis aktivuloj, reprezentantaj 1252 organizojn en 92 landoj.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Mondo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Ekkonu la novan TEJO-estraranon Ikvero Almeida

Ikvero

Ni ĝojas prezenti al vi la estraranon de TEJO Ikvero Almeida, kiu aliĝis al la TEJO-teamo antaŭ kelkaj semajnoj. Ni ekkonu lin, lian ĝisnunan agadon kaj planojn por la estonteco!

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Rekonstrui universon

Aleksej Aleksandrov (Foto: Vladimir Izosimov)Antaŭ kvardek jaroj, la 5an de marto 1984, en la aĝo 28 jaroj forpasis Aleksej Aleksandrov (1955-1984), kies meteora vivo lasis neforgeseblan lumon en la animo de ĉiu, kiu konis lin. Okaze de la malgaja datreveno ni reaperigas la eseon de Nikolai Lozgaĉev (1957-1998), kiu premiere aperis en la 12a kajero de la samizdata almanako Sezonoj en 1987.

Mi ne konis lin persone. Ĉiam io malhelpis al ni renkontiĝi. Kaj jen, foje, anstataŭ vidi lin en mia urbo, mi aŭdis pri lia morto… Nur post tio mi komencis ekscii lin el rememoroj, ekaŭdis lian voĉon, feliĉe registritan sur bendo, tenis en la manoj lian kajeron…

Kaj mi ekamis lin. Ne juste la frua morto ĉiam kreas la aŭreolon de neordinareco, speciala destino, eĉ de klaĉeta famo.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , | 3 Komentoj

La 40a PSI

PSI

La Printempa Semajno Internacia (PSI) estas granda internacia renkontiĝo por la tuta familio. Ĝi okazas ĉiujare dum unu semajno ĉirkaŭ Pasko ie en Germanio. Por la 40a PSI, kiu okazos ekde la 25a de marto ĝis la 1a de aprilo 2024 en Bayreuth, la organizantoj atendas ĉirkaŭ cent partoprenantojn el diversaj landoj, kiuj konsistas precipe el familioj kun infanoj kaj junuloj.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Unesko-Kuriero: La voko de la arbaro

kuriero“La paradokso estas ŝoka: samtempe kiam ni ekkomprenis la esencan rolon de arbaroj en subteno de vivo sur la Tero, ili estas malaperantaj antaŭ niaj okuloj. Arbaroj estas forcejoj de viv-diverseco, enhavante pli ol 70 procentojn de ĉiuj surteraj bestoj. Ni nun scias, kiom esencaj ili estas por akvocirkulo kaj klimata reguligo. Sed ĉi tiu altvalora ekologia sistemo – kiu subtenas 1,6 miliardojn da homoj – estas minacata pro amasa senarbarigo, fajroj, kaj malsanoj kaŭzitaj de la multiĝo de plagoj”, – skribis Agnès Bardon, la ĉefredaktoro de Unesko-Kuriero, en la ĉefartikolo de la tria ĉi-jara kajero (julio-aŭgusto 2023), antaŭ nelonge aperinta kun kelkmonata malfruo.

“La voko de la arbaro” estas la ĉefa temo de ĉi tiu eldono. Ĝin traktas jenaj tekstoj en la sekcio “Larĝa angulo”:

Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Mondo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

UK-109: 373 aliĝintoj el 50 landoj

aruŝoJe la 1a de marto 2024 al la 109a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos de la 3a ĝis la 10a de aŭgusto 2024 en Aruŝo (Tanzanio), aliĝis 373 personoj el 50 landoj.

Plej multe da aliĝoj venis el Germanio (45) kaj Francio (36). Ĉi-sube vidu la liston de la landoj, el kiuj aliĝis almenaŭ dek personoj.

Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Esperantaj jubileoj kaj memordatoj en marto 2024

marto

En marto 2024 siajn jubileojn festas Gian Carlo Fighiera (95), Petras Čeliauskas (95) kaj John Wells (85).

1. Antaŭ 95 jaroj naskiĝis Gian Carlo Fighiera (figjéra, 1929-1947- ), itala reklamkomercisto, turisma organizanto (vicĝenerala sekretario de Internacia Asocio de Vojaĝ-Agentejoj en Bruselo, 1961-78; fakestro en Monda Turisma Asocio en Madrido, 1979-88) kaj esperantisto; kiel Konstanta Kongresa Sekretario dum 1955-61 organizis ses UKojn, ĉiujare dum 11 monatoj restante en la koncerna kongreslando; fondinto de Internaciaj Infanaj Kongresetoj kiuj de 1956 regule okazadas en la UKoj; en 1961 aĉetis de T. Jung la gazeton Heroldo de Esperanto kiun lia edzino Ada Fighiera-Sikorska redaktis de 1962 ĝis 1996; aŭtoro de La lingva problemo en turismo (kun L. Harmon, 1985), Kongresistikaj notoj (1992), Esperanto preter la jaro 2000 (1995), La strategio de Esperanto en la nova jarmilo (2000), La lastaj tagoj de Ada, Aduŝka (2002); honora membro de UEA (2004).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 90-91).

Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , , , | 1 komento

Eurovizio kaj Esperanto

Sandro Machado

La ĉi-jara EuroVizio-kantofestivalo okazos la 7-9-11an de majo en la urbo Malmö en Svedio. La Respubliko San-Marino ĝis nun ne decidis pri la elekto de la prezentota kanto, do en la fino de februaro 2024 oni organizis lokan kanto-elektan konkurson. La konkurso havis apartan specifaĵon, ja unu el la kantoj sonis en Esperanto, kun la titolo “Mi sangas sen vi”. Ĝi estis kantita de Sandro Machado, kantisto naskita en Brazilo kaj en 2018 ekloĝinta en Rumanio.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , , , | 2 Komentoj

Ankoraŭfoje pri nia poŝta adreso

adresoAntaŭ tri jaroj ni ĉesigis la tro kostan abonadon de poŝtkesto kaj informis pri tio niajn partnerojn. Evidentiĝis, ke ĝis nun ne ĉiuj atentis niajn anoncojn pri la adresŝanĝo kaj daŭre sendas poŝtaĵojn al la ne plu funkcianta poŝtkesta adreso. Bonvolu noti, ke kiel nia poŝta adreso servas nia hejma adreso:
RU-236039 Kaliningrad, Staropregolskaja nab., 10-13, Ruslando – Россия.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Halina Gorecka | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Varsovio, 1959: Richard Nixon, globvojaĝanto, kaj komunisto eniras Esperanto-Kongresejon

1959“En aŭgusto 1959, Richard Nixon — la tiama vicprezidanto de Usono — vizitis la 44an Universalan Kongreson de Esperanto. La kongreso okazis en Varsovio, kiam Nixon estis en la urbo por oficiala vizito. Scivolema pri la personoj, kiuj promenis sur la stratoj portante verdajn flagojn kaj insignojn kun steloj sur siaj ĉemizoj kaj kostumoj, Nixon laŭdire demandis al sia asistanto, el kiu lando ili devenis. Lerninte ke tiuj simboloj estas la Esperanto-flago, kaj surprizite pro la multeco de la personoj kiuj montris tiujn simbolojn en Varsovio, Nixon petis viziti la kongresejon”, – skribis Guilherme Fians en sia artikolo “Varsovio, 1959: Richard Nixon, globvojaĝanto, kaj komunisto eniras Esperanto-Kongresejon”.

Legi plu

Afiŝita en Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

En 2025 BET okazos en Kaŭno

BET-59BET (Baltiaj Esperanto-Tagoj) estas tradicia somera esperantista renkontiĝo, organizata ekde 1959 laŭvice en Latvio, Estonio kaj Litovio. En 2025 BET revenos al Litovio, BET-59 okazos la 5-13-an de julio 2025 en Kaŭno (litove: Kaunas).

BET-59 funkcios en la universitato Vytautas la Granda (strato Daukanto, 28). Kaŭno estas konsiderata la ĉefurbo de Esperanto en Litovio, ĉar en Kaŭno dum pluraj jardekoj funkciis kaj funkcias ankaŭ nun la sidejo de Litova Esperanto-Asocio. Diversaj informoj pri la urbo estas troveblaj ĉe https://visit.Kaunas.lt/en/ en la litova, angla, germana kaj rusa lingvoj.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton